Přejít k obsahu

Kiom da forumanoj oni bezonas por ŝanĝi ampolon?

od uživatele darkweasel ze dne 9. září 2012

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

darkweasel (Ukázat profil) 9. září 2012 15:51:18

  • Unu, kiu ŝanĝas la ampolon kaj afiŝas en la ekstertema forumparto, ke ĝi estis ŝanĝita
  • 14, kiuj havis similajn spertojn kaj proponas, kiel alie oni povus ŝanĝi ampolon
  • 7 atentigantajn pri danĝeroj dum ŝanĝado de ampoloj
  • 3 demandantajn, por kio la fadenaŭtoro entute bezonas ampolon
  • 5, kiuj kulpigas la registaron, ke la antaŭa ampolo difektiĝis
  • 3, kiuj trovas, ke ankaŭ la opozicio ne farus pli bone
  • 1 frenezulon, kiu asertas, ke li konis persone la ulon, kiu elpensis la ampolon
  • 8, kiuj atentigas pri tajpaj kaj gramatikaj eraroj en la antaŭaj afiŝoj
  • 12, kiuj ĵetas sian malamon kontraŭ la gramatikaj fanatikuloj kaj nomas ilin arogantuloj
  • 25, kiuj korektas la skriberarojn en la malamaj afiŝoj
  • 6, kiuj diskutas pri tio, ĉu oni diras ampolofilamentujo
  • 6, kiuj insultas la antaŭajn 6 kiel anus-fiksitajn
  • 3 malnovajn forumanojn, kiuj scias, ke la ampola diskuto jam okazis antaŭ 2 jaroj, citas homojn, kiujn neniu plu konas, kaj akuzas la fadenaŭtoron, ke tiu ŝtelis la ideon por same famiĝi kiel la tiama
  • 32, kiuj atentigas, ke la ampola diskuto ne estu en la ekstertema forumparto, sed aliloke
  • 36 kverelantajn pri la plej bona metodo ŝanĝi ampolojn, kie oni povas aĉeti la plej bonajn ampolojn, kiu marko de ampoloj estas plej bona, kaj kiuj ampoloj tute ne taŭgas
  • 12, kies laŭdire netaŭgaj ampoloj bonege funkcias kaj kiuj akuzas la antaŭajn afiŝintojn, ke ili estas komercistoj aŭ fabrikistoj, kiuj uzas la forumon por subtila reklamado
  • 5, kiuj akuzas la ŝatantojn de la malŝatata ampolmarko, ke ili nenion scias pri ampoloj kaj la tutan tagon sidas nur en mallumo
  • 3, kiuj atentigas, ke ili estas lumigistoj kaj tre bone scias, pri kio ili parolas
  • 4, kiuj emfazas, ke tiu, kiu povas legi, havas klaran avantaĝon
  • 6, kiuj plendas pri la malbona servkvalito en konstruilaj vendejoj
  • 3, kiuj diras, ke tio estas pro la ĝenerala malbona servkvalito en sia lando
  • 2, kiuj asertas, ke ilia konstruil-vendistaro estas afabla kaj en Usono ne estas pli bone
  • 11, kiuj atentigas, ke estas ankaŭ specialaj vendejoj kaj oni ricevas nur tion, kion oni pagas
  • 4, kiuj ekkverelas pri la varm-eltenemo de lampŝirmiloj
  • 13, kiuj atentigas, ke tio estas nun tute ekstertema kaj oni malfermu novan fadenon por tio
  • 3, kiuj plene ignoras tion ĉi
  • 19, kiuj afiŝas diversajn retadresojn, kie oni povas rigardi taŭgajn ampolojn
  • 7, kiuj atentigas, ke la retadresoj estas parte malĝustaj kaj afiŝas la ĝustajn
  • 3, kiuj skribas la saman aferon kiel iliaj antaŭaj afiŝintoj, kun la alredaktita aldono "ha, vi estis pli rapida"
  • 2, kiuj komencas plej akre insultaĉi, ĉar ili estis komprenintaj la antaŭan afiŝon kiel atakon
  • 22, kiuj plene citas la plej longajn afiŝojn kun la komento "mi plene konsentas"
  • 7, kies afiŝoj konsistas nur el obscenaj vizaĝetoj
  • 9, kiuj ensalutas sub trolaj salutnomoj kaj atakas la komentojn de siaj deklaritaj forumaj malamikoj por kalumnii ilin
  • 4 amikojn aŭ simpatiulojn de la atakitaj anoj, kiuj opinias la trolojn malkuraĝuloj ne aŭdacantaj rekonebligi sin kaj starigas konjektojn, kiu skribis kion
  • 8, kiuj skribas en unu horo 50 afiŝojn: ĉiuj samopinias, sed neniu komprenas la alian kaj ĉiu respondas tre saĝe, kvankam ili ŝajnas demandi sin, kion la skribitaĵo fakte signifas
  • 7, kiuj nur pro la granda nombro da afiŝoj ekatentis la diskuton kaj legis fakte nur la lastajn du komentojn, sed nun komencas fervori, ĉar ili volas nepre partopreni ardan debaton
  • 9, kiuj klarigas al la antaŭaj 7, ke ĉio ĉi estis aŭ jam dirita aŭ sufiĉe refutita
  • unu, kiu starigas superlarĝan bildon de sia ampolo, tiel ke oni de nun devas horizontale rulumi por legi la tekstojn
  • 3, kiuj demandas, kiel starigi bildojn
  • 5 atentigantajn pri la oftaj demandoj kaj petantajn resti ĉe la temo
  • 2 novulojn, kiuj petas la forigon de sia konto, ĉar tio ĉi estas stulta forumo
  • 8, kiuj volas aliopiniigi la ĉagrenitajn novulojn
  • 2, kiuj opinias ĉion ĉi infanĝardeneca, ĉar neniu ŝajnas scii, pri kio fakte temas
  • 7, kiuj decidas ne plu kundiskuti, ĉar la diskutnivelo estas nun tro malalta
  • 3, kiuj mokeme atentigas, ke al tiuj 7 la diskutnivelo estas ĉiam tro malalta, kiam ili ne plu havas argumentojn
  • kaj unu uzanton, kiu elfosas la fadenon post 6 monatoj, por ke ĉio rekomenciĝu

jan aleksan (Ukázat profil) 9. září 2012 17:20:25

XD! (mi ne emas pli kontribui ĉar tiel mi falus en unu el la kategorioj okulumo.gif )

Vilius (Ukázat profil) 9. září 2012 17:30:04

Bonege!

auxro (Ukázat profil) 12. září 2012 9:49:30

kaj almenaŭ 1 kiu opinias ke ampolo estas imperia eltrovo kiun oni altrudas al la mondo kaj pere difektas mensan sanon de homaro

Desideratist (Ukázat profil) 23. října 2012 17:23:12

Mi venis al la Edinburga Festivalo ĉi-jare (mi havas komediistajn amikojn). Unu de tiuj organizis komediaĵon en kiu ofte oni havas ŝercon en alia lingvo (kutime estas anglalingva). Li demandis al mi se mi povus diri ŝercon en Esperanto. Do, mi (mi pensas) estis la sola Esperantlingva "komediisto" tie ĉi-jare. ridulo.gif

Mi diris tiun ŝercon - "Kiom da Esperantistoj necesas por ŝanĝi ampolon? Du; unu por ŝanĝi la ampolon, and one to translate it into English." (kaj unu por traduki ĝin en Esperanton)

Zpět na začátek