Đi đến phần nội dung

1- Ni povas esti psikologie pli sanaj: timo, timego kaj teruro.

viết bởi codesito, Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

codesito (Xem thông tin cá nhân) 20:42:55 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Mi komencas ĉi tie aron da fadenoj pri la plibonigo de nia psikologia sano, ĉar mi pensas ke la fadeno pri "la malsaneco de la okc... Soc... Estis ne komprenata, mi ŝangas la strategion, mi volas ke ni parolu pri NI ne pri soc..., dankon pro via pacienco kun mi.
Do, en ĉi tiu unua fadeno mi volus ke ni parolus pri nia timo, timego aŭ teruro, kaj pri la neceso ke ni tute liberiĝu el ĝi, niaj mensoj povus esti tute liberaj el tiuj detruaj sentoj.

Ĉu vi pensas ke ni estas timigitaj kaj ke tamen ni povus esti liberaj el la timo?

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 23:13:05 Ngày 17 tháng 9 năm 2012

Timo: esti senmona
timego: esti ŝulda
teruro: esti senhejma
:/...malgajo.gif...shoko.gif

codesito (Xem thông tin cá nhân) 10:36:58 Ngày 18 tháng 9 năm 2012

Mi vidas ke la mondo estas timigita ĝis la punkto ke la musulmanoj volus masakri la okcidentanojn, la okcidentanoj fakte masakras la musulmanojn, la ĉinoj malamas la japanojn kaj inverse, ktp, ktp. Pensas mi ke la timo detruas la homon, ni iras al fina mondmilito pro timego, kaj teruro. Sed eble fina mondmilito estus por multaj el la mortontoj la sola kuraco ĉar estas tre malfacice vivi terurigita, ĉiutage minacita, perdinte vian familion, ktp. En Eŭropo la timego ne estas tiel granda kiel en landoj kiuj suferis niajn invadojn, sed ankaŭ estas multe da timo kaj ni reagas kun malamo, perforto, psikologiaj malsanoj, ktp. Ĉi tiu timego povus esti unu el la kialoj de la ekonomia krizo, entreprenuloj bezonas sekurecon, se ili ne havas tiun sekurecon malfacile povos krei riĉecon por la aliaj.

Homoj ne povas vivi sen povi konfidi en la aliuoj, sen scii ke ili ne estas minacataj de siaj najbaroj, ni bezonas esti trankvilaj almenaŭ en nia menso eĉ se danĝero ekzistas.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 10:58:17 Ngày 18 tháng 9 năm 2012

Vi pravas pri la timo-teruro de homoj, sed ĝi estas frukto el la egoismo kaj envio de la Homo "Sapiens"
Alia timo: ekharfalo
timego: esti senhara
teruro: perukbezono!

Quay lại