Al la enhavo

Eŭropunio komencis esploradon kontraŭ Gazprom

de vincas, 2012-septembro-17

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-17 18:49:05

Komisiono de Eŭropunio komencis esploradon kontraŭ Gazprom, ke ĝi deliktis regulojn de libera konkurenco. Esploradoj de Komisiono estas komencataj nur tiam, kiam la pruvoj estas gravaj kaj ĝis nun Komisiono ĉiam venkis. Kaj ankaŭ Komisiono povas trudi al Gazprom grandan monpunon. Gazprom estas rusia firmao, kiu liveras gason en Eŭropo. Gazprom ne nur estas komerca firmao sed ankaŭ politika ilo de Kremlo. Litovio reformas sian sektoron de energetiko kaj por tio Rusio estas malkontenta, eĉ unu deputito de Gazprom diris, ke Litovio pagas pli multe monon por gasoj, ĉar reformoj estas efektigataj.
Eble vi volas ion diri pri la temo.

Jen estas anglingva artikolo pri la temo
Artikolo

Maŝina traduko en Esperanto
Traduko

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-septembro-21 06:07:07

Se eŭropanoj ne volas aĉeti la gazon de Gazprom, eble ĝin aĉetos iuj aliaj -- Ĉinio, Japanio...

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-21 09:12:25

vincas:Komisiono de Eŭropunio komencis esploradon kontraŭ Gazprom, ke ĝi deliktis regulojn de libera konkurenco. Esploradoj de Komisiono estas komencataj nur tiam, kiam la pruvoj estas gravaj kaj ĝis nun Komisiono ĉiam venkis. Kaj ankaŭ Komisiono povas trudi al Gazprom grandan monpunon. Gazprom estas rusia firmao, kiu liveras gason en Eŭropo. Gazprom ne nur estas komerca firmao sed ankaŭ politika ilo de Kremlo. Litovio reformas sian sektoron de energetiko kaj por tio Rusio estas malkontenta, eĉ unu deputito de Gazprom diris, ke Litovio pagas pli multe monon por gasoj, ĉar reformoj estas efektigataj.
Eble vi volas ion diri pri la temo.

Jen estas anglingva artikolo pri la temo
Artikolo

Maŝina traduko en Esperanto
Traduko
El kiam mi legis vian mesaĝon, mi malbone dormas, gazprom estas nun la plej grava probkemo en mia vivo! Mi nun uzas lignon anstataŭ gason por kuirado kaj varmiĝo kiel rimedo de protesto.
GAZPROM FOR DE EŬROPO! Ni ne bezonas vian gason!

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-21 10:27:05

Fuzzy:Se eŭropanoj ne volas aĉeti la gazon de Gazprom, eble ĝin aĉetos iuj aliaj -- Ĉinio, Japanio...
Unue pli multe suferus mem Gazprom, ĉar du trionoj de enspezoj de Gazprom estas el EU.
Due Gazprom ne povas teknike tiel rapide transmeti eksporton el EU en Azio.

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-21 11:36:19

vincas:
Fuzzy:Se eŭropanoj ne volas aĉeti la gazon de Gazprom, eble ĝin aĉetos iuj aliaj -- Ĉinio, Japanio...
Unue pli multe suferus mem Gazprom, ĉar du trionoj de enspezoj de Gazprom estas el EU.
Due Gazprom ne povas teknike tiel rapide transmeti eksporton el EU en Azio.
vinkas venkos, ni faligos gazprom, la tuta eŭropo estas kun vi!

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-septembro-21 14:23:43

vincas:
Fuzzy:Se eŭropanoj ne volas aĉeti la gazon de Gazprom, eble ĝin aĉetos iuj aliaj -- Ĉinio, Japanio...
Unue pli multe suferus mem Gazprom, ĉar du trionoj de enspezoj de Gazprom estas el EU.
Due Gazprom ne povas teknike tiel rapide transmeti eksporton el EU en Azio.
Nu, do Gazprom devos decidi: ĉu suferi pro la monpuno aŭ pro perdo de profito de la triono de enspezoj. Eble ĝi elektos la duan varianton por repuni Eŭropon per malvarmo (la vintro proksimiĝas ja). Ni ĉiuj spektos tion kun granda intereso.
Kompreneble ankaŭ Gazprom rapidigu konstruadon de gaztransportilojn al Ĉinio kaj Japanio.

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-21 20:24:27

Fuzzy:Nu, do Gazprom devos decidi: ĉu suferi pro la monpuno aŭ pro perdo de profito de la triono de enspezoj.
Mi legis pri du trionoj de profito. Eble vi havas alian informon. Kaj eble decidi Gazprom povas nur teorie, fakte Gazprom decidi ne povas. Kaj la monpuno povas esti tre granda. Se mi ne eraras monpuno povas atingi je 10% - 30% jara profito. Bill Gates bone scias, ke kun EU ŝerci ne eblas.

Fuzzy:Eble ĝi elektos la duan varianton por repuni Eŭropon per malvarmo (la vintro proksimiĝas ja). Ni ĉiuj spektos tion kun granda intereso.
Mi parolos pri Litovio. Nu, Rusio gason en regiono de Kaliningrado liveras tra Litovio, se Litovio ne havos gason rusoj en Kaliningrado ankaŭ ne havos. Ĉu rusoj volos frostigi rusojn? Mi dubas pri tio. Persone mi ne uzas gason. Mi uzas lignon kaj elektron por hejtado kaj kuirado.

Fuzzy:Kompreneble ankaŭ Gazprom rapidigu konstruadon de gaztransportilojn al Ĉinio kaj Japanio.
Tio ne timigas Eŭropon. Ĉar Eu gajnos gason el Usono kaj Norvegio. Mi legis, ke Usono en 2016 j komencos liveri gason al Eŭropo. Usonaj gasoj estas ĉirkaŭ kvar fojoj malmultekostaj kaj facile konkurados kun rusa gaso.

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-septembro-22 08:11:50

vincas:
Fuzzy:Nu, do Gazprom devos decidi: ĉu suferi pro la monpuno aŭ pro perdo de profito de la triono de enspezoj.
Mi legis pri du trionoj de profito. Eble vi havas alian informon. Kaj eble decidi Gazprom povas nur teorie, fakte Gazprom decidi ne povas. Kaj la monpuno povas esti tre granda. Se mi ne eraras monpuno povas atingi je 10% - 30% jara profito. Bill Gates bone scias, ke kun EU ŝerci ne eblas.
Kial Gazprom ne povas decidi? Kio okazos se ĝi rifuzos pagi la monpunon al EU? Kiam okazis malagordoj kun Ukraino Gazprom simple ĉesis liveri gason. Kial ĝi ne agu simile rilate al EU?
vincas:
Fuzzy:Eble ĝi elektos la duan varianton por repuni Eŭropon per malvarmo (la vintro proksimiĝas ja). Ni ĉiuj spektos tion kun granda intereso.
Mi parolos pri Litovio. Nu, Rusio gason en regiono de Kaliningrado liveras tra Litovio, se Litovio ne havos gason rusoj en Kaliningrado ankaŭ ne havos. Ĉu rusoj volos frostigi rusojn? Mi dubas pri tio. Persone mi ne uzas gason. Mi uzas lignon kaj elektron por hejtado kaj kuirado.
Kial vi pensas ke la sorto de la kaliningradaj rusoj iel influas decidojn de Gazprom? Ja sorton de rusoj loĝantaj en Litovio neniu atentas.
Interalie, ne ĉiuj rusianoj eĉ en Rusio mem havas gason en siaj hejmoj. Kial la kaliningradanoj estu pli feliĉaj ol aliaj.
vincas:
Fuzzy:Kompreneble ankaŭ Gazprom rapidigu konstruadon de gaztransportilojn al Ĉinio kaj Japanio.
Tio ne timigas Eŭropon. Ĉar Eu gajnos gason el Usono kaj Norvegio. Mi legis, ke Usono en 2016 j komencos liveri gason al Eŭropo. Usonaj gasoj estas ĉirkaŭ kvar fojoj malmultekostaj kaj facile konkurados kun rusa gaso.
Se Gazproma gaso ne estas konkurkapabla, do pri kio entute temas? Kial puni Gazpromon anstataŭ simple uzi gason de aliaj liveristoj?

auxro (Montri la profilon) 2012-septembro-22 09:20:31

Ĝenerale vendisto rajtas ja demandi la prezon kiun ĝi preferas, kaj aĉetanto povas au negoci, au ne aĉeti.
Jen artikolo de rusa politika specialisto rilate al la temo de fadeno.

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-22 10:53:50

Fuzzy:Kial Gazprom ne povas decidi? Kio okazos se ĝi rifuzos pagi la monpunon al EU? Kiam okazis malagordoj kun Ukraino Gazprom simple ĉesis liveri gason. Kial ĝi ne agu simile rilate al EU?
Gazprom ne ĉesos liveri gason al Eu, ĉar EU pagas bonan monon kaj Gazpromaj uloj ne estas tiom stultaj, ke ili rifuzus monon. Kaj EU estas multe pli forta ol Ukraino kaj havas pli da iloj por influi Gazprom. Pri monpuno. Ĉu Microsoft ne pagis? Pagus ankaŭ Gazprom. Mi ne scias ĉu Gazprom gajnos monpunon aŭ ne, sed mi certas, ke Gazprom devos obei al reguloj de EU. Kio okazos se Gazprom rifuzus pagi monpunon? Ĉu Gazprom ne havas monon en Eŭropaj bankoj? EU povus simple aresti tiun monon.

Fuzzy:Kial vi pensas ke la sorto de la kaliningradaj rusoj iel influas decidojn de Gazprom?
Certe influus. Ĉar Kaliningrado estas tre grava por Rusio milite kaj geopolitike. Putino ankaŭ ne volas, ke en Kaliningrado ekaperus apartizmaj ideoj, kiel reago al tia ago.

Fuzzy:Se Gazproma gaso ne estas konkurkapabla, do pri kio entute temas? Kial puni Gazpromon anstataŭ simple uzi gason de aliaj liveristoj?
Temas pri tio, ke Gazprom en kelkaj ŝtatoj estas monopolisto kaj monopolistoj devas esti regulataj. Sed kiel mi diris monopolo de Gazprom estas nur provizora.

auxro:Ĝenerale vendisto rajtas ja demandi la prezon kiun ĝi preferas, kaj aĉetanto povas au negoci, au ne aĉeti.
Jen artikolo de rusa politika specialisto rilate al la temo de fadeno.
Mi malbone komprenis vin. Ĉu vi diras, ke Litovio povas nur aĉeti rusan gason aŭ ne kaj ĉio?
Mi tralegis la maŝinan tradukon de la artikolo, kaj komprenis, ke Gazpron devos obei al EU.

Reen al la supro