目次へ

Granda Lingvo-Foiro en Londono

sudanglo,2012年9月7日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年9月7日 11:14:02

En Oktobro (la 19an - 21-an, vidu ĉi tie) okazos grandega Lingvo-Foiro en Londono, ĉe kiu la britaj E-istoj havos budon por informi pri Esperanto. La foiro estas multe vizitata de lingvo-profesiuloj kaj lingvo-amatoroj, enlandaj kaj eksterlandaj

Se plaĉus al vi volontule deĵori part-tempe ĉe la budo, bv diri. Deĵori signifas paroli al la preterpasantoj, disdoni flugfoliojn, respondi demandojn ktp. La etoso de la Foiro estas tre gaja.

Atentu fraŭloj! Vi trovos multajn okul-plaĉajn kaj inteligentajn virinojn inter la vizitantaro.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2012年9月7日 15:43:49

sudanglo:Atentu fraŭloj! Vi trovos multajn okul-plaĉajn kaj inteligentajn virinojn inter la vizitantaro.
Bonaj reklamaj argumentoj, sed ĉu temas pri Lingvo-Foiro aŭ Lango-Foiro? okulumo.gif

(mi subite ekkonscias ke la ne-francoj eble ne aprezus la ŝercon)

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年9月7日 19:12:34

Ankaŭ en la angla, Bopp, estas vorto 'tongue' kiu povas signifi kaj 'lango' kaj 'lingvo'. Sed ne de-religu la fadenon, mi petas. Ni serioze serĉas alilingvanajn deĵorantojn.

先頭にもどる