Към съдържанието

En Italujo kun malpli ol 5 eŭroj

от darkweasel, 27 септември 2012

Съобщения: 4

Език: Esperanto

darkweasel (Покажи профила) 27 септември 2012, 20:27:32

Sur diversaj germanlingvaj paĝaroj pri "senutila scio" oni povas legi, ke en Italujo oni povas esti arestata, se oni havas malpli ol 5 eŭroj ĉe si.

Ĉu tio estas fakte ĝusta, kaj se jes, kiu leĝo tion difinas kaj ĉu tiu leĝo estas fakte efektivigata?

Mi antaŭdankas por ĉiuj respondoj.

raffadalbo (Покажи профила) 29 септември 2012, 20:21:57

darkweasel:Sur diversaj germanlingvaj paĝaroj pri "senutila scio" oni povas legi, ke en Italujo oni povas esti arestata, se oni havas malpli ol 5 eŭroj ĉe si.

Ĉu tio estas fakte ĝusta, kaj se jes, kiu leĝo tion difinas kaj ĉu tiu leĝo estas fakte efektivigata?
Mi loĝas en Italujo kaj mi aŭdis tion unue ĉi tie.

Verŝajne, tia leĝo ne ekzistas. Sed eblas ankaŭ ke ĝi ekzistas (iuj leĝoj faritaj antaŭ la dua mondmilito neniam estis nuligitaj) sed neniu atentas ĝin.

Miaj gefiloj ofte promenadas tra la urbeto sen mono aŭ kun 1-2 eŭroj kaj ni neniam timas ke ili povas esti arestataj pro tio.

Alia afero estas ke la polico povas kontroli, kiam ili suspektas ke oni ne havas monon por vivi (ne nur ĉe si, sed ankaŭ ĉe sia domo). Eĉ en tiu okazo, mi neniam aŭdis ke ili povas fari pli ol kontroli - ili ne povas aresti nur pro monmanko - kaj kutime ili havas pli urĝajn taskojn.

darkweasel (Покажи профила) 29 септември 2012, 21:06:38

Dankon pro via respondo, verŝajne tio estas do nura mito. ridulo.gif

robbkvasnak (Покажи профила) 30 септември 2012, 00:13:17

Ĉiuokaze estus ĉipa nokto en varma karcera ĉambro kun manĝaĵoj italaj.

Обратно нагоре