Към съдържанието

Ĉe eldonejo Impeto aperis 3-a eldono de la populara lernolibro de Esperanto

от Helenka, 10 септември 2012

Съобщения: 4

Език: Esperanto

Helenka (Покажи профила) 10 септември 2012, 18:54:17

Moskva eldonejo “Impeto” aperigis jam la 3-an eldonon de la populara lernolibro por ruslingvanoj, verkitan de konata esperantisto Boris Kolker. Same kiel du antaŭaj eldonoj, la eldonkvanto estas sufiĉe granda laŭ la taksoj de Esperanta eldonado – 1000 ekz.

Pliaj informoj estas en la blogaĵo de Dima Ŝevĉenko ĉe Ipernity:
http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/41271...

Chainy (Покажи профила) 11 септември 2012, 08:41:57

Kiel mi jam menciis en la komentoj de tiu blogaĵo de Dima Ŝevĉenko, mi havas ekzempleron de tiu ĉi libro (eldonita en 2007). Ĝi certe estas bona lernolibro, kaj mi trovis ĝin tre helpa. La kvalito kaj stilo de la lingvaĵo estas tre bona, kaj la klarigoj ankaŭ estas tre koncizaj kaj interesaj. Mi certe rekomendus ĝin.

Mia sola negativa komento estas, ke tiu ĉi lernolibro enhavas, laŭ mia memoro, kelkajn iom strangajn ekzemplo-frazojn. Mi trovis unu ekzemplon (eble estas ankaŭ aliaj):
"De bona edzo la edzino ne foriros, same kiel de bona estro ne foriros subulo" (p. 145).
Eble la aŭtoro jam forigis tiajn dubindajn ekzemplojn en la nova eldono?

Helenka (Покажи профила) 03 ноември 2012, 08:05:49

Jes sube estas respondo de aŭtoro Boris Kolker:
Al Robert Chamberlain -
Kara Roberto! Nur jxus mi rimarkis vian komenton. Dankon pro tio, ke vi acxetis la Plenan lernolibron kaj pro via komento. Mi persone ne trovas tiun frazon stranga. Sed! Mi povas gxojigi vin. En la 3-a eldono de Plena lernolibro (2012) multaj aforismecaj frazoj estas anstatauxigitaj per aliaj, kiujn mi konsideris pli trafaj. Ankaux la menciita frazo ne plu cxeestas. Nun vi havas sxancon acxeti la renovigitan 3-an eldonon. Bonvolu indiki, kiuj aliaj frazoj sxajnis al vi anstatauxigindaj.

Chainy (Покажи профила) 04 ноември 2012, 11:52:58

Dankon, Helenka, pro la atentigo pri la respondo de Boris Kolker.

Обратно нагоре