Ke daftar isi

la renkonto de esperantisto de la Volgaj urboj

dari klapa, 11 September 2012

Pesan: 2

Bahasa: Esperanto

klapa (Tunjukkan profil) 11 September 2012 07.55.22

Saluton!
Mia nomo estas Larisa kaj mi loghas en Rusio, la urbo N.Tagil.
Post somera ripozo mi revenis denove al komputilo.
Komence de julio(1-10) mi partoprenis la renkonton de esperantisoj de Volgaj urboj apud la urbo Toljatti de nia lando. Chirkau kvindek homoj partoprenis la renkonton dum kiuj ni audis interesajn prelegojn pri historio de esperanto-movado en apartaj regionoj, legis versojn kaj kantis, povis partopreni la faman festivalon de Grushin kanto, kiu estis apud la ripozejo, kie ni loghis.En la festivalo(kiun oni organizas chiujare somere memore al la tragike pereinta kantisto Valerij Grushin) la chefa koncerto okazas sur la scenejo, farita en la formo de granda gitaro kaj mallevita sur la rivero Volga apud bordo kaj chiuj spektantoj sidas sur la bordo kaj audas la kantojn.
Estas belegaj lanternoj nokte en aero kaj amika etoso regas la festivalon.

auxro (Tunjukkan profil) 11 September 2012 08.32.35

Ĉu oni havas retejon pri tiu renkonto? Kie eblus trovi fotojn kaj programon

Kembali ke atas