去目錄頁

Uzi finaĵoj nur kiam necesa~!

eitanulo, 2012年9月12日

讯息: 61

语言: Esperanto

Fenris_kcf (显示个人资料) 2012年9月13日下午1:55:16

@sudanglo
Pri tio mi skribis en mia lasta mesaĝo. Oni devas koni la kategorion de ĉiu vorto.
Ĉu vest (tiel) signifas vesto au vesti? - "vest" havas la kategorion "o"
Ĉu lum (tiel) signifas lumo au lumi? - "lum" havas la kategorion "o"
Ĉu park (tiel) signifas parko au parki? - "park" havas la kategorion "o"
Ĉu korekt (tiel) signifas korekta au korekti? - "korekt" havas la kategorion "i"
Ĉu senpov (tiel) signifas senpovo, sen povi aŭ senpova? - "pov" havas la kategorion "i"
Mi ŝatus havi lingvon, en kiu ĉiu vorto havas sencan kaj dedukteblan kategorion, kiel tipo en funkcia programlingvo. Esperanto ne tute havas tion. Eble mi kreu tian lingvon.

eitanulo (显示个人资料) 2012年9月13日下午6:22:27

Eble, ni aliris en krevaĵon..!

Fenris_kcf (显示个人资料) 2012年9月13日下午8:36:36

Ĉu pro vi? Pardonu, sed certe ne ...

Vi ne estas la unua persono, kiu proponas ŝanĝojn. Eble Esperanto estas tre fora de perfekta, sed ĝi estas bona komenco. Se vi pensas, ke alia lingvo taŭgas plie kiel internacia pont-lingvo, tiukaze lernu (aŭ unue inventu) ĝin kaj varbu al ĝi! Sed ne esperu, ke Esperanto ege ŝanĝiĝos. La kaŭzo kial ĝi ankoraŭ ekzistas verŝajne estas, ke ĝi ne ŝanĝiĝegis.

eitanulo (显示个人资料) 2012年9月13日下午8:50:05

Fenris_kcf:Ĉu pro vi? Pardonu, sed certe ne ...

Vi ne estas la unua persono, kiu proponas ŝanĝojn. Eble Esperanto estas tre fora de perfekta, sed ĝi estas bona komenco. Se vi pensas, ke alia lingvo taŭgas plie kiel internacia pont-lingvo, tiukaze lernu (aŭ unue inventu) ĝin kaj varbu al ĝi! Sed ne esperu, ke Esperanto ege ŝanĝiĝos. La kaŭzo kial ĝi ankoraŭ ekzistas verŝajne estas, ke ĝi ne ŝanĝiĝegis.
Evidente, mi ne volis ŝangi nenion..
Fakte, mi ne pensas ke estos internacia lingvo ĉiokaze, sed mia provo estas nur malfermi viajn okulojn al novaj opcioj, kiuj povas fari esperanto ŝajni malpli lingvistika al la plejmultuloj.

hebda999 (显示个人资料) 2012年9月13日下午9:15:26

eitanulo:Evidente, mi ne volis ŝangi nenion..
- tio ĉi estas esperante malĝusta aŭ vi signifas, ke vi volas ŝanĝi ĉion.
eitanulo:Fakte, mi ne pensas ke estos internacia lingvo ĉiokaze, sed mia provo estas nur malfermi viajn okulojn al novaj opcioj, kiuj povas fari esperanto ŝajni malpli lingvistika al la plejmultuloj.
Oni jam diris al vi - iĝu mesio, iu tre grava verkisto kaj varbu per via alteco la milionojn da sekvantoj. Tiam kaj nur tiam la lingvo povas ŝanĝi, kvankam tute ne certe. Por nun mi proponas al vi almenaŭ ellerni esperanton, eble viaj nunaj ŝanĝoj montriĝos tute malnecesaj estontece.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月13日下午9:22:35

hebda999:
eitanulo:Evidente, mi ne volis ŝangi nenion..
- tio ĉi estas esperante malĝusta aŭ vi signifas, ke vi volas ŝanĝi ĉion.
Ne - nur, ke li volas ŝanĝi ion, logike.

hebda999 (显示个人资料) 2012年9月13日下午9:32:40

darkweasel:Ne - nur, ke li volas ŝanĝi ion, logike.
Ĝuste. Laŭ mi tiu ĉi diskuto estas sencela. Esperanto ne estas ia nefinita projekto, sed uzata lingvo. Ŝanĝoj tiaskale ne estas eblaj.

eitanulo (显示个人资料) 2012年9月13日下午9:34:20

hebda999:
eitanulo:Evidente, mi ne volis ŝangi nenion..
- tio ĉi estas esperante malĝusta aŭ vi signifas, ke vi volas ŝanĝi ĉion.
eitanulo:Fakte, mi ne pensas ke estos internacia lingvo ĉiokaze, sed mia provo estas nur malfermi viajn okulojn al novaj opcioj, kiuj povas fari esperanto ŝajni malpli lingvistika al la plejmultuloj.
Oni jam diris al vi - iĝu mesio, iu tre grava verkisto kaj varbu per via alteco la milionojn da sekvantoj. Tiam kaj nur tiam la lingvo povas ŝanĝi, kvankam tute ne certe. Por nun mi proponas al vi almenaŭ ellerni esperanton, eble viaj nunaj ŝanĝoj montriĝos tute malnecesaj estontece.
Pravas vi en la diro ke se mi vere volus ŝanĝi la lingvon, ĝi estus tre dificila, nek diri ne realema. Sed tion mi ne provas aŭ esperas, kaj se vi spektu min vi konscius, ke mi nur sugestas aĵojn, ne trudi ĝin. Se ĝi efikiĝos..? Mi ne scias tion..

Fenris_kcf (显示个人资料) 2012年9月14日上午9:53:56

Laŭ mi Esperanto nur povos ŝanĝi kiel naturaj lingvoj - per la uzado de la parolantoj. Ekzemple: Mi emas al uzi Hiisman Esperanton. Se la plejparto de la Esperanto-parolantoj farus tion, tiukaze Esperanto supoze estus Hiisma Esperanto. Sed mi ne estas obsedata kaj se tio ŝanĝo neniam okazos, mi ankaŭ povas vivi kun tio.

Refoje: Se vi ne povas adpreni Esperanton kiel ĝi estas, serĉu aŭ kreu alternativojn!

eitanulo (显示个人资料) 2012年9月14日上午11:07:41

Fenris_kcf:Laŭ mi Esperanto nur povos ŝanĝi kiel naturaj lingvoj - per la uzado de la parolantoj. Ekzemple: Mi emas al uzi Hiisman Esperanton. Se la plejparto de la Esperanto-parolantoj farus tion, tiukaze Esperanto supoze estus Hiisma Esperanto. Sed mi ne estas obsedata kaj se tio ŝanĝo neniam okazos, mi ankaŭ povas vivi kun tio.

Refoje: Se vi povas adpreni Esperanton kiel ĝi estas, serĉu aŭ kreu alternativojn!
Ne estas alternativo, ĝi ne bezonas esti kiel ĝi. Povas esti parolmaniero ke kreskiĝas per mem~!

回到上端