去目錄頁

Kio okazas en Sirio?

robbkvasnak, 2012年9月28日

讯息: 35

语言: Esperanto

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月2日上午4:59:12

robbkvasnak:Nur ĉar mi nomis la krimojn de la hispanoj ne signifas ke nur ili krimis. La angloj kaj iliaj idoj, la usonanoj ankaŭ terure krimis en la Amerikoj. En la nomo de nia registaro, oni faras malhomajn agojn en multaj landoj. La francoj, la nederlandanoj kaj la portugaloj ankaŭ malhome traktis praamerikanojn) Ankaŭ la germanoj, la francoj, la vikingoj (svedoj, norvegoj, danoj) terurigis Eŭropon. Ne forgesu la pravoj de la italoj en antikva Romo! En Azio la mongoloj kaj kelkaj ĉinaj reĝoj - certe ankaŭ en Afriko oni krimis kontraŭ la homanaro. Kvazaŭ ne ekzistas nacio kun pura veŝto.
Jes, vi tutege pravas. Kiel vi mem tre bone montras, la homara historio estas nur senfina sanga milito. Kaj ĉiam pro la samaj kialoj: povo kaj/aŭ mono.

Amike.

codesito (显示个人资料) 2012年10月2日上午7:15:06

Tjeri:Tamen vi ne scias rekoni hispanan trolon
Ne, vi volis diri:
Silentu Rob, tiu debato ne interesas al ni.

Almenaŭ Rob estas kuraĝulo kaj debatas, sed vi...

cellus (显示个人资料) 2012年10月2日上午9:06:39

Jen ni povis legi pri du imperialismoj, la usona kaj hispana/portugala. Oni povus diri ke la usona estas ido de la brita, kaj same la idoj de la hispana imperiismo havis sian propran imperiismon. Kiam la kolonioj de Hispanio kaj Portugalio liberiĝis de la gepatrolando, tio ne signifis tuj, kiel mi komprenas la aferon, liberiĝon de la indiĝenaj popoloj. Nur en la lastaj jaroj la rajtoj de la indiĝena loĝantaro estas agnoskita. Interesan paralelon inter la brita imperiismo kaj ĝiaj idoj vi trovas en la iama Rodezio kaj Sudafriko unuflanke kaj Argentino koncerne la Falklandaj insuloj, la Malvininsuloj aliflanke!

Imagu, la hispana-portugala konkero de Ameriko komenciĝas nur proksimume 150 jarojn post la grandega pesto en Eŭropo kiu malgrandigis la loĝantaron de tiu kontinento je 25 %, se mi bone memoras la taksojn de la perdo. Tutaj regionoj estis senhomigitaj! Post tiu pesto, samtempe kun la "Glaciepoketo" (la Malgranda glacia epoko kiu daŭris ĝis 1650) la araba (Mora) regno sur la Ibera duoninsulo disfalas. Kial? Multaj saĝuloj diras ke al-Andaluz estis regno de toleranco. Kial la kristanoj venis al la potenco (povo) kaj kial oni provis elradikigi muzulmanojn kaj judojn, kiuj, se ili povis, fuĝis al la Islama imperio. Kaj ĝi estas la rezultato de la sama proceso, iu konkeras la tutan Nordafrikon kaj enkondukas kaj sian religion kaj sian lingvon tie. La koptoj estas decimitaj ĝis 10 % de la egipta loĝantaro. La loĝantoj kiuj ne akceptis la novan kredon, islamon, povis esti venditaj kiel sklavoj.

Kion mi neniam bone komprenis estas kial la islama regno sur la Ibera duoninsulo falis. Kial la kristanaj triboj subite ribelis? Kial ilia ekonomia forto tiom kreskis? Mi ie legis ke la reganta elita tavolo estis sufiĉe maldika. Sed kial vere. Ĉu estis iaj ŝanĝoj en la klimato?

Konsideru la fakton ke kiam Islamo havis sian grandan konkeron, Eŭropo kun la mediteranea regiono havis unu el la plej severaj vintroj.

Kjell R

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年10月2日上午10:06:33

codesito:
Tjeri:Tamen vi ne scias rekoni hispanan trolon
Ne, vi volis diri:
Silentu Rob, tiu debato ne interesas al ni.

Almenaŭ Rob estas kuraĝulo kaj debatas, sed vi...
Fakte temas ĉi tie pri la intercivitana milito/popolleviĝo en Sirio kaj ne pri la historio de Usono, Hispanujo aŭ iu ajn alia lando.

vincas (显示个人资料) 2012年10月2日上午10:18:35

Se oni ion faros en Sirio, estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Se oni nenion faros, ankaŭ estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Do kia elekto estas?

codesito (显示个人资料) 2012年10月2日下午12:44:03

vincas:Se oni ion faros en Sirio, estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Se oni nenion faros, ankaŭ estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Do kia elekto estas?
Ni povas atombombadi ĉiujn urboj de Sirio, kaj gasi la supervivantojn kun kemiaj armiloj, ĉiam estos homoj kiuj protestos sed, kial aŭskulti ilin?

auxro (显示个人资料) 2012年10月2日下午1:52:45

codesito:
vincas:Se oni ion faros en Sirio, estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Se oni nenion faros, ankaŭ estos homoj, kiuj diros, ke tio estas malbone. Do kia elekto estas?
Ni povas atombombadi ĉiujn urboj de Sirio, kaj gasi la supervivantojn kun kemiaj armiloj, ĉiam estos homoj kiuj protestos sed, kial aŭskulti ilin?
reductio ad absurdum

codesito (显示个人资料) 2012年10月5日下午8:35:03

Kirilo81:flipe, per unu vorto: bovsterko

Kio fakte okazis/-as:

-multaj sirianoj en marto 2011 demonstras por pli da rajtoj kaj reformoj; Asad lasas sian policon bati la demonstrantojn kaj diras, ke la eksterlando stiras la protestojn
-la sirianoj daŭre demonstris, spite al la ŝtata perforto
-iam Asad promesas reformojn (por la X-a fojo en dek jaroj) kaj samtempe lasas la policon pafi al la demonstrantoj; nur nun kelkaj, sed ĉiam pli da demonstrantoj postulas la eksiĝon de Asad
-Asad lasas apud la polico nun ankaŭ milicojn pafi al la demonstrantoj kaj nomas ilin teroristoj; ili pludemonstras, ĉiam pli multnombre kaj multloke
-ĉirkaŭ en oktobro/novembro 2011 la sirianoj perdas la paciencon: miloj jam mortis, Asad vane promesadas reformojn kaj finon de la perforto; la protestantoj prenas, kion ili povas atingi, kaj repafas
-Asad lasas la armeon pafi al protestantoj kaj bombi urbojn kaj vilaĝojn (kiel lia patro), kie estas resisto; la protestantoj, plifortigitaj de "dizertintoj" (do soldatoj, kiuj ne volas pafi al sia propra popolo), pli kaj pli organizas sin kaj provas rezisti kontraŭ granda amaso da soldatoj bone ekipitaj
-ekde ĉi tiu jaroj la popolleviĝon eblas nomi intercivitanan militon, kvankam miaopinie nur malplimulto de la sirianoj ankoraŭ subtenas Asad

Asad ja havas (alie ol Gadafi) potencajn amikojn kaj pli lojalan armeon, tamen miaopinie la ne povos venki (kaj bone). Mi deziras al la sirianoj eltenemon kaj rapidan finon al la sangelverŝo.
Kirilo, per unu vorto: homsterko.

La sterko de ĉiuj bestoj estas mirinda, fonto de vivo por la vegetaloj kaj do necesega en la mondo, nur la homa sterko estas malutila kaj ĝi eĉ povas esti veneniga por niaj plantoj, imagu do kia devas esti la kvalito de niaj manĝaĵoj!

vincas (显示个人资料) 2012年10月7日上午10:02:06

Sirio atakis Turkion. Se Sirio ne ĉesos tion, tio povas fariĝi afero de NATO.

Turkey 'responds to fresh Syrian mortar fire'

Fuzzy (显示个人资料) 2012年10月15日上午11:19:04

Ĉu iu vere kredas ke Sirio vere atakis Turkion?
Ĉu ne estas evidente ke oni penas militigi Sirion per ĉiuj rimedoj, eĉ klare provokaj?

回到上端