Zum Inhalt

Kiel tondi longajn ungojn de hundoj?

von Terurĉjo, 6. Oktober 2007

Beiträge: 8

Sprache: Esperanto

Terurĉjo (Profil anzeigen) 6. Oktober 2007 03:56:32

Mi hontas, ĉar mi forgesis siatempe tondi ungojn al mia hundo, kaj nun ĝi havas ilin tro longajn. Tiaj ungoj iomete malhelpas al ĝi promeni, kuri kaj ludi. Mi leĝis ke en siaj ungoj hundoj havas nervojn kaj sangajn angiojn, tial estas dolore, kiam oni malakurate tondas ungojn.
Ĉu mi povus konsulti iun por sendolore kaj rapide fari la operacion rido.gif ? Ĉu preferindus viziti best-kuracejon?

Mielo (Profil anzeigen) 8. Oktober 2007 18:33:43

Terurĉjo:Mi hontas, ĉar mi forgesis siatempe tondi ungojn al mia hundo, kaj nun ĝi havas ilin tro longajn. Tiaj ungoj iomete malhelpas al ĝi promeni, kuri kaj ludi. Mi leĝis ke en siaj ungoj hundoj havas nervojn kaj sangajn angiojn, tial estas dolore, kiam oni malakurate tondas ungojn.
Ĉu mi povus konsulti iun por sendolore kaj rapide fari la operacion rido.gif ? Ĉu preferindus viziti best-kuracejon?
Nia hundo kuras multon kaj rapide sur la strato,sur la asfalto kaj ĝiaj (liaj) ungoj trouziĝas senĉese. Sed mi portas ĝin al bestkozmetikistino regule ĉar haro de hundo kreskas tre rapide. La kosmetikistino fortranĉis ankaŭ ungo de la hundoj.

white knight (Profil anzeigen) 9. Oktober 2007 08:58:42

14110-8b9cce-937.jpg (8)
Mielo, interesan hundon vi havas. Ĝi aspektas kiel katon.
rido.gif

Mielo (Profil anzeigen) 9. Oktober 2007 17:32:02

white knight:
14110-8b9cce-937.jpg (8)
Mielo, interesan hundon vi havas. Ĝi aspektas kiel katon.
rido.gif
Ne, ne !!! rido.gif Ĝi estas usona hispanhundo, sed ĝi (li, ĉar li estas knabo) estas tre nigra kaj ne vidiĝas bone sur la fotoj. Ankaŭ Terurĉjo havas samforman hundon, sed ĝi estas knabino kaj ne nigra. rido.gif
Ĉu vi havas hundon, kara Kavaliro ?

Terurĉjo (Profil anzeigen) 9. Oktober 2007 20:05:32

Mielo, mi tamen opinias, ke via Blacky (ĉu mi ĝuste skribis lian nomon?) estas ne usona lango.gif hispanhundo, sed amerika spanielo, samkiel mia Manjunja. okulumo.gif

Mielo (Profil anzeigen) 10. Oktober 2007 18:29:52

Terurĉjo:Mielo, mi tamen opinias, ke via Blacky (ĉu mi ĝuste skribis lian nomon?) estas ne usona lango.gif hispanhundo, sed amerika spanielo, samkiel mia Manjunja. okulumo.gif
Jes, vi pravas. rido.gif Mi ne komprenas kial mi pensis pri la lando kaj ne pri la mondoparto. Kaj en mia Esperantvortaro la hungara vorto "spániel" estas egala per "hispanhundo". Mi pensas la spanielo estas hispana hundo, ĉu ne ? Nu, mi havas hungaran amerikan hispanan hundon kies nomo estas Blacky. rido.gif Li estas internacia hundo.

diogotux (Profil anzeigen) 11. Oktober 2007 21:19:27

Laŭ miaj principoj, nia patrino naturo donis al hundoj ungojn ĉar ĝi estas necesaj, ne grave ĝia speco.

Do, korekta estas ne tondi ungojn de hundoj, eĉ se tiuj ungojn estas longaj.

Terurĉjo (Profil anzeigen) 13. Oktober 2007 03:56:16

diogotŭ:Laŭ miaj principoj, nia patrino naturo donis al hundoj ungojn ĉar ĝi estas necesaj, ne grave ĝia speco.

Do, korekta estas ne tondi ungojn de hundoj, eĉ se tiuj ungojn estas longaj.
Kion viaj principoj parolas pri longeco de homaj haroj, ungoj, purigado (lavado) de homaj korpoj?
Naturo-patrino ankaŭ ne donis al la homaro dekomence vestaron. lango.gif

Zurück nach oben