Mergi la conținut

kial 'leĝera' ne aperas je Reta Vortaro?

de rheotaxis, 30 septembrie 2012

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

rheotaxis (Arată profil) 30 septembrie 2012, 15:42:20

Jen la vorto 'leĝera' troveblas en la vortaro de lernu.net, sed ne aperas je http://www.reta-vortaro.de/revo/ ?
Oni eblas diri "stilo de la aŭtoro estas tro leĝera" - Bernard Golden, 'Heroldo de Esperanto" (5a de julio 1995, p.4)

novatago (Arată profil) 30 septembrie 2012, 17:04:53

rheotaxis:Jen la vorto 'leĝera' troveblas en la vortaro de lernu.net, sed ne aperas je http://www.reta-vortaro.de/revo/ ?
Oni eblas diri "stilo de la aŭtoro estas tro leĝera" - Bernard Golden, 'Heroldo de Esperanto" (5a de julio 1995, p.4)
Kial ne rekte demadi tion al ReVo?

Ĝis, Novatago.

Chainy (Arată profil) 30 septembrie 2012, 17:39:17

Mi demandis la redaktistojn de ReVo en la dissendolisto: leĝera?

Ni vidos, ĉu iu respondos...

Kiam mi redaktis la artikolon pri 'light' en la Lernu-vortaro, la vorto 'leĝera' jam estis tie. Mi lasis ĝin, ĉar ĝi ja estas en NPIV (vortaro.net), Wells kaj ankaŭ la vortaro de Kondratjev. Mi aldonis en krampoj ekzemplon pri tio, kiel oni povas uzi ĝin.

Înapoi mai sus