До змісту

Kiamaniere instrui esperanton en mezlernejo ?

від Kurawiri, 17 вересня 2012 р.

Повідомлення: 7

Мова: Esperanto

Kurawiri (Переглянути профіль) 17 вересня 2012 р. 16:56:18

Karaj samideanoj,
Mi instruas la hispanan lingvon en iu mezlernejo apud Parizo. Kiel mi jam komunikis pasintjunie, mi eblis organizi dum unu tago prezentadon de la lingvo al pluraj klasoj. Tiu prezentado furoris, la gelernantoj kaj kelkaj instruistoj ekinteresiĝis pri la lingvo. La iniciato plaĉis.
Bonŝance la mezlernejestrino akceptis, ke ĉijare mi inicios verajn unuhorajn kursetojn de esperanto kadre de la mezlernejo por la volontuloj. Mi tre feliĉas pro tio, miaj gelernontoj estos inter 11 kaj 15 aĝaj.
Mia demando estas jena : kiel mi faru por trovi pedagogian materialon por instrui esperanton? Mi jam legis la Manlibron pri instruado de esperanto, ĝi estas bona faklibro pri edukado sed ĝi ne estas lernlibro. Ĉu mi kreu mian meman instrumetodon? Ĉu ekzistas senpagaj materialoj por instrui la lingvon? Mi jam retskribis al edukado.net kaj ankaŭ atendas ties respondon.
Mi elkore antaŭdankas vin,

Kurawiri

Esperantst (Переглянути профіль) 17 вересня 2012 р. 17:45:42

Saluton, ekzistas tre multaj materialoj por instruado en mezlernejaj klasoj. Ĉu vi jam serĉis materialon en edukado.net? Ili havas amason da materialoj. Tre bonaj kaj profesi-nivelaj laŭ mia opinio estas "Esperanto por lerneja klasoj" de Josias Barboza. Ankaŭ la materialo "Ludu kun ni" estas tre bona. Ĝi estas iom pli por infanoj, sed oni povas uzi la materialon ankaŭ por 11 - 15 jaruloj.

Ambaŭ materialoj bedaŭrinde kostas sufiĉe multe. Ĉu la gepatroj tute ne pretus iomete pagi? Laŭ mi indas la aĉeto de la materialo. Bv. ne forgesi registri la kurson ankaŭ en Edukado.net, ĉar tio gravas. Tiel eventuale aliaj personoj povus kontakti vin por fari iun interŝanĝon aŭ aranĝi eŭropan projekton (financ-subvencioj).

Amike, Martin

Belmiro (Переглянути профіль) 17 вересня 2012 р. 18:51:12

Provo la uzado de “Universala Metodo” de Doktoro Benson. Estas malnova metodo sed mi trovas ĝin ankoraŭ tre utila. Iu ( mi ne scias kiu kaj mi tre bedaŭras) faris tre interesa laboro kaj kolorigis la bildojn. Vi trovos ĝin ĉe: http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/uem/.

Vi trovos ankaŭ kelkajn PDF-lecionojn ĉe: www.belmiro.posterous.com aranĝitaj de mi mem.

Amike
Belmiro

Kurawiri (Переглянути профіль) 18 вересня 2012 р. 15:39:10

@ Esperantst kaj Belmiro,

Multajn dankojn pro viaj respondoj kaj ligiloj. Jes, bedaŭrinde kelkaj instrumetodoj estas iomete multekostaj, aliaj ŝajnas tro gramatikecaj aŭ arĥaikaj (Doktoro Benson ekz. kvankam ĝi estas rekta metodo kiel la Cseh-a).
Mi demandas min ankaŭ, ĉu mi estontece povus uzi la babilejon de Lernu kun miaj gelernontoj por ke ili praktiku la lingvon.

raffadalbo (Переглянути профіль) 18 вересня 2012 р. 17:05:51

Interesa fadeno!

Tre taŭga por junaj lernantoj estas ankaŭ "Mazi en Gondolando".
Oni uzis tion ĉe la Kastelo de Greziljono por instrui infanojn
(inter ili estis miaj gefiloj kaj aliaj infanoj, ekde 7 ĝis 15 jaroj!)

Ĉiuj ŝatis multe la kurson kaj lernis rapide.

Estas ankaŭ ligiloj sur interreto,
ekzemple: http://esperanto.jubilo.ca/esperanto/mazi/

Amike ridulo.gif

Belmiro (Переглянути профіль) 18 вересня 2012 р. 17:52:24

Eblas ankaŭ elŝuti tre facila kurso ĉe: [www.kurso.com.br/elshuto.php?fr]. Vi povas elŝuti ĝin sur via komputilo kaj poste presi la lecionoj sur papero.
Belmiro

Kurawiri (Переглянути профіль) 18 вересня 2012 р. 19:22:09

Belmiro:Eblas ankaŭ elŝuti tre facila kurso ĉe: [www.kurso.com.br/elshuto.php?fr]. Vi povas elŝuti ĝin sur via komputilo kaj poste presi la lecionoj sur papero.
Belmiro
Ŭaaah! Dankojn Belmiro, tiu ĉi lasta kurso estas mirinda, ĝi estas tre taŭga por miaj gelernontoj. Cetere mi havas komputilon kaj mi eblos montri la kurson surskranen.
Ankaŭ "Mazi en Gondolando" povas esti utila, dankon Raffadalbo !

Назад до початку