Mergi la conținut

Kiom da kvadratoj vi vidas?

de vincas, 10 septembrie 2012

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

vincas (Arată profil) 10 septembrie 2012, 10:51:00

Mi trovis 40. Ĉu eblas plu?

darkweasel (Arată profil) 10 septembrie 2012, 12:07:35

kiel eblas malsukcesi pri tiu ĉi demando?

la respondo al la demando "kiom da kvadratoj VI vidas?" ne povas esti ĝusta aŭ malĝusta, nur honesta aŭ malhonesta. ridulo.gif

vincas (Arată profil) 10 septembrie 2012, 12:17:09

darkweasel:kiel eblas malsukcesi pri tiu ĉi demando?

la respondo al la demando "kiom da kvadratoj VI vidas?" ne povas esti ĝusta aŭ malĝusta, nur honesta aŭ malhonesta. ridulo.gif
Nu eble mi uzis malĝustan vorton ridulo.gif

92 procentoj malsukcesis (eraris) trovi ĝustan nombron de kvadratoj.

Vilius (Arată profil) 10 septembrie 2012, 12:25:07

Ankaŭ 40.

Vilius (Arată profil) 10 septembrie 2012, 12:26:47

darkweasel:kiel eblas malsukcesi pri tiu ĉi demando?
Oni povas malsukcesi vidi kvadratojn ridulo.gif

manfazil (Arată profil) 10 septembrie 2012, 13:44:39

Ankaŭ 40. Ĉu tio estas insida demando?

黄鸡蛋 (Arată profil) 18 septembrie 2012, 05:47:58

Kvardek. Ne estas problemo.

vidas vandenis (Arată profil) 18 septembrie 2012, 08:15:27

Okdek. Kvardek per dekstra okulo, kaj kvardek per maldekstra okulo. Jen!

sergejm (Arată profil) 18 septembrie 2012, 08:42:08

vidas vandenis:Okdek. Kvardek per dekstra okulo, kaj kvardek per maldekstra okulo. Jen!
Kiel akra vidpovo!
Sed mi dubas pri tio - se vi ne estas ornitologo kaj ĉiutage kalkulas kiom da birdoj vi vidas.
Verŝajne vi vidas nur po proksimume 27 per okulo, aliajn trovis kaj kalkulis per cerbo.

vidas vandenis (Arată profil) 19 septembrie 2012, 21:37:45

sergejm:
vidas vandenis:Okdek. Kvardek per dekstra okulo, kaj kvardek per maldekstra okulo. Jen!
Kiel akra vidpovo!
Sed mi dubas pri tio - se vi ne estas ornitologo kaj ĉiutage kalkulas kiom da birdoj vi vidas.
Verŝajne vi vidas nur po proksimume 27 per okulo, aliajn trovis kaj kalkulis per cerbo.
Pribliziiitelno! Amike!

Înapoi mai sus