Příspěvky: 32
Jazyk: Esperanto
lagtendisto (Ukázat profil) 29. září 2012 15:59:51
Sunjo:@spreecamper: bonvolu legi la artikolon pri la Federacia Konstitucia Kortumo de GermanujoMi ne komprenas. Kial vi montras al tiu artiklo en Vikipedio? Ĉu vi volas eksprimi: Vi ne komprenas la funkcio de Federacia Konstitucia Kortumo de Germanujo? Se jes, laŭ vi: Kio mi ne komprenus korekte?
Sunjo:Kaj la financa limigo en la kadro de la EMS sufiĉe certe ne signifas ke Germanujo ne pagus pli se tio necesus.Do. Vi pravas. Sed antaŭe tio okazos. La Federacia Konstitucia Kortumo de Germanujo decidos denove. La Federacia Konstitucia Kortumo de Germanujo povas bremsi la aferon. Aparte tion. En Germanio la sekva Parlamenta baloto okazos en aŭtuno 2013. Tio signifas. Ĝis aŭtuno 2013 nenio de politika partio en Germanio provos pligrandigi la kadro de la financohelpo por bankrotaj ŝtatosistemoj. Io de politika partio kio provos kontraŭe. Tio partio forĵetos de germana parlamento. Tutcerte!
lagtendisto (Ukázat profil) 29. září 2012 16:06:12
UZES:Eŭropo estas nur iluzio – ni estas senfortaj…En 2014 la sekva Eŭropa parlamento baloto okazos. Dum lasta Eŭropa parlamento baloto en 2009 nur 43 % de europaj civitanoj batolis.
robbkvasnak (Ukázat profil) 29. září 2012 16:16:01
Mia frato estas parto de tiuj grandbankoj (svisa) kaj mi vidas en li la avaron de lia klaso. Mi bedaŭras tion, ĉar li estas mia frato kaj dolorigas min sed mi ne povas konvinki lin ke li kaj lia banko estos finfine la perdontoj.
lagtendisto (Ukázat profil) 29. září 2012 16:18:26
codesito:Pruntedoni monon je 8% de intereso al riĉa lando kiel hispanio estas nenia financa helpo, sed bonega negoco, ne estu hipokritulo.Do. Sed mi opinas. Ĝin vestas mi tre bone.
Hundies19 (Ukázat profil) 29. září 2012 16:55:35
vincas (Ukázat profil) 29. září 2012 19:04:05
raffadalbo (Ukázat profil) 29. září 2012 19:56:09
robbkvasnak:Mia koro iomete pendas de la Eŭropa Unuiĝo ĉar ĝi estas por mi simbolo de popoloj kiuj ne plu militos unu kontraŭ la aliaj sed male malfermos la landlimojn kaj iom post iom lernos vivi kune.+1
Mi kredas ke ni ĉiuj tro rapide forgesas kiom grava estas la paco! Ĉu vere la monproblemoj estas la plej gravaj? Ni estas bonŝancaj, ĉar ni povas paroli pri monproblemoj. Tio ne eblis dum la du mondmilitoj: tiam la registraroj diris ke la mono necesis por konstrui la armoj, kaj neniu povis ribeladi.
lagtendisto (Ukázat profil) 29. září 2012 20:01:10
cellus (Ukázat profil) 1. října 2012 11:15:09
spreecamper:Mi volas ripeti: Postulu via opinio dum sekva Eŭropa parlamento baloto en 2014. Kio partio en via lando estas la plej malgranda plago por paca Eŭropo? Kio politika opinio en Eŭropa parlamento vi volas fortigu? Tio gravas.Vi pravas, Spreecamper. Bedaŭrinde la nombro da balotantoj en Svedio estas pli malalta ol en la elektoj de la sveda parlamento. Tion mi bedaŭras; homoj ne komprenas la graveconn de la Eŭropa parlamento, kaj mi opinias ke la svedaj amaskomunikiloj parte kulpas pri tiu situacio. Svedaj ĵurnalistoj havas tre malgrandan intereson pri la Eŭropa Unio, kaj ili estas tre forte influitaj de britaj amaskomunikiloj kiuj estas tre eŭropuniskeptikaj.
Kelkfoje mi cerbumas ĉu la uzo de esperanto ne donus pli fortan voĉon al la pli pozitivaj landoj en la Europunio.
Ŝajnas al mi ke la Eŭroparlamento ekhavas pli kaj pli grandan forton, iomete tio min memorigas pri la historio de la sveda parlamento dum la 19-a jarcento. Ĝi komencis kiel konsilantaro por la diktatora reĝo kaj evoluigis la landon al parlamenta demokratio.
La forta flanko de la Eǔropa Parlamento estas ke ĝi havas pli kaj pli grandan potencon kiam temas pri leĝoj. Do via voĉo estas necesa por pli bonaj leĝoj en la Eropa Unio. Pensu pri tio!
Kjell R
darkweasel (Ukázat profil) 1. října 2012 11:28:53
Aŭstroj ofte pensas, ke "tiuj en Bruselo ĉiuokaze faras, kion ili volas" kaj - laŭ iu statistiko, kiun mi vidis antaŭ kelkaj jaroj - havas la plej grandan proporcion de skeptikuloj pri la Eŭropa Unio, inter ĉiuj eŭropuniaj landoj. La Eŭropa Unio estas ofte vidata kiel simbolo de nenecesaj reguloj kaj leĝoj (la fama "reguligita kurbeco de kukumoj" estis unu el la unuaj vortoj, kiujn asociis iam mia frateto kun la EU), grandega burokratio, nun ankaŭ de ekonomiaj problemoj. Aldone plej multaj aŭstroj - eĉ mi mem - ne tre bone komprenas la sistemon de leĝokreado en Bruselo.
Kaj ĉio ĉi, kvankam unu aŭstra voĉo havas fakte multe pli grandan influon ol ekzemple unu germana voĉo.