К содержанию

Tivaldar Soros

от edu500ac, 30 сентября 2012 г.

Сообщений: 3

Язык: Esperanto

edu500ac (Показать профиль) 30 сентября 2012 г., 20:22:28

Lasttempe la libro "Maskerado ĉirkaŭ la morto" de Tivaldar Soros ricevis la atenton de la amaskomunikiloj. Mi ne scias ĉu la kialo estas la filo de la verkisto. La filo de Tivaldar Soros estas ja la granda financisto kaj filantropo George Soros.

Mi ne legis la libron. Mi ne legis la libron, ĉar mi ne povis trovi ĝin en Esperanta elektronika eldono. Mi demandas...

KIAL?

hunne68 (Показать профиль) 2 октября 2012 г., 8:16:11

TIVADAR Soros estas la ĝusta nomo!

novatago (Показать профиль) 7 октября 2012 г., 20:11:44

edu500ac:Mi ne legis la libron, ĉar mi ne povis trovi ĝin en Esperanta elektronika eldono. Mi demandas...
Mi ne scias. Tamen, eblas supozi ke tio estas tiel ĉar kiam la libro eldoniĝis lastfoje ankoraŭ ne ekzistis interreto kaj lastatempe neniu volis ciferigi ĝin, eble ĉar verŝajne ĝi ankoraŭ havas aŭtorrajtojn.

Ĝis, Novatago.

Наверх