K vsebini

Invito al Haveno Restarigita

od NJ Esperantist, 25. september 2012

Sporočila: 1

Jezik: Esperanto

NJ Esperantist (Prikaži profil) 25. september 2012 16:14:14

Haveno estas komuna fikcia loko en kiu ĉiuj ajn povas partopreni kaj aldoni al la fikcia mondo.

Antaŭ unu-du-jaroj mi starigis la vikion pri Haveno. Poste ĝi superŝutiĝis de spamantoj, do mi forviŝis la paĝojn. Nun mi decidis provi denove kaj restarigis la mondo de Haveno.

Ĉu vi spertas pri viki-projektoj? Ĉu vi ĝuas skribi en Esperanto pri fikcia mondo kiu interplektas kun parto de aliaj kreemuloj? Venu al Haveno kie vi povas priskribi la historion de homoj, lokoj, kaj aferoj de alia planedo.

La reguloj estas malmultaj kaj simplaj:

Ĉio ajn povas esti en Haveno. La celo estas krei interesan mondon en kiu estas ĉio ajn vi kredas esti bonuma, interesa aŭ kreema.

Ĉiu nova aldono devas deveni el la Dezirataj Paĝoj. Tamen, vi rajtas aldoni ion al jamestanta paĝo por krei la deziratan paĝon. Ekzemple, se vi volas krei la Krepuska Trinkejo sed neniu paĝo jam mencias ĝin, vi rajtas aldoni mencion pri ĝi al la paĝo por (ekzemple) Karlo Bonvolo, por ke lia paĝo mencias ke li ĉiam trafis la trajnon kiam li ĉeestis la Universitato de Haveno.

Ĉiu aldono devas ligi al ne malpli ol unu jamestanta paĝo plus du aliaj paĝoj ĉu ili jam ekzistas aŭ ne.

Kiam ŝanĝante estanta paĝo, la celo estu pli plenigi ĝin, ne forpreni ion aŭ tro ŝanĝi la etoso de la verkaĵo aŭ intenco de la verkinto.

Tenu la aĝeco por iu kiu eble legos la viki, ne verku tro priskribe pri perforto, nek pri seksumado. Imagu ke via neplenkreska infano legus pri Haveno.

Oni povas ĉerpi historian personon aŭ karakteron el fikcia mondo kaj meti ĝin en la Haveno mondo, (L.L. Zamenhof, Ŝerlok Holmso, Moseo, ktp.) aŭ io el via propra cerbo.

Ne estu tro serioza. Temas ne pri ĉu io taŭgas, sed kiel io povas taŭgiĝi.

La specifa estas pli interesa ol la generala. Oni preferas legi pri persono aŭ loko ol registaro.

Korekti la gramatikon de iu estas permesata

Penu interplektu la popolojn, lokojn, kaj aĵojn de la mondo, anstataŭ krei izolitajn nodojn.

Humuro kaj nekongrueco aldonas al la interesigo.

Amuziĝu!

[url=http://haveno.wiki-site.com ]http://haveno.wiki-site.com[/url]

Nazaj na začetek