Kwa maudhui

Alternativa historio

ya domestro, 27 Septemba 2012

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

domestro (Wasifu wa mtumiaji) 27 Septemba 2012 12:40:47 alasiri

Saluton!
Tiu ĉi fadeno estas dediĉita por disvolvi kelkaj linioj de alternativa historio. Vi povas dezajni novaj linioj kaŭ disvolvi jam estintaj.
Mia unua linio estas: 1849 batalon ĉe Világos venkis revoluciaj hungaroj, ĉar caro Nikolao I. ne helpis al aŭstra imperiestro Francisko Jozefo.

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2012 11:18:50 asubuhi

En Hungario la maplimultuloj postulas kolektiva rajtojn kaj autonomion, kaj kial Hungario estas inter la duo imperioj, ili ricevas la rajtojn, kaj post kelkaj jardekoj autonomion. Hungario estas federaca lando kun uno oficiala lingvo po autonoma teritorio, kaj la latino estas reŝtaurigita kiel federaca oficiala lingvo.

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 29 Septemba 2012 1:06:50 alasiri

Koracio:kaj la latino estas reŝtaurigita kiel federaca oficiala lingvo.
Kiel amplekse la latine similecas al hungaria lingvo?

domestro (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2012 3:55:16 alasiri

Ĝamadio:Kaj poste oni anstataŭigis la latinan per Esperanto, ĉar tiu estas multe pli facila.
En kia jaro tio okazas? Kaj kia estas pozicio de Hungario en la unua mondmilito?

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2012 6:59:53 alasiri

Hungario en la mondmilitoj:

En la unua Hungario estas neutrala, kaj enlasas multajn refugintojn. Ili alportas la Esperantan lingvon. Hungario estas granda multlingva lando, do Esperanto disvastigas ĝis la dua mondmilito, kaj trovas potencan apostolon. En la Parlamento la etnoj diskutas fere; ĉiu volas al lia lingvo kaj etno pli potencon. La apostolo de la Esperanto volas pacon, kaj volas enkonduki Esperanton, sed li trovas surdajn orelojn.

Kiun la filioj kaj nepoj de la nobelaj familioj ne audis, tiun audis la popolo, eĉ se Hungario vivas en la 1930 jaroj en la umbro de la brauna ideologio. La latina lingvo estis tradicie uzata en Hungario kiel neutrala pontlingvo, kiu estas lingvo neniu etno. La lando estas amika ankau al la eksterlandanoj; eĉ la familio Zamenhof povas tie vivi.

En la dua mondmilito Hungario ne batalas, sed ĝi havas alinancon al Germanio. La fratro de la landestro ne mortas en flugakcidento; li faras la ruzan planon de la dezerto de la lando. La plano sukcesis, kaj Hungario estas ano de la federacio kontrau Germanio.

Post la dua mondmilito oni anstataŭigas la latinan per Esperanto por la demokrateco. Tiun atingas la propagando de la familio Zamenhof. La leĝoj estas tradukitaj de la miliono fervoraj Esperanto-latinistoj. Hungario ne estas obsedata de la Sovetunio.

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 5 Oktoba 2012 7:08:19 alasiri

Mi hsavas alian demandon:
Kio estis, se la bolŝevikoj malvenkis en la 1917-a revolucio?

domestro (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2012 3:23:03 alasiri

Koracio:Kio estis, se la bolŝevikoj malvenkis en la 1917-a revolucio?
Tie estas ebla situacio: http://ib.frath.net/w/SNOR

domestro (Wasifu wa mtumiaji) 21 Juni 2013 12:48:29 alasiri

Menciinte Ill Bethisad mi mortigis ĉi tiun fadenon. Sed mi volas revivigi ĝin. Ne temas strikte pri alternativa historio, sed ankaŭ ne pri reala historio. Temas pri futuro. Ĉu vi pensas, ke Belgio dissolvos? Kaj en kiom da partoj ĝi disiĝos? Jen mia propono: Flandrio kuniĝos al Nederlando, franca Valonio kuniĝos al Francio, Bruselo fariĝos urboŝtato simila al Andoro (kun ŝtatestroj prezidanto de Francio kaj episkopo de Mechelen) kaj kio kun germana Valonio? Suda parto parolas luksemburge, do ĝi povas kuniĝi al Luksemburgo. Kaj norda parto eblas fariĝi Amikejo! Ĉu penso pri Amikejo ankoraŭ vivas? Herzberg am Harz kaj Grésillon estas neoficialaj amikejoj, sed sen politika forto. Kiam sian amikejon havas angla (Singapuro) kaj franca (Monako), kial ne Esperanto? Mi atendas diskuton.

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 25 Juni 2013 8:37:19 asubuhi

Kial ne lasi la Belgojn decidi tion mem? Estas afero ilia, ne nia.

domestro (Wasifu wa mtumiaji) 29 Juni 2013 4:27:02 alasiri

Fenris_kcf:Kial ne lasi la Belgojn decidi tion mem? Estas afero ilia, ne nia.
Jes, tio estas afero de belgoj, sed por mi belgoj ne estas unu nacio. Se ili volas resti en unu ŝtato, ili povas. Sed se ne, mi proponas EBLAN estontecon. Alternativa historio ja kovras ankaŭ alternativan estontecon, ĉu ne?
Jen fadenoj, kie mi skrbis pri ĉi-temo:
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2...
Domestro aka Hosmich

Kurudi juu