ورود به محتوا

Vortordo en frazoj kiel "<subjekto> estas <substantivo>"

از edoardo, 20 سپتامبر 2012

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

edoardo (نمایش مشخصات) 20 سپتامبر 2012،‏ 17:52:12

Kiam frazo enhavas subjekton kaj objekton, tiujn oni povas rekoni per akuzativo: "mi vidas vin", "vin vidas mi", ktp. Tio ebligas aranĝi la frazerojn iel ajn.

Sed en frazoj kiel "elefantoj estas mamuloj", kie oni ne uzas -n, ĉu la vortordo gravas?
Kiel alie oni povas kompreni ke "elefantoj" estas subjekto se mi diras "mamuloj estas elefantoj"?

fajrkapo (نمایش مشخصات) 20 سپتامبر 2012،‏ 18:20:43

ĉar ne ĉiuj mamuloj estas elefantoj, do , per la kunteksto oni scias ke elefantoj estas la subjekto, samkiel bestoj estas elefantoj...

darkweasel (نمایش مشخصات) 20 سپتامبر 2012،‏ 19:39:18

Vidu PMEG: Ordo de frazpartoj, antaŭlasta paragrafo.

بازگشت به بالا