Đi đến phần nội dung

Blogetejo

viết bởi Desmut, Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

Desmut (Xem thông tin cá nhân) 03:40:54 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Saluton! Antaŭ delonge mi ne venis en ĉi tiun paĝon...okazas ke ĝi jam estas iomete enua :/ bedaŭrinde.

Nu, mi volas demandi ion al vi, kaj samtempe, al la prizorgantoj de la paĝo kaj ties funkcioj.
Ĉu ne estus bona ideo aldoni etan lokon por meti niajn pensojn, etajn skribaĵojn tiel Esperante kiel propra-lingve?

Mi ne celas diri ke eble Twitter aŭ Facebook estas pli bonaj, ĉiu paĝo havas malsaman celon, tamen, mi celas diri ke la ebleco nur skribi en la forumoj ne lasas al la homoj intime verki ion, verŝi proprajn skribaĵojn...

Se en ĉiu profilo eblus doni etan skribaĵon, ne pli longa ol 200 karakteroj, la homoj povus paroli iomete pri tio kion ili lernis dum la tago, pri tio kio okazis en propra vivo, pri tiuj revoj nur-per-Esperanto okazeblaj, kaj tiel plu, kaj tiel plu...kiel se oni uzus taglibron...

Kion vi opinias? Ĉu estus bone havi propran lokon en ĉiu profilo por verki propraĵojn?

Mi esperas ĝeni neniun per ĉi tiu demando, nu, estas nura opinio mia.

Desmut (Xem thông tin cá nhân) 16:19:06 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

1 voĉdono po ĉiu elektebleco :/

Desit1 (Xem thông tin cá nhân) 16:21:11 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Mi pensas ke ĝi estus bona ideo...nu, foje okazas ke la interesoj de la homoj ne gravas al estroj...

erinja (Xem thông tin cá nhân) 03:04:12 Ngày 19 tháng 9 năm 2012

Mi ne bone komprenas la demandon.

Loko por skribi ion mallongan pri si mem... oni jam trovas tion en la profilo, kaj mi scias ke vi konscias pri tio. Do devas esti ke vi proponas ion alian, ol la parto "Pri mi" en la profilo de ĉiu uzanto. Eble vi povas klarigi vian ideon iom pli detale, kaj klarigi kiel ĝi estas malsama ol la nuna profilo?

brodicius (Xem thông tin cá nhân) 07:35:55 Ngày 19 tháng 9 năm 2012

@erinja

Mi pensas, ke Desmut proponas ni povu skribi mallongajn mesaĝojn en la profilo, kiel la ĝisdatigoj de fejsbuko, aŭ tweets de twitter. La parto de 'pri mi' en la profilo estus daŭra sekcio por informi pri si, kaj la mallongaj mesaĝoj temus pri nunaj eventoj.

Ĉu mi klarigis ĝin?

Quay lại