Al la enhavo

Himno de la junaj reformistoj

de sudanglo, 2012-septembro-18

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-18 17:11:01

La elizio estas, mi pensas, zamenhofa invento, sed li konsilis ne trouzi ĝin, fakte ĝi estas tre uzata en poezio kaj malofta en aliaj lokoj. Ŝajnas ke eitan' proponas uzi ĝin en ĉiuj vortoj kaj (preskaŭ) ĉiam.

eitanulo (Montri la profilon) 2012-septembro-18 17:30:38

sudanglo:Ni ne volas komplikaĵ,
preferas linvgvon sen finaĵ.
Nin timigas akuzativ,
ĝi fariĝu fakultativ.
Auskultu bone, mia fil,
jen la nova bona stil.
Esperanto estu simpla,
Homoj diros kiel pimpa.
Ne respektu grizbarbul
Li ne komprenas kuuul. - mojosec

En la mondon venis nova sent
forblovegos per balaa vent
la eksmodan tradici.
Nun ekestos revoluci.
Nia brava politik,
for antikva gramatik!
..Provo bonet..

Sed iometo da etaj korektiĝaĵoj:

1) Vi ne bezon fari "-as"
2) Vi ne bezon fari "-a"
3) Vi ne ŝanĝis la "-an" & "-on", per la " 'n " en la fin.

Nu, ĝi n'est efektive l'Glat Esperanto..!

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-18 17:43:47

eitanulo:..Provo bonet..

Sed iometo da etaj korektiĝaĵoj:

1) Vi ne bezon fari "-as"
2) Vi ne bezon fari "-a"
3) Vi ne ŝanĝis la "-an" & "-on", per la " 'n " en la fin.

Nu, ĝi n'est efektive l'Glat Esperanto..!
Bone, vi ĵus konvinkis min, ke vi ja estas trolo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-septembro-18 18:31:30

sudanglo:Ni ne volas komplikaĵ,
preferas linvgvon sen finaĵ...
HAHAHAHAHA.

Tre bone! Ĝi plaĉas al mi ege!

sergejm (Montri la profilon) 2012-septembro-19 06:46:56

En la verso estas nur unu foriro de la Fundamento - "la eksmodan tradici" (se ne kalkuli neuzon de "'" )
Do tio ne estas iu ajn "Glat Esperanto" - estas normala Esperanto.

mihxil (Montri la profilon) 2012-septembro-19 08:35:48

sergejm:En la verso estas nur unu foriro de la Fundamento - "la eksmodan tradici" (se ne kalkuli neuzon de "'" )
Do tio ne estas iu ajn "Glat Esperanto" - estas normala Esperanto.
Pli, la unua frazo jam enhavas senpermesan akuzativforlason, kaj estas kelkaj pliaj tiaj.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-19 09:39:02

Ne pensu ke LA HIMNO de la JUNAJ REFORMISTOJ celas vin primoki, Etanulo. Mi nur pensis ke via principo de Glata Esperanto bezonas ian reformulon.

La principo estu: Vi povas folasi finaĵon kondiĉe ke Esperantisto povos facile diveni la mankantan finaĵojn, aŭ kaze, ke estas pluraj ebloj, tio ne ne faras grandan diferencon en la signifo.

Nun mi klopodos montri, ke tio konformas al la spirito de la lingvo.

Jam delonge oni forlasas la gramatikajn finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj.

Ekzemple oni diras posteulo, sed kontraste diras antaŭulo. Ankaŭ anglalingvano, kontraste al franclingvano. Same, oni diras karnomanĝanto kaj ne karnonmanĝanto.

Regas la principo de neceso kaj sufiĉo por malĉifri la signifo-rilatojn inter la leksikaj elementoj de kunmetita vorto.

Do la propono estas etendi tiun principon al la vortfinaj gramatikaĵoj.

Sed kio pri la akcento, kiu laŭ regulo 10. estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo?

Nu, oni observas tiun regulon per konservo de la akcento en la pozicio kie ĝi estus se la finaĵo ne mankus.

Tiu kutimo estas jam delonge rekonata en kunmetitaj vortoj. En banĉambro kaj manĝvagono ankoraŭ estas aŭdebla eta akcento, kvazaŭ la vortoj estus bano-ĉambro kaj manĝo-vagono.

Tamen Glat-Esperanto forte malpliigas la redundancon de la lingvo. Do ĝi nur povas esti ŝpareme uzata. Tipe, en poemo aŭ kanto, kiam oni havas ŝancon kaj kutimon re-legi aŭ re-aŭdi por kompreni.

Se vi detale kontrolos la Himnon, mi kredas ke vi trovos en ĉiu kazo de mankanta finaĵo aŭ oni povas diri kio mankas aŭ oni povas diveni la sencon.

Notinda avantaĝo nun estas, ke, ekzemple, substantivo povas rimi kun adjektivo (akuzativ/falkultativ), pluralo povas rimi kun singularo, kaj rekta objekto povas rimi kun subjekto (tradici/revoluci).

eitanulo (Montri la profilon) 2012-septembro-20 16:32:02

Dankon@!

sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-21 08:48:55

Ne dankinde, Eitanulo. Via propono kurioze donas ankoraŭ plian argumenton kontraŭ tiuj teoristoj kiuj asertas ke la leksikaj radikoj de Esperanto entenas en si difinitan gramatikan kategorion.

Se tiu teorio estus vera, tiam estus malfacile kontraŭstari la senfinaĵan uzon en kantoj.

Tamen la forigo de la finaĵo ĉe verboj estas klare problemeca pro la abundo de verbaj gramatikaj finaĵoj.

Reen al la supro