ไปยังสารบัญ

Substantivaj vortoj el demandaj vortoj

จาก walfino, 23 กันยายน 2012

ข้อความ 8

ภาษา: Esperanto

walfino (แสดงโปรไฟล์) 23 กันยายน 2012, 16:09:35

Ĉu estas plibona, uzi

Kialo aŭ kaŭzo?
Kielo aŭ metodo?
Kiomo aŭ kvanto?
Kiamo aŭ ... (mi ne scias, kiel oni povas uzi tio lango.gif)

ktp

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 23 กันยายน 2012, 17:43:19

el tiuj substantivigoj de demandaj vortoj nur "kialo" estas kutima.

inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.

Francestral (แสดงโปรไฟล์) 23 กันยายน 2012, 20:18:07

darkweasel:inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.
Laŭ PIV :
kialo = Kaŭzo, motivo
motivo = Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel

Ĉu motivo precize estas kaŭzo de ago ?
Tiam ne estus signifodiferenco inter kialo kaj kaŭzo, ĉu ne ?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 23 กันยายน 2012, 20:44:10

Francestral:
darkweasel:inter kialo kaj kaŭzo estas signifodiferenco kiun mi nun tamen ne povas facile klarigi - vidu en vortaroj.
Laŭ PIV :
kialo = Kaŭzo, motivo
motivo = Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel

Ĉu motivo precize estas kaŭzo de ago ?
Tiam ne estus signifodiferenco inter kialo kaj kaŭzo, ĉu ne ?
Eble la signifodiferenco estas klarigebla per ekzemplaj frazoj:
Ĉu vi povas doni kialon, kial ni faru tion?
La kaŭzo de ĉiuj malbonoj en la mondo estas la egoismo de la homo.
Li havas neniun motivon fari tion, do kial vi akuzas lin pri tio?

Miaopinie nek kaŭzo nek motivo povas ĉiam anstataŭigi kialo, sed ja ofte.

zan (แสดงโปรไฟล์) 25 กันยายน 2012, 00:24:01

PMEG opinias, ke "kieo" kaj "kielo" estas logikaj en ĉi tiu lasta "Noto:".

Donu al mi kialon, kial ni faru tion.
Donu al mi kielon, kiel ni faru tion.
Donu al mi kieon, kie ni faru tion.
Donu al mi kiamon, kiam ni iru tien.
Donu al mi kiomon, kiom ni bezonas da amikoj.
Donu al mi kioon, kio necesas al ni.
Donu al mi kiaon, kia estu nia estro.
Donu al mi kiuon, kiu fariĝu nia estro.

Sed ĉiuj aliaj krom kialo estas strangaj por mi.

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 25 กันยายน 2012, 02:16:23

Forigite

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 กันยายน 2012, 08:09:17

Kaj aldone mi rimarkigu ke La Brita Esperantisto havas rubrikon sub la titolo Kiu, kiuas (Who's who) kie aperas intervjuoj kun movadanoj.

Foje la ekvivalento de kiamo estu horo, pli bone ol tempo.

walfino (แสดงโปรไฟล์) 2 ตุลาคม 2012, 10:28:45

Mi pensas ke tiuj vortoj estas sufiĉe kutima por esperantistoj; havas priskribojn en la vortaro de Lernu (vi povas provi):

ekzemple

kiomo
[kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante])

kielo (kiel·o ← kiel)
metodo aŭ maniero, per kiu oni faras ion

กลับไปด้านบน