Al la enhavo

La fiasko de esperanto estas la fiasko de Eŭropo kaj de la mondo.

de codesito, 2012-septembro-13

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-septembro-15 00:48:39

Mi bedaŭrinde ne komprenas la signifon de la fadeno.

Kiel oni povas diri ke lingvo "fiaskis"? Kion signifas "fiaski", kiam temas pri lingvo? Ĉu, ekzemple, la germana fiaskis, ĉar ne ĉiu homo parolas la germanan? Ĉu la latina fiaskis, ĉar ĝi foje estis la eŭropa lingvo de klereco, kaj nun preskaŭ neniu parolas ĝin? Ĉu mortaj lingvoj fiaskis, kvankam oni parolis ilin en ĉiutaga vivo dum jarmiloj? Kion signifas "fiaski"? Kion signifas "sukcesi"?

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-15 05:34:27

erinja:Mi bedaŭrinde ne komprenas la signifon de la fadeno.

Kiel oni povas diri ke lingvo "fiaskis"? Kion signifas "fiaski", kiam temas pri lingvo? Ĉu, ekzemple, la germana fiaskis, ĉar ne ĉiu homo parolas la germanan? Ĉu la latina fiaskis, ĉar ĝi foje estis la eŭropa lingvo de klereco, kaj nun preskaŭ neniu parolas ĝin? Ĉu mortaj lingvoj fiaskis, kvankam oni parolis ilin en ĉiutaga vivo dum jarmiloj? Kion signifas "fiaski"? Kion signifas "sukcesi"?
Interesa filozofia rezonado, per tio ni povas konkludi ke sukceso kaj malsukceso ne ekzistas, estis olimpikaj ludoj en Londono sed neniu venkis aŭ malvenkis, estas militoj sed en ili neniu venkas aŭ malvenkas, ĉiuj estas feliĉaj!
Lingvoj, idealoj, paco, estas ne materiaj kaj ili povas nek venki nek malvenki... do ni povas resumi ĉi tie la tutan filozofion de la homaro: ĉio estas bone, ni estas feliĉaj!

erinja (Montri la profilon) 2012-septembro-15 11:39:16

Mia celo estas ke difini sukceson kaj fiaskon rilate al lingvoj estas malfacile.

En la Olimpikoj, estas facile difini sukceson. Eble laŭ iuj homoj, gajni medalon estas sukceso. Eble laŭ aliaj, nur gajni oran medalon estas sukceso. Laŭ jam aliaj, nur rajti partopreni povus esti sukceso. En ĉiu okazo, eblas mezuri sukceson kaj diri, ĉu persono sukcesis aŭ ne. En tiu situacio, "fiasko" povus esti persono kiu ne rajtis partopreni entute, aŭ venis lasta en la konkurso, ktp.

"Fiaski" signifas plene malsukcesi.

Do kiam io estas mezurebla kaj kiam estas klare difinita mezuro de "sukceso", oni povas diri ke io fiaskis.

Sed kiam ne estas klare difinita mezuro de "sukceso", kiel oni povas diri ke io fiaskis? Se sukceso estas ora medalo en la Olimpikoj, kio estas la "ora medalo" por lingvo? Ĉu kiam multaj personoj uzas tiun lingvon ĉiutage? Ĉu kiam la tuta mondo povas kompreni tiun lingvon? Ĉu la vivo estas konkurso inter lingvoj, kaj tiu kun plej malmulte da parolantoj 'fiaskis'?

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-15 12:39:50

erinja:Mia celo estas ke difini sukceson kaj fiaskon rilate al lingvoj estas malfacile.

En la Olimpikoj, estas facile difini sukceson. Eble laŭ iuj homoj, gajni medalon estas sukceso. Eble laŭ aliaj, nur gajni oran medalon estas sukceso. Laŭ jam aliaj, nur rajti partopreni povus esti sukceso. En ĉiu okazo, eblas mezuri sukceson kaj diri, ĉu persono sukcesis aŭ ne. En tiu situacio, "fiasko" povus esti persono kiu ne rajtis partopreni entute, aŭ venis lasta en la konkurso, ktp.

"Fiaski" signifas plene malsukcesi.

Do kiam io estas mezurebla kaj kiam estas klare difinita mezuro de "sukceso", oni povas diri ke io fiaskis.

Sed kiam ne estas klare difinita mezuro de "sukceso", kiel oni povas diri ke io fiaskis? Se sukceso estas ora medalo en la Olimpikoj, kio estas la "ora medalo" por lingvo? Ĉu kiam multaj personoj uzas tiun lingvon ĉiutage? Ĉu kiam la tuta mondo povas kompreni tiun lingvon? Ĉu la vivo estas konkurso inter lingvoj, kaj tiu kun plej malmulte da parolantoj 'fiaskis'?
Lingvoj ne estas abstraktaj aferoj kiel la amo aŭ la matematiko, la lingvoj reprezentas komunumojn de homoj kiuj per ili amas, matematikas, vivas kaj mortas. Eble la lingvo kun plej malmulte da parolantoj ne fiaskis, sed tio signifas ke la popolo kaj la kulturo kiuj havas tiun lingvon mortas, demandu al la indiĝenoj de ameriko kies lingvoj malaperas/is ĉu ili pensas pri tio kiel fiasko.

Vilius (Montri la profilon) 2012-septembro-15 13:16:50

Nu oni certe povas diri, ke projekto krei universalan internacian lingvon "Esperanto" malsukcesis, ĉar ne atingis celojn de la aŭtoro. Tamen, la lingvo estas entute sukcesa - la fakto, ke ni uzas ĝin en ĉi tiu diskuto pruvas tion.

creedelambard (Montri la profilon) 2012-septembro-15 14:17:06

Kiel oni definas "sukceson"? Se one definas ĝin kiel "Ĉiu en la mondo parolas Esperante kiel dua lingvo," aŭ eĉ "Ĉiu en Eŭropo parolas Esperante kiel dua lingvo," jes, Esperanto ege malsukcesis. Sed se oni definas ĝin kiel "Esperanto estas parolata de pli ol cent mil homoj en la mondo" aŭ "Esperanto estas la plej konata kaj plej parolata konstruita lingvo en la mondo," tiuokaze estas Esperanto ega sukceso.

Memoru ke Zamenhof ne kreis Esperanton sole kiel lingvo. Li kreis ĝin kiel ilo por interhoma komunikado kaj kompreno. En ĉi tiu ĝi ankaŭ sukcesas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-septembro-15 18:25:11

La angla lingvo estas frakasanta ĉar ĝin eriĝas en diversaj dialektoj, kiojn oni nomas en mia fako "Englishes of the World" (Anglalingvoj de la mondo) - kio estas vera studfako ĉe la universitato en Anglio kaj en Usono. http://en.wikipedia.org/wiki/World_Englishes
kaj
http://www.iaweworks.org/conferences.php

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-15 18:56:50

robbkvasnak:La angla lingvo estas frakasanta ĉar ĝin eriĝas en diversaj dialektoj, kiojn oni nomas en mia fako "Englishes of the World" (Anglalingvoj de la mondo) - kio estas vera studfako ĉe la universitato en Anglio kaj en Usono. http://en.wikipedia.org/wiki/World_Englishes
kaj
http://www.iaweworks.org/conferences.php
Ĉu ni kapumas pri parola lingvo aŭ skriba?

cellus (Montri la profilon) 2012-septembro-16 07:14:12

Laŭ mia kompreno temas kaj pri parola kaj skriba. La usona normo ne estas tute la sama kiel la brita kaj mi supozas ke ekzistas ankaŭ kanada kaj aŭstraliaj normoj kiuj ne tute estas similaj al la brita. Vidu ekzemple administraciajn terminojn kiuj malsimilas Britio kaj Usono.

Mia scio de la angla lingvo estas tiel malgranda ke mi ĝenerale ne vidas la diferencojn, sed pli saĝaj homoj diras ke ili ekzistas.

Tamen tia "disfalo" povos okazi kun esperanto ankaŭ, se ĝi vere fariĝus la mondlingvo kiun Zamenhof volis. Kiam lingvo estas uzata en diversaj lokoj kaj diversaj tradicioj, ĝi estos influita de ili. Ja la barata angla lingvo aŭ la pakistana angla lingvo estas aliaj ol la eŭrokontinenta angla lingvo.

Kjell R

diogotux (Montri la profilon) 2012-oktobro-09 20:04:24

Esperanto frakasis, tamen mi sukcese lernis ĝin. Do mi estas nun parto de ĝia frakaso.
Zamenhof komencis krei lingvon, tamen ne estis tio, kion li volis krei. Li volis kvazaŭ religion preĝante amon, toleremon, kaj unuecon.
Hodiaŭ la fido Bahai plenumas tiun taskon, apogante Esperanton. La samtempuloj de Zamenhof ne volis enmiski Dio kun la afero, tamen ĝuste tion volis Zamenhof. Kaj hodiaŭ ni havas UEA-n.

Laŭ mi, codesito pravas, tamen ĉiam estos revemaj senkapuloj kiam pensas ke Esperanto devas esti "kredita" anstataŭ "vivita". Ni malsukcesis. Tamen kion fari? Esperanto ankoraŭ estas amuza por mi, kaj mi donas al ĝi, ties reala gravecon: ludilo.
Multaj uzas ĝin kiel preteksto por vojaĝi, kaj ĝuste por vojaĝoj Esperanto estas utila, en maniero Angla lingvo neniam povos esti utila.

Reen al la supro