본문으로

Kion vi faros antaŭ la fino de la mondo alvenos la 20-12-2012?

글쓴이: codesito, 2012년 9월 16일

글: 17

언어: Esperanto

codesito (프로필 보기) 2012년 9월 16일 오후 10:04:38

La fino de la mondo alproksimiĝas, restas al ni proksimume tri monatoj da vivo, kion vi faros antaŭ la fino? Ĉu estas interesaj aferoj kiujn vi volas fari?

Paulinho (프로필 보기) 2012년 9월 16일 오후 10:08:41

Mi vivos tri da monatoj antaŭ la fino de la mondo.

creedelambard (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 12:06:35

Vi eraras. La mondo finiĝos la 7an de novembro, sed nur se Mitt Romney estas elektita kiel prezidanto de Usono.

Vilius (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 5:50:21

Mi praktikos frazon "Do?!" ĝis mi povos diri ĝin en perfekte sarkasma maniero. Kaj diros ĝin 21-an de Decembro ridego.gif

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 6:20:42

Dum mia vivo mi jam ofte aŭdis pri "tagoj de la mondfino" kaj mi ankoraŭ vivas.

vincas (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 7:21:59

codesito:La fino de la mondo alproksimiĝas, restas al ni proksimume tri monatoj da vivo, kion vi faros antaŭ la fino? Ĉu estas interesaj aferoj kiujn vi volas fari?
Mi jam pruntis multe da mono kaj nun tre riĉe vivas.

creedelambard:Vi eraras. La mondo finiĝos la 7an de novembro, sed nur se Mitt Romney estas elektita kiel prezidanto de Usono.
Kial?

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오전 7:44:12

.Mi volas havi almenaŭ trionon da filo unufoje dum vivo malgajo.gif ridulo.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오후 10:21:40

codesito:La fino de la mondo alproksimiĝas, restas al ni proksimume tri monatoj da vivo, kion vi faros antaŭ la fino? Ĉu estas interesaj aferoj kiujn vi volas fari?
1. Se oni opinias, ke la mondo ne estas eterna, ĝia fino necese alproksimiĝas.

2. Vi asertas, ke ĝi okazos tri monatojn poste; kio kredigas al vi tion?

3. Ĉar mi ne estas tiel certa ol vi pri la dato, mi ne ŝanĝos miajn kutimojn.

Borgo (프로필 보기) 2012년 9월 18일 오전 1:53:06

codesito:La fino de la mondo alproksimiĝas, restas al ni proksimume tri monatoj da vivo, kion vi faros antaŭ la fino?
Mi faros la samon, kiun mi faris por la biblia "rapture" (mi ne scias la ĝustan vorton).

hunne68 (프로필 보기) 2012년 9월 18일 오전 6:04:26

Mi manĝegas ĝis la fino kaj en la transa mondo mi provos malgrasiĝi (oni nepre bezonas celon en la vivo!).

다시 위로