Přejít k obsahu

Ribeladas la malsanaj landoj de Eŭropo

od uživatele vincas ze dne 28. září 2012

Příspěvky: 32

Jazyk: Esperanto

codesito (Ukázat profil) 28. září 2012 22:25:09

vincas:Ribeladas la malsanaj landoj de Eŭropo

Ĵus mi tralegis la artikolon kaj en mia kapo venis la penso, ke hispanoj kaj grekoj devus protesti ne kontraŭ la restrikta politiko de registaroj, sed arde manifestacii, ke registaroj strikte farus malaltigon de salajroj, pensioj ktp ridulo.gif
Mi ne komprenas pri kio vi ridetas, la falo de Suda Eŭropo signifus la fino de eu, kial vi ne povas kompreni ke ni ĉiuj iras en la sama ŝipo?
Ankaŭ la malriĉeco en Rusio estos neniel utila al niaj landoj.

lagtendisto (Ukázat profil) 28. září 2012 23:14:41

Mi opinas. Suda Eŭropo ne falas. Suda Eŭropo organizas sin denove. Mi konsentas. Tio ne estas situacio por ridetu.

Hyperboreus (Ukázat profil) 29. září 2012 0:04:43

Forigite

vincas (Ukázat profil) 29. září 2012 10:40:35

Tio estis mia provoko. Pardonu, se ĝi estas tro nigra, sed situacio ja estas tre grava kaj mi ne volis, ke mia fadeno restus sen respondo.

codesito:Ĉiukaze, ne estas via afero kian politikon faras niaj politikestroj en Hispanio, ni voĉdonis ilin ne vin
Do kial vi mem ne pagas sian ŝuldon? Kial, ekzemple, pli malriĉaj estonoj devas pagi ŝuldon de ne prudentaj hispanoj kaj grekoj?

codesito:Vinkas volas la mizeron de miaj samlandanoj kaj vi insultas min. Kanajlo, mizerulo...
Kion vi konsumas, kara codeshit?! Mi ankaŭ volas la samon ridulo.gif

Mi ne volas mizeron en via lando, sed estas ja tre simpla demando. Ĉu mem hispanoj havas tiom da mono, ke ili povus pagi altnivelajn salajrojn, pensiojn ktp? Kaj la respondo estas klara NE.

Koracio (Ukázat profil) 29. září 2012 11:07:27

Nur per la reŝtriktoj oni ne povas iri al ekvilibreco, sed oni devus reŝtrikti senfine, kaj fari la ŝtatanoj ege malriĉa.
Povus helpi, se la labortempo estus kurtita, ĉar oni devus plian homojn laborigi por fari la laboron. Sed la registaroj faras la malon, kaj faras plian kaj plian senlaborulon.

codesito (Ukázat profil) 29. září 2012 12:30:39

vincas:Tio estis mia provoko. Pardonu, se ĝi estas tro nigra, sed situacio ja estas tre grava kaj mi ne volis, ke mia fadeno restus sen respondo.

codesito:Ĉiukaze, ne estas via afero kian politikon faras niaj politikestroj en Hispanio, ni voĉdonis ilin ne vin
Do kial vi mem ne pagas sian ŝuldon? Kial, ekzemple, pli malriĉaj estonoj devas pagi ŝuldon de ne prudentaj hispanoj kaj grekoj?

codesito:Vinkas volas la mizeron de miaj samlandanoj kaj vi insultas min. Kanajlo, mizerulo...
Kion vi konsumas, kara codeshit?! Mi ankaŭ volas la samon ridulo.gif
Mi ne volas mizeron en via lando, sed estas ja tre simpla demando. Ĉu mem hispanoj havas tiom da mono, ke ili povus pagi altnivelajn salajrojn, pensiojn ktp? Kaj la respondo estas klara NE.
Mi ne scias ĉu iu estono aĉetis Hispanan ŝuldon je 8% je intereso, mi pensis ke estis precipe la riĉuloj de Hispanio kaj de aliaj landoj, ankaŭ mi, ne estante riĉulo, aĉetis tre malgrandan kvanton, sed mi dirus ke tio estis nenia donaco.
Bv ne esti tiel provokema, kion vi diras estas tute sensenca kaj ofenda.

lagtendisto (Ukázat profil) 29. září 2012 12:51:15

Nur por mencias tio. Germanio ne pagos plu ol 190 milliardoj eŭroj en ESM. Tio estas decido de nia plej alta juĝejo (juĝejo por gardu la ruloj de konstitucio, Verfassungsgericht). Tio estas la supra limito de germana "financohelpo".
Estas alvoko al popoloj de Suda Eŭropa. Solvu viaj surlokaj aferoj demokratieme. Se ĝin malsukcesus. Enmensigu, ankaŭ ekzistas hispana militistaro, kio povus puĉi kontraŭ ĥaoso en socio. Ĉu hispanian popolon vere volas regi de hispana militistaro?

Sunjo (Ukázat profil) 29. září 2012 14:26:21

@spreecamper: bonvolu legi la artikolon pri la Federacia Konstitucia Kortumo de Germanujo
Kaj la financa limigo en la kadro de la EMS sufiĉe certe ne signifas ke Germanujo ne pagus pli se tio necesus.

codesito (Ukázat profil) 29. září 2012 15:23:02

spreecamper:Nur por mencias tio. Germanio ne pagos plu ol 190 milliardoj eŭroj en ESM. Tio estas decido de nia plej alta juĝejo (juĝejo por gardu la ruloj de konstitucio, Verfassungsgericht). Tio estas la supra limito de germana "financohelpo".
Estas alvoko al popoloj de Suda Eŭropa. Solvu viaj surlokaj aferoj demokratieme. Se ĝin malsukcesus. Enmensigu, ankaŭ ekzistas hispana militistaro, kio povus puĉi kontraŭ ĥaoso en socio. Ĉu hispanian popolon vere volas regi de hispana militistaro?
Pruntedoni monon je 8% de intereso al riĉa lando kiel hispanio estas nenia financa helpo, sed bonega negoco, ne estu hipokritulo.

Zpět na začátek