目次へ

cent mesaĝoj hodiaŭ

chrisim101010,2012年9月8日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

chrisim101010 (プロフィールを表示) 2012年9月8日 5:39:16

Ĉi mesaĝo estas mia 100-a mesaĝo en ĉi retpaĝo. Mi nur bezonis du jarojn atingi ĝin. Verŝajne mi devus uzi la Esperantajn pagojn pli ofte estontece.
Mi festas hodiaŭ je ŝanĝis la paĝlinĝvon de la Angla al Esperanto!

Filu (プロフィールを表示) 2012年9月8日 13:15:02

Gratulon! Kaj estas ja bona ideo ŝanĝi al Esperanta versio de lernu! Mi tion faris antaŭ multaj jaroj, kaj neniam revenis al la franca versio (kiun mi antaŭe uzis). Espereble vi pli kaj pli alkutimiĝos al Esperanto.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2012年9月9日 6:34:54

chrisim101010:Ĉi mesaĝo estas mia 100-a mesaĝo en ĉi retpaĝo. Mi nur bezonis du jarojn atingi ĝin. Verŝajne mi devus uzi la Esperantajn pagojn pli ofte estontece.
Mi festas hodiaŭ je ŝanĝis la paĝlinĝvon de la Angla al Esperanto!
Dankon pro via ideo! Vi komencis tiun fadenon ĝuste unu tagon antaŭ ol mi mem atingos mian 100-an mesaĝon!

Do, mi estas tre kontenta skribi ĉi tie mian 100-an mesaĝon. (Bedaŭrinde, vi vidos la numeron 100 sub mia nomo nur ĝis mi skribos la 101-an mesaĝon.)

Kaj vi donis al mi ridulo.gif ankaŭ alian bonan ideon: ŝanĝi la paĝlingvon de mia nacia lingvo (la itala en mia okazo) al Esperanto. Mi faris tion tuj post la lego de via mesaĝo!

maratonisto (プロフィールを表示) 2012年9月9日 9:19:11

Filu:Gratulon! Kaj estas ja bona ideo ŝanĝi al Esperanta versio de lernu! Mi tion faris antaŭ multaj jaroj, kaj neniam revenis al la franca versio (kiun mi antaŭe uzis). Espereble vi pli kaj pli alkutimiĝos al Esperanto.
Gratulojn ankaŭ al Vi. Vi skribis jam pli ol 1000 mesaĝojn. Ankaŭ mi provas atingi Vian nombron.

先頭にもどる