Đi đến phần nội dung

La Nenacia lingvo

viết bởi fajrkapo, Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Tin nhắn: 12

Nội dung: Esperanto

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 15:38:35 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Kiel vere difini Esperanto?...por mi, anstataŭ difini Esperanton kiel la Internacia Lingvo, universala, aŭ helplingvo, estus pli bone difini ĝin kiel la nenacia lingvo, ĉar jam estas aliaj internaciaj lingvoj kiel la franca, la araba, la hispana, la angla, ktp, kaj neniu el ili estas universala, tera, aŭ planeda. Helplingvo estas por mi subjektiva afero...(ĉu facila, ĉu simpla aŭ malplena, ĉu maŝina...)
Do, tia difino, nenacia, rekte neas iun ajn naciecon, kaj rekte indikas ke ĝi ne apartenas al iu nacio, kaj rekte klariĝas ĝian veran trajton: pli ol esti internacia, universala, aŭ helplingva, ĝi estas nenacia, kaj ne celas apartigi aliajn naciaj lingvojn, sed male.

PS: kiam oni referas la aliajn lingvojn, ni nomas ilin naciaj lingvoj (tiuj ne artefaritaj..)

Desit1 (Xem thông tin cá nhân) 16:24:37 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Mi ŝatas neniun...mi nur diras "Esperanto"...mi konas homojn kiuj diras "la BELA lingvo", aŭ "la lingvo mia" pfff....mi ne ŝatas aldoni titolon al io kio ne bezonas...

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 16:35:16 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Mi ankaŭ ŝatas aliajn nomojn, ekzemple:

Esperanto estas pontolingvo, sennacia lingvo.

Amike.

RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 17:09:12 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Mi preferas pensi pri ĝi kiel "la lingvo de la estonto". ridulo.gif

codesito (Xem thông tin cá nhân) 17:50:08 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

La malbela anaseto.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 18:19:02 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

antoniomoya:Mi ankaŭ ŝatas aliajn nomojn, ekzemple:

Esperanto estas pontolingvo, sennacia lingvo.

Amike.
Jes, ankaŭ mi ŝatas pontolingvo aŭ sennacia
...kaj pli ol malbela anaseto estus Cindrulino (hispane la Cenicienta, kaj angle Cinderella mi pensas) haha

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 18:32:55 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Desit1:Mi ŝatas neniun...mi nur diras "Esperanto"...mi konas homojn kiuj diras "la BELA lingvo", aŭ "la lingvo mia" pfff....mi ne ŝatas aldoni titolon al io kio ne bezonas...
Jes, mi komprenas vin, sed kiam iu ajn demandas vin: kio estas Esperanto?, ĉu vi ne respondas ion?, aŭ ĉu vi simple diras Eo estas Eo?
(nu, artefarita nenacia helplingvo estus alia opcio, sed mi ne tre ŝatas la vorton artefarita, kvankam Eo ja estas ĝi...)

cellus (Xem thông tin cá nhân) 15:08:49 Ngày 18 tháng 9 năm 2012

Esperanto estas lingvo konstruita de Zamenhof el Polujo. Ĝi estas neetnika lingvo. Ne ekzistas iu popolgrupo kiu parolas ĝin denaske.

Se vi parolas al homo kiu ne havas fonon en lingvistiko, mi pensas ke estas senefike paroli pri ĝi kiel helplingvo, planlingvo, internacia lingvo aǔ universala lingvo. Estas sensignifaj vortoj por la plej multaj el tiuj kiuj vere bezonas esperanton.

Mi renkontis dum mia vivo multajn homojn kiuj estis tre kapablaj parolantoj de esperanto sed kiuj malsukcesis en la lernado de aliaj etnaj lingvoj. Parto de tiuj malsukcesoj povus dependi de malbonaj instrumetodoj. La esperanta medio ofte estis kuraĝiga al tiuj kiuj volis lerni esperanton.

Kiam mi pli cerbumas pri la afero mi konstatas ke mi ne tute komprenas la terminon helplingvo. Kion ĝi helpu? Se iuj el aliaj lingvoj, kiujn iu scipovas, ne helpos?

raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 16:38:01 Ngày 18 tháng 9 năm 2012

Mi respondis "la internacia lingvo".

Eble tro facile... tro kutime... sed ĉiam tre taŭge! ridulo.gif

Kaj mi ne estas la unua...

PosmoX (Xem thông tin cá nhân) 20:12:08 Ngày 22 tháng 9 năm 2012

Mi ŝatas "la internacia lingvo" kvankam aliaj Lingvoj ankaŭ estas parolataj de pli ol unu nacio. Pro ekzemplo, la Hispana estas parolata en Hispano, Argentino kaj aliaj nacioj.
Helplingvo estas bone ankaŭ.

Quay lại