Sadržaj

Pri ambigueco kaj precizeco

od marcuscf, 13. rujna 2012.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

marcuscf (Prikaz profila) 13. rujna 2012. 14:17:39

Antaŭ iom da tempo mi trovis ĉi tion:

Libro tradukita al Lingua Franca Nova

La ĉefa parto estas:
------
Ĉar personaj pronomoj ankaŭ povas esti posedaj, kaj oni povas uzi verbojn kiel substantivojn, certaj frazoj ŝajnas ambiguaj. Ĉu me desira es forte signifas “Mi deziras esti forta” aŭ “Mia deziro estas forta”? La unua signifo estas ĝusta: desira estas ĉefe verbo, do ĝi funkcias kiel verbo ĉi tie. Por klarigi ke oni intencas posedan determinilon kaj verban substantivon, uzu la kunanstataŭ la poseda determinilo, aŭ uzu la pluralon de la verba substantivo:
• La me teme pare fol. – Mia timo ŝajnas stulta.
------

Kaj tio pensigis min. Foje kaj refoje oni vidas plendojn kaj sugestojn pri imaga esperanto sen akuzativo, sen finaĵoj, sen IG×IĜ, sen pluralo ĉe a-vortoj, ktp. Tio, kion oni ofte ne rimarkas, estas ke ĉiu ŝanĝeto povas krei ne-antaŭvideblan ambiguecon, kaj kvankam estas tre facile krei frazon sen la supre menciitaj malfacilaj gramatikeroj, estus pli malfacile kompreni la frazon sen kunteksto aŭ sen samkultura antaŭkono.

hebda999 (Prikaz profila) 14. rujna 2012. 09:08:08

marcuscf:...Foje kaj refoje oni vidas plendojn kaj sugestojn pri imaga esperanto sen akuzativo, sen finaĵoj, sen IG×IĜ, sen pluralo ĉe a-vortoj, ktp....
Kontraŭ tiuj aferoj plendas ĉefe komencantoj, kies lingvoj ne havas tiujn ĉi trajtojn. Spertaj esperantistoj ja komprenas, ke Esperanto estas bona lingvo kaj malpli ambigua ol la aliaj.

Natrag na vrh