Dekstremuloj en lernu
by codesito, September 23, 2012
Messages: 19
Language: Esperanto
Altebrilas (User's profile) September 25, 2012, 9:19:11 PM
darkweasel:mi ne antaŭsupozas tion, kaj agnoskas, kiel vi, ke la politika spaco estas plurdimensia.Altebrilas:Esperantistoj devus interkonsenti pri politika terminaro.Tio estas malfacila, ĉar eĉ nacilingve tiuj terminoj havas malklaran signifon kaj implicas, ke politika direkto estas nur unudimensia, dum miaopinie tiel ne estas.
Estas almenaŭ 3 dimensioj, laŭ tio, kion mi povas konstati en Francio:
1. socialaj problemoj:
maldekstremuloj: la malriĉuloj estas viktimoj de la socio, kaj de la kapitalismo
dekstremuloj: la malriĉuloj havas tion, kion ili meritas, ili laboru pli multe
2. ekonomio:
novliberaluloj: la bankoj kaj la merkato devas regi la tutan ekonomion
komunistoj: la ŝtato devas regi la tutan ekonomion
anoj de miksa sistemo: la ekonomio devas esti dispartigita inter merkato (komerco, industrio) kaj ŝtato (edukado, sano) laŭ ilia respektiva efikeco.
3. nacia suvereneco
suverenistoj: la nacioj devas disponi pri la rimedoj por plenumi siajn respondecojn (milito, mono, sekureco, protekto de la civitanoj)
federaciistoj: la nacioj devas transdoni siajn respondecojn al federacio (ekz. EU), eĉ se tiu federacio ne jam povas plenumi ilin.
4. ekologio
ekologiistoj: la protektado de la medio kaj la futuro de la planedo pli gravas ol la industria efikeco
produktemuloj: la efikeco de la ekonomio pli gravas ol la mediprotektado.
Kompreneble, tio kreas multe da kombinaĵoj (estas ankaŭ multe da partioj!)
codesito (User's profile) September 26, 2012, 7:10:30 PM
zan:En Japanio, tamen nur laŭ mia vido, dekstremuloj estas tiaj, kiuj ŝatas militecon(inkluzive nur sopiras militan etoson). Feliĉe, ke tiaj estas proporcie malmultaj en Japanio. Sed en aliaj landoj militemuloj konsideriĝas bonaj patriotoj. Por mi tio estas nekredebla. Sed la mondo estas tia, ke oni ne komprenas alian.Jes, hodiaŭ la reakciuloj volas terurigi la mondon kun siaj armeoj, kaj ili sukcesas, la mondo estas denove timigita de la militemuloj, la infanoj masakras homojn en siaj komputilludoj, ne nur arabaspektajn sed ankaŭ blondajn infanojn kaj knabinojn. Do ŝajnas ke ili venkas kaj la mondo tremas kaj obeas. Tamen mi pensas ke stulteco ne povas venki en la longa tempospaco.
Estas malfacile terminigi dekstreman kaj maldekstreman, sed estus interese interparoli kiaj estas dekstremuloj kaj maldekstremuloj laŭ viaj vidoj.
Do, ni povus morti sed ne devus vivi timigitaj, timego detruas la homojn sen bezono pafi ilin...
auxro (User's profile) September 28, 2012, 11:56:27 AM
codesito:Mi sendis iujn mesaĝojn kiuj aparente estas maldekstraj por iuj, kaj la teamo de lernu komencis ŝanĝi iujn antikvajn mesaĝojn miajn farante aperi min kiel stultulo kaj oni insultis min, dirante al mi: rajdu hidalgo kaj similaj aferoj.Mi devas seniluziigi vin, Codesito - vi ne estas maldekstra, eĉ se deklaras tion. Se vi estus, vi subtenus egalecon de ĉiuj landoj kaj malakceptus diskriminacion laŭ nacieco, anstataŭ primoki fadenon de Vincas.
Vi estas tro facile ĝenataj pro senkulpaj humoraj mesaĝoj kiel mia lasta pri gazprom, mi estas certa ke eĉ Hitlero ridus pri ĝi.
Mi ne timas vin, do vi ne timu min. Ni konstruu pacan mondon kune.
codesito (User's profile) September 28, 2012, 12:39:31 PM
auxro:Neniam mi primokis fadenon de vincas, Kial tiom da norduloj ne kapablas kompreni simplan humuron?codesito:Mi sendis iujn mesaĝojn kiuj aparente estas maldekstraj por iuj, kaj la teamo de lernu komencis ŝanĝi iujn antikvajn mesaĝojn miajn farante aperi min kiel stultulo kaj oni insultis min, dirante al mi: rajdu hidalgo kaj similaj aferoj.Mi devas seniluziigi vin, Codesito - vi ne estas maldekstra, eĉ se deklaras tion. Se vi estus, vi subtenus egalecon de ĉiuj landoj kaj malakceptus diskriminacion laŭ nacieco, anstataŭ primoki fadenon de Vincas.
Vi estas tro facile ĝenataj pro senkulpaj humoraj mesaĝoj kiel mia lasta pri gazprom, mi estas certa ke eĉ Hitlero ridus pri ĝi.
Mi ne timas vin, do vi ne timu min. Ni konstruu pacan mondon kune.
Mi ĉiam defendis kompletan egalecon de ĉiuj landoj: haiti, usono, koreio, belgio, angolo, ĉiuj devus havi la samajn eblecojn kaj similan riĉecon, ktp. Kie mi diris la kontraŭon?
auxro (User's profile) September 28, 2012, 3:30:34 PM
codesito:Kial ne kapablas? Esprimo "rajdu hidalgo" ja estis tre ridiga
Neniam mi primokis fadenon de vincas, Kial tiom da norduloj ne kapablas kompreni simplan humuron?
Mi ĉiam defendis kompletan egalecon de ĉiuj landoj: haiti, usono, koreio, belgio, angolo, ĉiuj devus havi la samajn eblecojn kaj similan riĉecon, ktp. Kie mi diris la kontraŭon?
codesito (User's profile) September 28, 2012, 4:18:57 PM
auxro:Ankaŭ rajdu ĉevalo.codesito:Kial ne kapablas? Esprimo "rajdu hidalgo" ja estis tre ridiga
Neniam mi primokis fadenon de vincas, Kial tiom da norduloj ne kapablas kompreni simplan humuron?
Mi ĉiam defendis kompletan egalecon de ĉiuj landoj: haiti, usono, koreio, belgio, angolo, ĉiuj devus havi la samajn eblecojn kaj similan riĉecon, ktp. Kie mi diris la kontraŭon?
Sed, kie mi skribis ion kontraŭ la egaleco de la nacioj?
MallumaKobajo (User's profile) October 5, 2012, 7:41:07 PM
Krome, la cetera fadeno estas nur ekzemplo, ke interkonsento pri tio, kio estas dekstra kaj maldekstra politikaj vidpuktoj, estas preskaŭ neebla. Dekstra-maldekstra takso estas nur simpligo, kio vere ne utilas por kompreni sufiĉe la mondon.
Aliflanke, paroli moke aŭ serĉe estas malbona ideo se oni volas argumenti, ĉar ne ĉiuj kunsentas pri tio, kio estas humuro. Ĉu iu volas paroli pri serioza afero? Parolu serioze. Ĉu ne?
(Mi danke akceptos viajn gramatikajn korektojn.)
codesito (User's profile) October 5, 2012, 8:21:31 PM
MallumaKobajo:Mi konsentas tute kun la apartigo de Altebrilas.Bedaŭrinde ankaŭ ne ĉiuj kunsentas pri kio estas serioza.
Krome, la cetera fadeno estas nur ekzemplo, ke interkonsento pri tio, kio estas dekstra kaj maldekstra politikaj vidpuktoj, estas preskaŭ neebla. Dekstra-maldekstra takso estas nur simpligo, kio vere ne utilas por kompreni sufiĉe la mondon.
Aliflanke, paroli moke aŭ serĉe estas malbona ideo se oni volas argumenti, ĉar ne ĉiuj kunsentas pri tio, kio estas humuro. Ĉu iu volas paroli pri serioza afero? Parolu serioze. Ĉu ne?
(Mi danke akceptos viajn gramatikajn korektojn.)
Nur ni devus prizorgi ne esti konscie kaj senkaŭze ofendaj.
MallumaKobajo (User's profile) October 6, 2012, 7:32:09 PM
codesito:Tamen se oni intencas esti serioza, do oni malaltigas la probablecon esti malkomprenata.
Bedaŭrinde ankaŭ ne ĉiuj kunsentas pri kio estas serioza.
Nur ni devus prizorgi ne esti konscie kaj senkaŭze ofendaj.