去目錄頁

Via laboro kaj via infana sonĝo

efilzeo, 2012年9月21日

讯息: 8

语言: Esperanto

efilzeo (显示个人资料) 2012年9月21日下午6:10:06

Kio estas via laboro (aŭ okupo) kaj kio estis via infano sonĝo?

Mia aktuala okupo estas studi kaj mi ankaŭ laboras la teron kiel kampilisto dum la somero. Kiam mi estis bebo mi sonĝis iĝi vendisto de revuoj.

Kaj vi? Ĉu vi estas kontenta de via laboro?

codesito (显示个人资料) 2012年9月21日下午6:27:01

efilzeo:Kio estas via laboro (aŭ okupo) kaj kio estis via infano sonĝo?

Mia aktuala okupo estas studi kaj mi ankaŭ laboras la teron kiel kampilisto dum la somero. Kiam mi estis bebo mi sonĝis iĝi vendisto de revuoj.

Kaj vi? Ĉu vi estas kontenta de via laboro?
Mi volis esti inventisto kaj sciencisto, kaj mi estis dum multe da tempo fiaskemulo, ĝis nun mi pli malpli atingis mian sonĝon, mi estas eldonisto, desegnisto kaj inventisto.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月21日下午7:29:21

Mi estas - nu, estos ekde oktobro - studento de komputila scienco. Kio estis mia infana reva profesio, mi ne plu scias; mi eĉ ne certas, ĉu mi havis iun. Dum iom da tempo de mia infaneco mi pripensis fariĝi arĥitekto, sed tio tre baldaŭ montriĝis tre maltaŭga profesio por mi ... ridulo.gif

fajrkapo (显示个人资料) 2012年9月22日上午12:23:22

Mia laboro nun rilatas al sekureco, mi sonĝadis ke mi gajnus loterion iutage, el la infaneco, kaj mi vidadis multfoje la numeron 67.
Jes, nun mi devos labori du jarojn plu, anstataŭ esti senlabora kaj emerita kun 65, ankaŭ mi atingis mian sonĝon, pli malpli malgajo.gif

Dakila_Sidhi (显示个人资料) 2012年9月22日上午10:45:24

Mia unua sonĝo estis estiĝi pentristo.
Mi ja havas multajn diversajn sonĝojn. Kvazaŭ ĉi tie, mi parolos pri profesioj.
Antaŭ ol mi ekstudis universitate, mi volis studi Aplikata Fiziko-n. Aliaj ol scienco, mi interesiĝis havi profesiojn pri komerco kaj politiko.
Nun mi studas universitate Aplikata Matematiko-n.
Sed mi ankoraŭ sonĝas estiĝi sciencisto.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月22日下午12:43:30

Bv. distingi revo kaj sonĝo - ĝis nun ĉiuj krom mi en tiu ĉi fadeno mise uzis tiujn du vortojn. ridulo.gif

Dakila_Sidhi (显示个人资料) 2012年9月22日下午3:58:04

Pardonu min. Estas mia unua jaro krokodili.

troyshadow (显示个人资料) 2012年9月22日下午4:55:33

mi volis esti la estro de mia lando-kaj nun volas-sed dum adultigxado mi komprenis,ke tio estas supre miaj potencoj-sed krom mia laboro mi partoprenis de tio,kion volus fari efektifanta miajn infanajn fantaziojn

回到上端