Sisu juurde

Komparo inter "konsideri" kaj "opinii"

kelle poolt Chainy, 11. september 2012

Postitused: 5

Keel: Esperanto

Chainy (Näita profiili) 11. september 2012 17:01.10

Du ekzemplo-frazoj el ReVo:
Li konsideras sin kiel kompetentulon
La publiko kutimas opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo
Ŝajnas ke oni ĝenerale uzas 'kiel' post 'konsideri', same kiel post 'rigardi'. Min interesas, kial ne estas pli populare uzi tiujn verbojn kiel oni uzas 'opinii' kaj 'ŝajni'. Mi ne certas, kio estas malĝusta pri "Li konsideras sin kompetentulo". Revo ja enhavas unu ekzemplon, kiu sekvas tian formon, sed tio ŝajnas escepto:
Oni ne povos konsideri neekzistantaj tiujn faktojn.

darkweasel (Näita profiili) 11. september 2012 20:28.12

super-griek:
Do estas nenio malĝusta pri ĝi okulumo.gif
Konsentite, kaj ankaŭ mi uzas konsideri tiel.

sudanglo (Näita profiili) 12. september 2012 10:04.06

Eble estas nuanco inter konsideri kiel X-on kaj konsideri ion X-o.

En la unua uzo oni faras komparon, en la dua uzo oni asertas identencon, aŭ io tiel. Ŝajne 'kiel' estas pli ofta.

Chainy (Näita profiili) 12. september 2012 11:36.17

sudanglo:Eble estas nuanco inter konsideri kiel X-on kaj konsideri ion X-o.

En la unua uzo oni faras komparon, en la dua uzo oni asertas identencon, aŭ io tiel. Ŝajne 'kiel' estas pli ofta.
'Kiel' ja povas montri ankaŭ identecon, depende de la kunteksto:

Ili elektis lin kiel prezidanton = Ili elektis lin prezidanto

- tiuj frazoj estas tute samsignifaj, ĉu ne?

Tamen mi certe havis la impreson ke uzo de 'kiel' estas pli ofta post 'konsideri', sed mi ne komprenas kial. Plej verŝajne Darkweasel kaj Super-griek pravas, ke la formo sen 'kiel' estas ankaŭ ĝusta.

sudanglo (Näita profiili) 13. september 2012 8:55.59

Ni elektis lin kvazaŭ prezidanton - ni elektis lin kiel iaspecan prezidanton - ni elektis lin kiel prezidanton - ni elektis lin prezidanto.

Tagasi üles