Sadržaj

Ĉu nur lingvoj miskomprenoj estas problemo ?

od Sub, 6. rujna 2012.

Poruke: 12

Jezik: Esperanto

Sub (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 08:54:13

Ĉu distanco ne estas ankaŭ pli granda problemo, kion la esperanto tute ne solvas. Kial lerni esperanto por finfine paroli nur kun samlandanoj ĉiutage ?

darkweasel (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 11:14:01

Tiun problemon solvas la interreto - nova elpensaĵo, eble vi ĝin provu. rido.gif

swar0g (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 13:08:16

darkweasel:Tiun problemon solvas la interreto - nova elpensaĵo, eble vi ĝin provu. rido.gif
Sed la parolado per interreto estas same senanima, kiel Esperanto mem.

codesito (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 13:41:53

Sub:Ĉu distanco ne estas ankaŭ pli granda problemo, kion la esperanto tute ne solvas. Kial lerni esperanto por finfine paroli nur kun samlandanoj ĉiutage ?
Ni povas inventi maŝinon kiu permesos translokiĝi de unu loko al alia de la mondo tuje kaj senpage. Tiel ni ŝparos la tempon kaj monon necesa por vojaĝi!

hebda999 (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 19:11:27

Sub:Ĉu distanco ne estas ankaŭ pli granda problemo, kion la esperanto tute ne solvas. Kial lerni esperanto por finfine paroli nur kun samlandanoj ĉiutage ?
Ne troigu la aferon. Rigardu la naciecojn de viaj respondantoj. Inter ili nur vi estas franco, ĉiuj aliaj ne estas samlandanoj, ĉu ne?

acdibble (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 19:28:42

Oni povas paroli kun aliaj esperantistoj Gugle+ aŭ Skajpe.

PosmoX (Prikaz profila) 6. rujna 2012. 20:21:51

Interreto estas bona afero por skribi en Esperanto, ankaŭ Skajpe por paroli.
En komenco Esperanto estis lingvo por poŝto.
Krome kiam pli gehomoj lernu Esperanton estos pli facile paroli kun turistoj.

cellus (Prikaz profila) 7. rujna 2012. 12:36:07

Sub,kiom vi parolas aliajn lingvojn kun viaj samlandanoj? Probable neniam. Sekve esperanto donas al vi ekzercon tiel ke kiam vi la unuan fojon parolos kun eksterlanda esperantoparolanto vi jam estos ekzercita, havos rutinon paroli esperante! Estas granda atingaĵo de la esperantomovado ke ĝi stimulis siajn anojn uzi la lingvon ankaŭ kun samlandanoj.

Mi fakte en mia junaĝo estis membro de angla klubo en Uppsala por ekzerci la anglan lingvon, sed ĝi estis kurtviva.

Altebrilas (Prikaz profila) 7. rujna 2012. 12:36:47

Kompreneble, por fizike renkonti alilandanojn vi devas vojaĝi, aŭ gastigi esperantistojn aŭ almenaŭ partopreni al renkontoj. Elektu la plej taŭgan manieron por vi.

Sub (Prikaz profila) 7. rujna 2012. 14:01:19

Jes, sed kia utileco ? De kiam vi bone parolas Esperanton, kion konkrete fari per ĝi (ne rilate al esperanto mem) ? Por mi, Esperanto estas mirinda ilo, sed ĉio mankas ekde vi bone lernis ĝin. Instrui la lingvon kaj kio poste ?

Eble, en nia movado estos nur tre malfermitaj aŭ komunikemaj homoj, kiuj fakte jam scipovas alian lingvon kiel la anglan kaj ne vere bezonas esperanton.

Natrag na vrh