לתוכן העניינים

Zahel, la paŝulo - unua ĉapitro - la stranga paŝulo

של Makinary, 20 בספטמבר 2012

הודעות: 2

שפה: Português

Makinary (הצגת פרופיל) 20 בספטמבר 2012, 03:04:54

La junulo Trasius hakadis lignojn kiam stranga viro staris antaŭ lian domon.
"Certe li estas ordinara kompatindulo", pensis Trasius.
La patro de Trasius donis al strangulo du pecojn de panoj kaj glason da akvo. La viro sidis sur ŝtono kaj li ekmanĝis sian manĝaĵon.
Post kelkaj minutoj la viro iris al Trasius.
- Saluton, junuleto, ĉu mi povas helpi vin?
- Hola. Mi ne bezonas helpon, dankon pro via zorgo.
- Mi manĝis la manĝaĵon de via domo, vi bonvolu permesu al mi doni iun helpon al vi.
- Okej.
Trasius donis la hakilon al viro.
- Kiu estas via nomo? - Demandis Trasius
- Zahel, kaj vi?
- Trasius.
Zahel fortiri sian brustveston kaj ekis la laboron.
"Mi neniam vidis almozulon tiel muskolfortan", pensis Trasius.
- Zahel, mi eniros en mian domon, post mi revenos.
- Oh, vi ne bezonas zorgi min
Hejme la familio estis kunita. Trasius havis kvar fratinojn kaj tri fratojn, li ne havis patrinon, ŝi mortis antaŭ kelkajn jarojn.
- La almozulo estas hakanta la lignojn. - Diris Trasius.
- Bone. - Diris la patro.
Laŭta krio sonis, ĉiuj kiuj estis ĉe la tablo stariĝis.
- Oh, per la Dioj, estas la Kankozuro!
La tuta familio eliris el la domo, ili vidis trealtan viron.
- Kie estas la pago de ĉi tiu monato? - Diris la trealta viro.
- Kia viro! Ne, tiu estas demono. Kiu estas li? - Demandis Zahel al familio.
- Li estas Kankozuro, li venas ĉi tie ĉiumonate por preni multan manĝaĵon. Ni ne povas fari ion por elpeli lin. - Respondis fratino de Trasius.
- Ĉu li jam mortigis iun?
- Nu, jes.
Kankozuro paŝadis ĝis la domo de Trasius.
- Bona Karlos, vi ĉiam havas pagon, bonvolu doni ĝin al mi. - Diris Kankozuro al patro de Trasius.
Karlos eniris en la domon kaj eliris kun sako da manĝaĵo. Li donis la sakon al trealta viro.
- Karlos, ne ŝercu min. Tio estas tre malmulta.
- Pardonu min, mi donis iometon al iu najboaroj.
- Kion gravas la aliaj? Vi ricevu vian punon. - La granda viro levis sian manon por bati je Karlos.

Makinary (הצגת פרופיל) 20 בספטמבר 2012, 03:06:30

Trasius ne pensis, li nur prenis ŝtoneto kaj ĵetis ĝin al frunto de la monstro.
- Karlos, via filo kondamnis vian tutan familion. - Post diri tiun frazon la trealta viro ekkuris por ataki la familion.
Karlos ricevus manbaton se Zahel ne haltigus la manbaton per sia mano.
- Kankozuro estas via nomo, ĉu ne? Kia malbela nomo. - Diris Zahel.
- Kion vi diris, homo? Vi mortos!
Antaŭ ke la monstro nove atakis, Zahel saltis ĝis lia brusto kaj mordis lian kolon, sango ŝprucis sur la tero.
- Damna homo! - Kriis la trealta viro.
Trasius ne scias kion pensi, tiu strangulo simple trevundis la monstron.
- Mi ne mortos sen antaŭe mi venĝi min mem. - Diris Kankozuro, li prenis iom sangon el sia vundo kaj ĵetis la sangon sur je Trasius. Fine li mortis.
La vilaĝanoj gaje kriis, sed Trasius kaj lia familio ne estis feliĉa ĉar li estis malbenita. La sangmakulo ne eliris el korpo de Trasius, sur parto de lia brusto kaj sur mezo de lia vizaĝo estis ruĝa makulo. La odoro de tiu makulo certe povis logi multajn monstrojn, la junulo ne plu povis troviĝi tie.
Ekde tiu tago la junulo Trasius sekvis je Zahel.

לראש הדף