글: 8
언어: Esperanto
walfino (프로필 보기) 2012년 9월 23일 오후 4:09:35
Kialo aŭ kaŭzo?
Kielo aŭ metodo?
Kiomo aŭ kvanto?
Kiamo aŭ ... (mi ne scias, kiel oni povas uzi tio
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
ktp
darkweasel (프로필 보기) 2012년 9월 23일 오후 5:43:19
inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.
Francestral (프로필 보기) 2012년 9월 23일 오후 8:18:07
darkweasel:inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.Laŭ PIV :
kialo = Kaŭzo, motivo
motivo = Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel
Ĉu motivo precize estas kaŭzo de ago ?
Tiam ne estus signifodiferenco inter kialo kaj kaŭzo, ĉu ne ?
darkweasel (프로필 보기) 2012년 9월 23일 오후 8:44:10
Francestral:Eble la signifodiferenco estas klarigebla per ekzemplaj frazoj:darkweasel:inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.Laŭ PIV :
kialo = Kaŭzo, motivo
motivo = Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel
Ĉu motivo precize estas kaŭzo de ago ?
Tiam ne estus signifodiferenco inter kialo kaj kaŭzo, ĉu ne ?
Ĉu vi povas doni kialon, kial ni faru tion?
La kaŭzo de ĉiuj malbonoj en la mondo estas la egoismo de la homo.
Li havas neniun motivon fari tion, do kial vi akuzas lin pri tio?
Miaopinie nek kaŭzo nek motivo povas ĉiam anstataŭigi kialo, sed ja ofte.
zan (프로필 보기) 2012년 9월 25일 오전 12:24:01
Donu al mi kialon, kial ni faru tion.
Donu al mi kielon, kiel ni faru tion.
Donu al mi kieon, kie ni faru tion.
Donu al mi kiamon, kiam ni iru tien.
Donu al mi kiomon, kiom ni bezonas da amikoj.
Donu al mi kioon, kio necesas al ni.
Donu al mi kiaon, kia estu nia estro.
Donu al mi kiuon, kiu fariĝu nia estro.
Sed ĉiuj aliaj krom kialo estas strangaj por mi.
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 9월 25일 오전 2:16:23
sudanglo (프로필 보기) 2012년 9월 25일 오전 8:09:17
Foje la ekvivalento de kiamo estu horo, pli bone ol tempo.
walfino (프로필 보기) 2012년 10월 2일 오전 10:28:45
ekzemple
kiomo
[kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante])
kielo (kiel·o ← kiel)
metodo aŭ maniero, per kiu oni faras ion