Missatges: 5
Llengua: Esperanto
Demian (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2012 7.11.02
Hieraŭ vespere mi klopodis registri malplenan KD-on per .iso kopio de Mageia 2, sed malsukcesis. Hodiaŭ vespere mi reprovos.
Mi scivolemas, kion oferas Mageia, ke ĝi tiom rapide supreniras la ŝtupetaron de populareco.
Chainy (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2012 10.46.50
Mi vidas, ke Mageia uzas KDE anstataŭ GNOME, kaj tio ankaŭ klarigas certagrade ĝian popularecon, ĉar multaj ne ŝatas la novan version de GNOME. Ankaŭ mi trovas la novan GNOME tre stranga. Mia unua impreso estas ke Unity de Ubuntu estas sufiĉe bona, sed multaj ankaŭ ne ŝatas tion, do eble tial multaj preferas reveni al KDE-sistemo. Ankaŭ mia koramiko tiel decidis! Mi montris al ŝi ĉiujn tri sistemojn, kaj ŝi tuj ekpreferis KDE, do ŝi uzas tion, bazita sur Ubuntu.
Eble Cinnamon baldaŭ estos (aŭ jam estas) bona alternativo, sed kiam ni instalis nian sistemon antaŭ kelkaj monatoj, tiu sistemo ankoraŭ ne estis tre bone evoluita. Nun mia koramiko ne volas ŝanĝi ion ajn, ĉar ŝi jam alkutimiĝis al KDE.
Demian (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2012 14.10.14
(1) De GNOME al KDE
(2) Eksuzantoj de Mandriva
Chainy:Mi trovas la duan rangon de Mageia iom dubinda, sed mi ne scias ĉiujn faktojn ĉi-rilate.Mi opinias ke DistroWatch ne faros ion, kio estas neetika!

Chainy:Mi vidas, ke Mageia uzas KDE anstataŭ GNOME,Strange! Eĉ ŝajnis la sama al mi!
Mi ĵus provis Vivan KD-on (Live CD) de Mageia 2 kaj, al mia granda surprizo, la labortabla ĉirkaŭaĵo (desktop environment) estas GNOME, ne KDE.
Ĝi estas tre simila al mia nuntempa distribuo, Fedora 16.
Bedaŭrinde, mi ne povis konekti ĝin al interreto. Alie, mi montros al vi, kia ĝi aspektas.
Chainy:Eble Cinnamon baldaŭ estos (aŭ jam estas) bona alternativo,...Ĉu Cinnamon estas alia labortabla ĉirkaŭaĵo? Mi ne scias pri ĝi. Mi serĉos.
Hieraŭ mi legis ke Linus Torvalds rezignis GNOME-on 3 por XFCE. Mi provos XFCE-version de Fedora morgaŭ.
Chainy (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2012 21.37.53
Demian:Ĉu Cinnamon estas alia labortabla ĉirkaŭaĵo? Mi ne scias pri ĝi. Mi serĉos.Cinnamon estas projekto de la kreintoj de Linu'x Mint. Ĝi uzas la teknologion de la nova GNOME, sed ĝi estas iom pli bone aranĝita. Mi ne provis la plej novan version, sed certe indas konsideri ĝin. Ne necesas ĉiam reinstali novan Linu'x-operaciumon por provi la diversajn sistemojn - mi, ekzemple, simple instalis Unity-Ubuntu, kaj tiam eksperimentis kun KDE, GNOME 3, xfce kaj Cinnamon pere de tiu Unity-sistemo. Eblas tiam elekti inter ili ĉe la ensaluta paĝo.
swalf (Mostra el perfil) 20 de setembre de 2012 8.58.59
Gnome-o 3 ŝajnas al mi bona skribotabla medio sed ankaŭ ĝi necesas multajn plibonigojn ĉefe pri muntuma panelo. Aliaj ĉefaj skribotablaj medioj estas ankoraŭ gluitaj al malnovaj konceptoj.