Kwa maudhui

Uzi finaĵoj nur kiam necesa~!

ya eitanulo, 12 Septemba 2012

Ujumbe: 61

Lugha: Esperanto

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Septemba 2012 6:46:09 asubuhi

Forigite

eitanulo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2012 10:51:48 asubuhi

Alia propono:

Uzu la vort "esti" en adjektivoj, nur kiam necesa~!

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2012 1:50:41 alasiri

Ho, mi estas tiel dankema por viaj bonaj proponoj ...

Ĉu vi ankaŭ havas bonan proponon kiel esprimi "fuck off" Esperante?

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2012 2:07:25 alasiri

Fenris_kcf:Ho, mi estas tiel dankema por viaj bonaj proponoj ...

Ĉu vi ankaŭ havas bonan proponon kiel esprimi "fuck off" Esperante?
Word list for "Fivortoj" ridulo.gif

edu500ac (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2012 11:26:58 alasiri

Hyperboreus:
edu500ac:Mi aŭdis pri aliaj lingvoj, kiuj klasigas vortojn. Mi eĉ lernis unu el tiaj lingvoj. Antikva Egipta Lingvo klasigas ĝiajn vortojn. Ekzemple, estas klaso de Egiptaj adjektivoj, kiuj finiĝas per TY. Mi pensas ke kelkaj Afrikaj lingvoj ankaŭ klasigas vortojn.
Kaj kiu lingvo ne klasas vortojn? Ĉe kiu lingvo mankas vortklasoj?
Mi provis respondi al ano de tiu forumo, kiu diris ke la Esperantaj finaĵoj por klasi vortojn ne estas naturalaj; li diris, ke neniu lingvo uzas tian ilon. Ekzemple, la hispana lingvo ne havas klasofinaĵon por adjektivoj. Mi respondis, ke estas aliaj lingvoj kun iloj por klasi vortojn. Ekz. la antikva Egiptia lingvo havas finaĵon por adjektivoj (ty).

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2012 10:34:09 alasiri

Forigite

eitanulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2012 11:50:04 alasiri

Hyperboreus:Revenante al la origina mesaĝo:

Iu diris en alia fadeno "La hodiauxa sintakso estas la morgauxa morfologio" (aux inverse) (citante alian ulon). Kaj tio certas. Se vi volas spari je morfologio (ekz. forigante finajxojn), vi devas malspari je sintakso (ekz. cxeigante rolmontrilojn), por ne perdi informajxojn. Evidente estas ke eblas konstrui Esperantidon sen finajxoj, sed oni bezonus pli da sintaksaj elementoj, kaj tiu Esperantido similos izolantan lingvon. Iel tiel:
Re mond ye i ca ven sent de nov,
Sa tra no mond vok de fort;
Il flugil no vent de facil
ye nun ne lok re lok mo u ca flug.

Re ma glav taj, er ca soif sang,
famili de hom ak tir:
re mond, ga ak milit ye etern,
ak promes harmoni de sankt.

Sa sub no sign de sankt no esper
ak kolekt hom de pac de, ga ak batal,
cxi rapid ca kresk er afer
il labor no hom, er ca esper.

Ca fort ca star mur no miljar
sa inter no popol, wa ye i ak divid;
ye o ak dissalt wo bar de obstin,
li am de sankt ca, ye i ak disbat.

Sa sur no fundament no lingv de neuxtral,
ca, ca kompren er un ali,
ga popol ye o ak far cxi konsent
wo unu rond de famili de grand.

Kolegar de diligent no ni
il labor de pac ye o ca ma lac taj.
ye re, songx de bel no homar
re ben de etern ye o ca efektiv.
[novaj elpensitaj sintaksaj elementoj: wa (forlasebla) = temo, re = celo, ye = tempo, ca = stato/statsxangxo, de = atributo (bela viro = vir de bel), sa = loko, no = posedo (via patro = patr no vi), il = ilo, ne = origino, mo = modo, ma..taj = neigo, er = spertanto, ak = ago, ga = aganto, cxi = maniero, wo = suferanto]

Forigante finajxojn oni gajnas nenion, cxar oni devas investi aliloke. La kato mordas sian voskon.
Via humoro tre amuzigis min Hyperboreus, dankegon~!

... Sed, laŭ mi, ne necesas fari tiel plu ~....

Jen, mi sugestas ion komforta kompromison intere~:

En la okazo ke oni volas diri ke: "La birdo estas bela"= "La birdo BELAS", povus diri anstataŭe - "LA BIRDO BEL".

Dubinde, se la aliaj forkaĵoj konvenas, ĉar la dua formo estas disputiga laŭ la fundamento, Kia formo estos preferita- '-a','-as'?

Ankaŭ la unua frazo estus tro eŭropeca, ĉar multaj aliaj ne hindoeŭropaj lingvoj ( La Araba, Hebrea, Aramea ) ne fakte uzas "esti" por marki ĝin.

Laste, Ni lasu la popolo elekti kion metodon ili preferas!

Rangel_Castro (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2012 5:55:18 alasiri

La finaĵoj tre helpas onin distingi la vortojn kaj kompreni la frazojn (kaj lerni pli rapide ol aliajn lingvojn). Tiu estas la "magio" de esperanto.

nosmetana (Wasifu wa mtumiaji) 15 Oktoba 2012 2:35:38 asubuhi

Hej! Mi tute komprenas vin char mi pensis same kiam mi eklernis esperanton. Mi ofte forigis kelkajn finajhojn por ke ghi aspektu pli mojosa kaj belsona, sed poste kiam mi ekis interbabilante kun aliaj geesperantistoj, mi rimarkis ke esperanto estas lernata lingvo kaj ke estas malfacile trovi grupon en kiu chiuj altnivele regu la lingvon, do se oni aldonas malfacilajhojn au shanghas la vortojn kaj gramatikon kiun chiuj lernis, oni nur malhelpus la komunikadon de oni mem kaj bezonus klarigi chiame. Lau mi, ju pli kare, des pli bone. Pri la -as finajho en adjektivoj, mi ofte uzas ghin sed en facile kompreneblaj frazoj kiel "tio bonas", ekzemple. Sed mi pensas ke ghi estas bezonata por indiki la rolon de la vorto kaj la tempo. Mi ne vidas kial oni ne povus uzi "tio bon", sed eble iu kredus ke vi estas uzanta alian lingvon. Eble diranta "la onklo Bon" en la hispana. Au se vi uzas "la mont est bel" oni pensus ke vi klopodas uzi la francan kun stranga elparolado. Ankau, se oni interparolas kun chinano kaj li flue parolas, li estos pensante en esperanto, do li volus ke oni uzu la esperantajn regulojn malgrau ke ili ne similas al la chinaj. Se oni pensas tiel, eble iu skribus al hebreoparolanto jen "sltn kr, kl vi. Mi bn.", haha. Ghi estas komprenebla, sed ghi malhelpas la interkomunikadon. Ha, kaj fine, se oni serchas, oni povas trovi kelkajn lingvojn kiuj markas la rolon de siaj vortoj. Ekzemple, la japanan markas la adjektivojn per finajho "i" kaj ghi havas alian grupon kiu estas markita per "na". Ankau ghi markas la verbojn kaj siajn tempojn. Kiel konkludo, mi pensas ke oni chiam povas ludi kun lingvoj por igi ilin pli mallongaj, belsonaj, ktp, sed finfine la plej grava parto estas la interkonsento inter la parolantoj. Kiam ekzistas interkonsento kaj fiksitaj reguloj, ekzistas efika interkomunikado. Certe idoparolanto ne tiel bone interkomunikighas kun esperantisto kiel esperantisto interkomunikighas kun alia esperantisto. Li bezonos klarigi la novajn regulojn kaj vortojn.

Pardonu ke mi ne uzu chapelitajn literojn, sed mi skribas pere de mia poshtelefono, haha.

!להתראות

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 15 Oktoba 2012 5:30:29 asubuhi

nosmetana:
Pardonu ke mi ne uzu chapelitajn literojn, sed mi skribas pere de mia poshtelefono, haha.
Uzu la x-sistemon, ĝi aŭtomate konvertiĝas tie ĉi.

Kurudi juu