Naar de inhoud

Kio estas via hobio?

door maximkaaa, 28 september 2012

Berichten: 20

Taal: Esperanto

maximkaaa (Profiel tonen) 28 september 2012 09:36:08

Kio estas via hobio? Kaj ĉu vi iam uzis esperanton por ĝi?

RiotNrrd (Profiel tonen) 28 september 2012 18:24:23

Nu, Esperanto mem estas unu el miaj hobioj. Do, mi uzas Esperanton tiam, kiam mi uzas Esperanton. ridulo.gif

Mi ankaŭ verkas muzikon. Mi ne kantas, do ĝi estas nur muziko (senkanta), kaj tial ne enhavas Esperanton. Sed, mi nomis unu el miaj muzikaĵoj "Ĉielo", do mi almenaŭ uzis Esperanton tie.

hebda999 (Profiel tonen) 28 september 2012 18:58:45

Mi faras modelojn de tankoj kaj lokomotivojn. Ne, mi ne uzas Esperanton por tiu ĉi agado - nur la polan kaj germanan. Sed esperante mi ŝatas legi librojn. Verdire mi tralegis pli multe da libroj en esperanto ol en la pola lingvo. ridulo.gif

pberg001 (Profiel tonen) 29 september 2012 00:56:35

Mi ludas ludojn kiel ŝako, goo, kaj shōgi. Mi uzas Esperanton por lerni pri novaj ludoj el la tuta mondo

maximkaaa (Profiel tonen) 29 september 2012 16:56:57

pberg001:Mi ludas ludojn kiel ŝako, goo, kaj shōgi. Mi uzas Esperanton por lerni pri novaj ludoj el la tuta mondo
Ĉu vi ludas goo bone? Mi ŝatas la lude sed mi ne havas kamarado. Mia interreto estas tre malrapida do mi ne povas ludi interrete, kaj nunka de miaj amikoj ne scias goon.

Mi ankaŭ ŝatas ŝako, montiro kaj redaktado de vikipedio. Kaj nur lastan mi faris kun esperanto.

brodicius (Profiel tonen) 29 september 2012 18:44:20

Mi ĉefe lernas lingvojn por ŝatokupo. Due mi verkas rakontojn, plejparte en Esperanto (ĉar miaj skribaĵoj en la angla estas...teruraj).

Paulinho (Profiel tonen) 29 september 2012 22:04:43

Ankaŭ mi ĉefe lernas lingvojn por ŝatokupo. Sed la lenardo de aliaj ligvoj fariĝis seriozan aferon. Mi amas ankaŭ voluntuli. Kaj per fremdalingvoscio mi helpis gentoj en la tuta vivo mia.
Mi lernas du lingvoj kiel nura hobio, la araban, kaj la rusan. De ili mi scias tre malmulte. Sed mi unufoje helpas Marokulo en Barajas, Madrid, parolante la araban. Li bezonis aĉeti la bileton, sed ne sciis kie. Mi nur montris al li kie.
Pri esperanto LERNU estas mia esperantlando.

pberg001 (Profiel tonen) 30 september 2012 01:01:06

maximkaaa:
pberg001:Mi ludas ludojn kiel ŝako, goo, kaj shōgi. Mi uzas Esperanton por lerni pri novaj ludoj el la tuta mondo
Ĉu vi ludas goo bone? Mi ŝatas la lude sed mi ne havas kamarado. Mia interreto estas tre malrapida do mi ne povas ludi interrete, kaj nunka de miaj amikoj ne scias goon.

Mi ankaŭ ŝatas ŝako, montiro kaj redaktado de vikipedio. Kaj nur lastan mi faris kun esperanto.
Mi ne ludas bone, sed mi ĝuas ludi ĝin

maratonisto (Profiel tonen) 30 september 2012 09:33:52

Mia hobio estas muziko. Mi ludas gitaron, sintezilon kaj faras karaokeon.

Vespero_ (Profiel tonen) 1 oktober 2012 01:49:26

Esperanto! Sed tio estas evidenta. Miaj aliaj hobioj estas verkado kaj ludante kun miaj amikoj. Mi verkantas Dungeons & Dragons-an kampajnon kiu mi DM-as por miaj amikoj.

*esp. Karceroj & Drakoj; angla rolludo
* * ang. Dungeon Master; esp. Karcermastro, tiu, kiu regas la mondon de la ludo.

Terug naar boven