目次へ

Kion vi faros antaŭ la fino de la mondo alvenos la 20-12-2012?

codesito,2012年9月16日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

auxro (プロフィールを表示) 2012年9月23日 16:30:12

Pīteris:Mi finigos mian unuan tradukon de Eta Princo al la prusa lingvo.
Vau!
Ĉu eblas trovi viajn pruslingvajn tekstojn ie en la reto?

walfino (プロフィールを表示) 2012年9月24日 6:28:54

Mi pensas ke mi klopodus halti la fino de la mondo.

Se tion ne povas fari, mi iros trovi spacan veturon...

alonsososo (プロフィールを表示) 2012年9月24日 13:25:06

Pīteris:Mi finigos mian unuan tradukon de Eta Princo al la prusa lingvo.
Kio estas prusa lingvo? Vi ne intencas traduki al la olda germana lingvo de Prusujo, ĉu ne?

vincas (プロフィールを表示) 2012年9月24日 13:35:19

alonsososo:
Pīteris:Mi finigos mian unuan tradukon de Eta Princo al la prusa lingvo.
Kio estas prusa lingvo? Vi ne intencas traduki al la olda germana lingvo de Prusujo, ĉu ne?
Prusa lingvo estas balta lingvo. Aliaj baltaj lingvoj: litova kaj latva. Prusa lingvo estas morta.
Ligilo

alonsososo (プロフィールを表示) 2012年9月24日 18:56:12

vincas:
alonsososo:
Pīteris:Mi finigos mian unuan tradukon de Eta Princo al la prusa lingvo.
Kio estas prusa lingvo? Vi ne intencas traduki al la olda germana lingvo de Prusujo, ĉu ne?
Prusa lingvo estas balta lingvo. Aliaj baltaj lingvoj: litova kaj latva. Prusa lingvo estas morta.
Ligilo
Dankon pro la helpema ligilo. Do prusa estus praprusa aŭ exc novprusa.

auxro (プロフィールを表示) 2012年9月25日 8:12:51

Pīteris:Jam ne komplete morta, ni havas malgrandan komunumon, kun unua native ridulo.gif
Tre interese. Kiel vi lernis ĝin? Kaj ĉu anoj de tiu komunumo estas el diversaj landoj?

vincas (プロフィールを表示) 2012年9月25日 8:30:35

Pīteris:Jam ne komplete morta, ni havas malgrandan komunumon, kun unua native ridulo.gif
Dankon, ke vi korektis min. ridulo.gif

先頭にもどる