Kio okazas en Sirio?
de robbkvasnak, 28 de septiembre de 2012
Aportes: 35
Idioma: Esperanto
antoniomoya (Mostrar perfil) 15 de octubre de 2012 17:25:59
Fuzzy:Ĉu iu vere kredas ke Sirio vere atakis Turkion?Mi ne kredas ke Sirio vole atakis Turkion.
Ĉu ne estas evidente ke oni penas militigi Sirion per ĉiuj rimedoj, eĉ klare provokaj?
Sed mi jes kredas ke la siria prezidanto preferas masakri sian propran popolon (pro siaj personaj interesoj), ol forlasi la povon.
Kiam popolo leviĝas kontraŭ siaj registoj, vi povas forte dubi ĉu tiuj registoj agis taŭge. Neniam feliĉa popolo volis faligi sian estraron. Homoj nur volas havi laboron, manĝon, domon, familion, kaj vivi pace kaj liberece.
Amike.
vincas (Mostrar perfil) 15 de octubre de 2012 19:22:55
Fuzzy:Ĉu iu vere kredas ke Sirio vere atakis Turkion?Ne tion faris nifuloj
Ĉu ne estas evidente ke oni penas militigi Sirion per ĉiuj rimedoj, eĉ klare provokaj?
Mi ne diris, ke tion Sirio faris intence, sed se Sirio tion daŭros, Turkio ankaŭ povas agi.
Fuzzy (Mostrar perfil) 17 de octubre de 2012 05:32:47
robbkvasnak:Ni estas tre internacia komunumo. Ni ĉiuj loĝas en iu aparta lando kaj lernas pri la novaĵoj en tiu lando. Kvankam mi loĝas en Usono, mi ankaŭ havas televidon el Germanio (Deutsche Welle). Sed mi konscias ke miaj scioj pri la okazoj en Sirio venas el nur du fontoj. Do laŭ vi, kio okazas en Sirio? Kio devus okazi tie?Nur unu aferon oni povas diri certe: en Sirio okazadas informa milito, do neniu el ni kapablas kompreni la veran situacion en la lando.
Dum ĉi-tiu diskuto mi petegas ke ĉiu respektu la opiniojn de aliuj. Dankon!
Mi opinias ke:
- Usono deziras militon apud Eŭropo por Eŭropo bankrotiĝu pli rapide ol Usono mem bankrotiĝos, kaj ankaŭ forpeli el la regiono Ĉinion kaj Rusion, tial subtenas kaj armigas la siriajn teroristojn;
- Kataro kaj aliaj arabaj monarkioj deziras islamigi tutan regionon, tial subtenas kaj armigas la islamajn fanatikulojn kune kun Usono;
- Ĉinio deziras stabilecon en la regiono de kie ĝi ricevas sian nafton, tial ĝi subtenas Asadon kiu kontraŭstaras la ĥaoson;
- Irano ege subtenas Asadon ĉar scias ke Irano estas sekvonta viktimo;
- Rusio subtenas Asadon ĉar Sirio estas aliancano de Rusio en tiu regiono, ni ne povas perfidi ankaŭ ĝin, tio signifus perdi tutan influon en la tre grava regiono.
Sed mi tute ne komprenas, kion volas Eŭropo kaj Turkio. Ĉu Eŭropo malhavas aliajn problemojn ol bruligi incendion apud si?
Eĉ malpli mi komprenas Turkion: ĉu Erdogan ne komprenas ke en disfalinta Sirio kurdoj tuj organizos propran ŝtaton kaj ekbatalos kontraŭ Turkio? Kial li tiom arde deziras militi kontraŭ Sirio? Strangega afero.
Ĉu Usono havas tiom fortan potencon super eŭropanoj kaj turkoj por igi ilin agi kontraŭ siaj interesoj?
cxevino (Mostrar perfil) 17 de octubre de 2012 14:58:40
La unuan finiĝis en - 241 + 2159 = 1918, kiam triumfis la bolshevika revolucio kaj ekpartoprenis Usono la militon eŭropan.
La decida momento de la dua estis kiam Hanibalo post lia lasta venko renuncis ataki Romion, kio signis lian finan malvenkon: - 216 + 2159 = 1943, la bataloj de Stalingrado kaj de Nordafriko.
La decida momento de la tria ja estos venontjare: - 146 + 2159 = 2013. Tiam nova Romio ruinigos Kartagon kaj Korinton (Grekio/Makedonio) kaj aneksos iliajn teritoriojn.
Usono estas Kartago, kaj EU, Grekio. Iliaj mercenarioj (salafistoj) jam estas venkotaj de la Siria registaro kaj popolo ĉar, taksinte ilin malutilaj kaj tro danĝeremaj, kaj temante reagoj de la Rusio kaj Ĉinio, la okcidentuloj ilin jam ne plu subtenas...
Atakoj al Sirio aŭ Irano konsistigus atako al Rusio kaj Ĉinio kaj provokus atommiliton, tial ni esperu ke tio ne okazos...
Fuzzy (Mostrar perfil) 20 de octubre de 2012 07:08:54
cxevino:Vi devas kompreni ke ni denove ĉeestas la trian punikan kaj makedonian militojn.Krom la lastan alineon mi komprenis nenion. Kio estas 2159?