去目錄頁

Alia reta gramatiko de esperanto ol PMEG

cellus, 2012年9月9日

讯息: 5

语言: Esperanto

cellus (显示个人资料) 2012年9月9日下午12:39:25

Mi komencas pli kaj pli esti iritita de la PMEG de Bertilo Wennergren. Miaj unuaj impresoj de ĝi estis tre pozitivaj. La uzo de terminoj kiel o-vortoj kaj a-vortoj estas tre bonaj, mi opiniis, sed plia uzo de la gramatiko igas min pensi ke estus preferinde se la aŭtoro uzus konvencian gramatikan terminaron.

Urho (显示个人资料) 2012年9月9日下午2:15:07

cellus:Mi komencas pli kaj pli esti iritita de la PMEG de Bertilo Wennergren. Miaj unuaj impresoj de ĝi estis tre pozitivaj. La uzo de terminoj kiel o-vortoj kaj a-vortoj estas tre bonaj, mi opiniis, sed plia uzo de la gramatiko igas min pensi ke estus preferinde se la aŭtoro uzus konvencian gramatikan terminaron.
Bonvolu uzi la detalan lernu!-gramatikon. Ĝi estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Diference al PMEG, la detala lernu!-gramatiko uzas tradiciajn gramatikajn esprimojn (kiel akuzativo, substantivo, predikativo).

cellus (显示个人资料) 2012年9月9日下午7:24:43

Urho:

Dankon, Urho, por la sugesto.

Ĉu Bertilo hazarde estis inspirita de Ĉomski?

Makinary (显示个人资料) 2012年9月11日下午1:30:15

Alia reta gramatiklibro, jen La tuta Esperanto.

>>La tuta Esperanto <<

Urho (显示个人资料) 2012年9月11日下午2:21:39

Makinary:Alia reta gramatiklibro, jen La tuta Esperanto.

>>La tuta Esperanto <<
Jes, ĝi estas tre bona gramatiko en la reto. Parenteze, ĝi estis uzebla antaŭ reformo per retumiloj ankaŭ ĉe lernu!; bedaŭrinde ĝi forigis… Nu, ĝi tamen estas elŝutebla ĉe lernu! – en PDF-formo, bv. iri al la paĝo:
  • Lernado > Elŝutaĵoj > PDF

回到上端