去目錄頁

Kiom da vortoj ni kapablas derivi el unu sola radiko? SAN'

从 codesito, 2012年9月18日

讯息: 11

语言: Esperanto

codesito (显示个人资料) 2012年9月18日下午10:21:39

Mi volus vidi kiom da vortoj ni kapablas derivi el unu sola radiko, ekzemple SAN', mi esperas ke ni derivos almenaŭ cent vortojn! Oni ne permesas pluralojn, akuzativojn nek verbajn formojn escepte la infinitivon. Oni akceptas nur kiel participoj ato kaj anto, por simpligi, ĉar la aliaj estas facile deriveblaj.

1. Sana
2. Sane
3. Sani
4. Sano

fajrkapo (显示个人资料) 2012年9月18日下午10:31:07

5 malsano
(ĉu servus malsana, malsane, malsani?)

codesito (显示个人资料) 2012年9月18日下午10:36:52

fajrkapo:5 malsano
(ĉu servus malsana, malsane, malsani?)
Jes, estas malsamsignifaj vortoj.
6. Malsana
7. Malsane
8. Malsani
9. Sananto
10. Sanato
11. Malsananto
12. Malsanato
13. sanigi
14. Malsanigi

Sanatna (显示个人资料) 2012年9月19日上午4:34:45

Malsanulejo
Sanigilo
Sanigisto
Sanigilaĵo
Sanigilejo
Saninto
Malsaninto
Sanato
Sanatino
Sanigistino
Sanigistido
Malsanema
Ktp, ktp...

ratkaptisto (显示个人资料) 2012年9月19日上午7:16:23

Sanatna:Malsanulejo
Sanigilo
Sanigisto
Sanigilaĵo
Sanigilejo
Saninto
Malsaninto
Sanato
Sanatino
Sanigistino
Sanigistido
Malsanema
Ktp, ktp...
Mia nomo estas "Santozki", sed tio ne estas grava.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月19日上午10:55:22

Jen mi, fadendetruanto, kiu citas la Fundamentan Ekzercaron, § 42 - el kiu certe la fadenaŭtoro ne prenis la ideon!

Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo,
sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana,
malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta,
malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro,
sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto,
sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido,
nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda,
sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino,
sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

codesito (显示个人资料) 2012年9月19日下午2:40:59

darkweasel:Jen mi, fadendetruanto, kiu citas la Fundamentan Ekzercaron, § 42 - el kiu certe la fadenaŭtoro ne prenis la ideon!

Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo,
sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana,
malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta,
malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro,
sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto,
sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido,
nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda,
sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino,
sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
Bone, mi kaj la aliaj kiuj partoprenis, elĉerpis la vortojn el niaj kapoj, kvankam ni povis kopii el vortaroj, ktp. Vi diras ke vi detruas fadenojn, sed vi ankaŭ detruas vian reputacion, kopiante el ekzercaroj, ktp. anstataŭ esti originala.

fajrkapo (显示个人资料) 2012年9月19日下午2:51:23

DW: la Detruanto.Wow

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月19日下午7:11:05

codesito:
Bone, mi kaj la aliaj kiuj partoprenis, elĉerpis la vortojn el niaj kapoj, kvankam ni povis kopii el vortaroj, ktp. Vi diras ke vi detruas fadenojn, sed vi ankaŭ detruas vian reputacion, kopiante el ekzercaroj, ktp. anstataŭ esti originala.
Kaj vi kopias ideon el la Ekzercaro, sen eĉ elekti alian radikon, anstataŭ esti originala. lango.gif Jen ĉio, kion mi volis montri.

(Mi cetere supozas, ke mia reputacio estas en tiu ĉi forumo ankoraŭ multe pli bona ol la via. Ne timu do pri mi.)

codesito (显示个人资料) 2012年9月19日下午8:11:12

darkweasel:

Mi vidis ion pri derivaĵoj de san antaŭ multe da tempo en iu vortaro kiu ne estis mia kaj mi vidis ke san estas produktiva radiko, nenio pli. Kaj mi ne kopiis nun el iu ajn libro miajn kunmetaĵojn kiel vi, detruanto de fadenoj!

回到上端