Kwa maudhui

Kio estas via hobio?

ya maximkaaa, 28 Septemba 2012

Ujumbe: 20

Lugha: Esperanto

NJ Esperantist (Wasifu wa mtumiaji) 1 Oktoba 2012 1:27:10 alasiri

Mi havas kelkajn ŝatokupojn. Nuntempe mi prilaboras lignaĵojn. Aliaj interesoj estas skal-fervojado, ŝakludo, legado kaj naturpromenado. Mi uzas Esperanton kiam mi tradukas la librodorsojn en Esperanton.

maximkaaa (Wasifu wa mtumiaji) 2 Oktoba 2012 6:07:38 asubuhi

Vespero_:Esperanto! Sed tio estas evidenta. Miaj aliaj hobioj estas verkado kaj ludante kun miaj amikoj. Mi verkantas Dungeons & Dragons-an kampajnon kiu mi DM-as por miaj amikoj.

*esp. Karceroj & Drakoj; angla rolludo
* * ang. Dungeon Master; esp. Karcermastro, tiu, kiu regas la mondon de la ludo.
Mi ankaŭ foje estis Karcermastro en D&D, sed verŝajine ne tre bona. Ĉar ni neniam povis postiri 3a levelo ŝtupo (level) (ni comencis kelkaj fojos sed miaj historioj estis enuaj. Ĉu vi ludas por longa tempo?

Kubo_M (Wasifu wa mtumiaji) 3 Oktoba 2012 4:05:18 alasiri

Mia ŝatokupo estas astronomio. Mi havas teleskopon kaj mi observas la noktan Ĉielon. Mi ne uzas Esperanton en mia hobio.

Kelli (Wasifu wa mtumiaji) 1 Novemba 2012 7:16:49 alasiri

maximkaaa:Kio estas via hobio? Kaj ĉu vi iam uzis esperanton por ĝi?
Mi amegas legi, do mi aĉetas ankaŭ esperantajn librojn ridulo.gif

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 1 Novemba 2012 9:27:41 alasiri

Mi havas multajn hobiojn. Mi volonte kuras (en la arbaro aŭ la kamparo) kaj ankaŭ kuiras (en la kuirejo kaj en mia loĝaŭto).

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 1 Novemba 2012 10:19:09 alasiri

maximkaaa:Kio estas via hobio? Kaj ĉu vi iam uzis esperanton por ĝi?
Mia nuna ŝatokupo estas Esperanto, kaj mi uzas ĝin skribante en ĉi tiuj forumoj.

Antaŭe mi ŝatis desegni, ludi gitaron, persekuti flugtelerojn, legi filozofion, hispanigi fremdajn librojn...

Amike.

Arseno (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2012 11:55:59 asubuhi

RiotNrrd:Nu, Esperanto mem estas unu el miaj hobioj. Do, mi uzas Esperanton tiam, kiam mi uzas Esperanton. ridulo.gif

Mi ankaŭ verkas muzikon. Mi ne kantas, do ĝi estas nur muziko (senkanta), kaj tial ne enhavas Esperanton. Sed, mi nomis unu el miaj muzikaĵoj "Ĉielo", do mi almenaŭ uzis Esperanton tie.
Mi proponas, ke mi verkos tekstojn por via muziko kaj igos vian muzikon kantoj ridulo.gif

Arseno (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2012 11:59:29 asubuhi

Kelli:Mi amegas legi, do mi aĉetas ankaŭ esperantajn librojn ridulo.gif
Ŝajnas, ke jame vi taŭgas por verki proprajn librojn

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2012 12:29:47 alasiri

Nun mia hobio estas ŝoveladi neĝon. Eble mia hobio estas spekti bonajn filmojn.

brw1 (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2012 5:06:29 asubuhi

Mia hobio estas studi kaj paroli aliajn lingvojn. Mi parolis Anglan kaj francan lingvojn. Mi studis Greka, Esperanto, Hispana, Mi studas Hispana nun. Mi povas usi esperanton sed, mi ne scias se mi jam povas paroli. Mi povas paroli Hispana se mi devas. Mi amas fiŝado kaj multajn aliajn ioj.

Kurudi juu