Więcej

Uzi finaĵoj nur kiam necesa~!

od eitanulo, 12 września 2012

Wpisy: 61

Język: Esperanto

erinja (Pokaż profil) 14 września 2012, 19:57:48

La maniero por enkonduki ŝanĝojn en Esperanto estas paroli per sia nova proponita maniero, kaj vidi, ĉu aliaj ŝatas, kaj ĉu aliaj volas imiti tion.

Sed tio nur funkcias se oni jam tre bone parolas "tradician" Esperanton.

Se vi parolas per la speciala maniero kiun vi proponas, esperante ke aliaj ŝatos tiun manieron paroli, kaj imitos ĝin - bedaŭrinde vi sendube malsukcesos se via gramatiko estas malbona. Oni kredos ke via "pli bona" Esperanto estas nur rezulto de nekonsciaj eraroj. Kredeble oni korektus vin, kredante ke vi parolas tiel ĉar vi estas komencanto.

Oni devas unue povi bone paroli la tradician Esperanton. Alie oni simple pensos ke vi estas kompatinda komencanto kies lingvo-kurso neniam instruis ke substantivoj finiĝas per -o kaj adjektivoj per -a.

sudanglo (Pokaż profil) 14 września 2012, 21:33:00

Via deziro, Etulo, ŝanĝi Esperanton baziĝas sur la falsa teorio ke nudaj radikoj havas ne-miskompreneble certajn signifojn.

Escepte de tiuj malmultaj radiko kiuj estas uzeblaj senfinaĵe, nur la kombino de radiko kaj finaĵo havas difinitan sencon. Kaj tiuj senfinaĵaj radikoj ofte havas piedojn en diversaj gramatikaj kampoj. Ili ne apartenas unike al unu sola kategorio.

La klopodoj de gramatikistoj ekspliki Esperanton per la ideo ke radikoj havas ĉiu sian propran kategorian signifon produktis labirintan komplekson de priskriboj, tute eviteblan. Estas multe pli simple koncepti ke Esperanto funkciias per simpla pragmatika kombino de elementoj.

Tiuj kombinoj havas signifojn pragmatike determinatajn de tradicia uzado. Martelo havis jam la signifon de ilo. Tial ne necesas diri 'martelilo'. Kombilo tamen havas sencon ĉar naskiĝis 'kombi' en la senco de la ago, ne en la senco de ilo, kaj tiel plu. Ne necesas plie teorumi.

La listigo en la vortaro de iu baza (kaplista) formo (kunfinaĵa) principe devas kongrui kun la uzado de la diversaj kombinitaj formoj, ne inverse laŭ iu gramatika teorio de kategorio de la senfinaĵa radiko. Dum la historio de la lingvo la kaplista formo de kelkaj vortoj ŝanĝiĝis ekz (lumi al lumo). Kiel tio havas sencon se 'lum' havas sian propran kategorion.

Matenmanĝ (sen finaĵo) ne necese devus signifi matenmanĝas ĉar manĝ estas verba radiko. La uzado determinis ke matenmanĝo estu la konvencia konsumaĵo de la mateno (breakfast, le petit déjeuner). Do la signifo de matenmanĝo devenas de la signifo de 'manĝo' ne de 'manĝi', kvankam ĉiuj vortaroj listigas manĝi unue.

Vestejo povas esti kaj loko por deponi vestojn kaj loko por sin vesti. Tio ne eblas se 'vest' signifas nur vesti.

eitanulo (Pokaż profil) 15 września 2012, 20:23:33

sudanglo:Via deziro, Etulo, ŝanĝi Esperanton baziĝas sur la falsa teorio ke nudaj radikoj havas ne-miskompreneble certajn signifojn.

Escepte de tiuj malmultaj radiko kiuj estas uzeblaj senfinaĵe, nur la kombino de radiko kaj finaĵo havas difinitan sencon. Kaj tiuj senfinaĵaj radikoj ofte havas piedojn en diversaj gramatikaj kampoj. Ili ne apartenas unike al unu sola kategorio.

La klopodoj de gramatikistoj ekspliki Esperanton per la ideo ke radikoj havas ĉiu sian propran kategorian signifon produktis labirintan komplekson de priskriboj, tute eviteblan. Estas multe pli simple koncepti ke Esperanto funkciias per simpla pragmatika kombino de elementoj.

Tiuj kombinoj havas signifojn pragmatike determinatajn de tradicia uzado. Martelo havis jam la signifon de ilo. Tial ne necesas diri 'martelilo'. Kombilo tamen havas sencon ĉar naskiĝis 'kombi' en la senco de la ago, ne en la senco de ilo, kaj tiel plu. Ne necesas plie teorumi.

La listigo en la vortaro de iu baza (kaplista) formo (kunfinaĵa) principe devas kongrui kun la uzado de la diversaj kombinitaj formoj, ne inverse laŭ iu gramatika teorio de kategorio de la senfinaĵa radiko. Dum la historio de la lingvo la kaplista formo de kelkaj vortoj ŝanĝiĝis ekz (lumi al lumo). Kiel tio havas sencon se 'lum' havas sian propran kategorion.

Matenmanĝ (sen finaĵo) ne necese devus signifi matenmanĝas ĉar manĝ estas verba radiko. La uzado determinis ke matenmanĝo estu la konvencia konsumaĵo de la mateno (breakfast, le petit déjeuner). Do la signifo de matenmanĝo devenas de la signifo de 'manĝo' ne de 'manĝi', kvankam ĉiuj vortaroj listigas manĝi unue.

Vestejo povas esti kaj loko por deponi vestojn kaj loko por sin vesti. Tio ne eblas se 'vest' signifas nur vesti.
Okej, se mi korektiĝas, vi intencas diri ke la vortoj en Esperanto, fonte ne estis parto de iu ajn kategorion, sed en la sekve postaj jaroj la pricipoj difektiĝis. Eĉ do, la plejmulto da vortoj ankoraŭ povas esti rekonataj sen ilaj finaĵoj, ĉar la lokado de la vorto kaj la konteksto en la frazo fordonacas ĝian signifon. Kaj tre granda avantaĝo estos por la simpligado de lagramatiko:

Nova fenomeno estas ke azianoj emas ne uzi la formo "esti" en la frazo, kaj anstataŭe preferas ŝanĝi la adjektivojn al verboj, samekiel: "La floro belas.." "la homo grandas..".
Sed laŭ mia prezentada parolmaniero, vi povas diri ankaŭ: "Ĝi facil.." ("Gi estas facila"), "Mi komencant" ("Mi estas komencanto") sen problemoj, kaj estos ege malpli ŝancoj de "gramatikaj eraroj"..

darkweasel (Pokaż profil) 15 września 2012, 20:59:44

eitanulo:
Nova fenomeno estas ke azianoj emas ne uzi la formo "esti" en la frazo, kaj anstataŭe preferas ŝanĝi la adjektivojn al verboj, samekiel: "La floro belas.." "la homo grandas..".
La du grasigitaj vortoj montras, ke vi ne tre bone scias, pri kio vi parolas.

§7 de la Ekzercaro enhavas la frazon Kiu kuraĝas rajdi sur leono? kaj ĝia §42 enhavas la vortojn sani, sanu kaj malsani.

Tre nova fenomeno, certe elpensita de azianoj! senkulpa.gif

cellus (Pokaż profil) 16 września 2012, 08:30:11

Fenris_kcf:Laŭ mi Esperanto nur povos ŝanĝi kiel naturaj lingvoj - per la uzado de la parolantoj. Ekzemple: Mi emas al uzi Hiisman Esperanton. Se la plejparto de la Esperanto-parolantoj farus tion, tiukaze Esperanto supoze estus Hiisma Esperanto. Sed mi ne estas obsedata kaj se tio ŝanĝo neniam okazos, mi ankaŭ povas vivi kun tio.

Refoje: Se vi ne povas adpreni Esperanton kiel ĝi estas, serĉu aŭ kreu alternativojn!
La ideo de la hiismo, pri kiu mi ne sciis multon, sajnas bona. Ĝi solvos la problemon pri "infano – ĝi", kaŭzata de la fakto ke infano en la plej multaj lingvoj kiujn Zamenhf konis estis neŭtra. Do ni povus diri La infano li kantas, kaj ni ne devos kredi ke tio nepre estas hi kiu kantas. Pri -iĉ- mi legis, kaj ĝi ja estas bona analogio, ĉar ni havas -ĉj– por viraj hipokoristikoj kaj -nj- por virinaj kaj tie ni havas in. Do:
*-iĉ- < -ĉj–
-in- < -nj-

En la kongruenctabelo mankas iu alparola pronomo por la ununombro. Mi preferus ci tie.

Unu persono estas ci
Pluraj personoj vi.

Pronomoj estas multe pli flua klaso en lingvoj ol oni ĝenerale kredas.

erinja (Pokaż profil) 16 września 2012, 12:56:59

cellus: Ĝi solvos la problemon pri "infano – ĝi", kaŭzata de la fakto ke infano en la plej multaj lingvoj kiujn Zamenhf konis estis neŭtra.
Eble vi povus klarigi ĉi tion al mi. Mi ne komprenas la problemon.

Zamenhof diris ke oni rajtas uzi "ĝi" por paroli pri homoj kiam la sekso ne estas konata aŭ ne estas grava. Tio ne rilatas al lingva genro - kompreneble Esperanto ne havas gramatikan genron.
Se vi volas uzi sekse neŭtralan pronomon, uzu "ĝi". Tiu vorto estas ne nur por objektoj.

cellus (Pokaż profil) 17 września 2012, 04:44:24

erinja:
cellus: Ĝi solvos la problemon pri "infano – ĝi", kaŭzata de la fakto ke infano en la plej multaj lingvoj kiujn Zamenhf konis estis neŭtra.
Eble vi povus klarigi ĉi tion al mi. Mi ne komprenas la problemon.

Zamenhof diris ke oni rajtas uzi "ĝi" por paroli pri homoj kiam la sekso ne estas konata aŭ ne estas grava. Tio ne rilatas al lingva genro - kompreneble Esperanto ne havas gramatikan genron.
Se vi volas uzi sekse neŭtralan pronomon, uzu "ĝi". Tiu vorto estas ne nur por objektoj.
Mi ne scias ĉu estas problemo, sed la ideo pri hiismo, legu la mesaĝon de Fenris-Kcf pri hiismo estas interesa.

La hiismo ankaŭ prezentas la infikson -iĉ- kiel virseksa kontraŭo de -in-.

Via uzo de ĝi por ĉiuj neutraj homoj personoj estas kompeneble ankaŭ ebla. Ĝi estas ja la normala uzo!

cellus (Pokaż profil) 17 września 2012, 08:36:50

La aserto ke azianoj uzas formojn kiel klaras anstataŭ estas klara estas nekorekta, ĉar mi vidis tiujn formojn uzataj ankaŭ de eŭropanoj.

Ofte oni en esperanto povas trovi vortojn kiuj havas korespondaĵon en sufikso. Ksonsideru:
eta = malgranda
ega = grandega, enorma
as = estas, agas
in = virina
ul = persono

Tio estas interesa trajto en eseranto. La solan similan naci-lingvan ekzemplon ŝajnas al mi esti ism = ideologio, dogmaro.

Tio montras kiel ege grava estas la sufiksa sistemo en esperanto. Estas kiel la -n-finaĵo. Ĝin oni ne povas simple forigi, ĉar se oni faras tion, oni ankaŭ devos ŝanĝi aliajn aĵojn en la lingvo.

sudanglo (Pokaż profil) 17 września 2012, 09:27:15

Tre simple dirite - la fakto ke sperta Esperantisto povus diveni ĝuste la sencon de frazo en senfinaĵa Esperanto (kiel proponita de Etulo) ne klare kondukas al la konkludo ke tia formo de Esperanto estus pli simpla por lernantoj.

Cetere, ĝi necesigus la reverkon de multego da vortaroj kiuj sen-escepte difinas vortojn - ne, senfinaĵajn radikojn. Ke tio ankaŭ senvalidigus la tutan literaturon de Esperanto de la pasintaj cent jaroj ŝajnas esti ankaŭ certa malavantaĝo.

Ĉu mi prav, aŭ ne?

darkweasel (Pokaż profil) 17 września 2012, 12:27:16

sudanglo:
Ĉu mi prav, aŭ ne?
Jes, vi prava ... atendu ...

Wróć do góry