Späť na obsah

Harry Harrison en Esperanto: “Legu! Ĝoju!”

od Helenka, 1. októbra 2012

Príspevky: 1

Jazyk: Esperanto

Helenka (Zobraziť profil) 1. októbra 2012 19:07:41

Tutmonde fama scienc-fikcia verkisto, kiu ricevis multajn internaciajn premiojn pro siaj verkoj, Harry Harrison estis arda adepto de Esperanto. Bedaŭrinde ĉi-jare li forpasis. En ĉiuj liaj libroj nepre estas mencio pri Esperanto, same en romano “Invado: Tero”, kiu ĵus aperis tradukita al
Esperanto en moskva eldonejo "Impeto". Tio estas la dua libro de la fama verkisto, kiun "Impeto" eldonis laŭ kontrakto kun la aŭtoro. Sur angla ekzemplero de la libro, kiun Harry Harrison transdonis al la eldonejo, estas aŭtografo en Esperanto: “Legu! Ĝoju!” Fotokopio de la aŭtografo estas en la aperinta titolo, kaj ĝi kvazaŭ estas testamento por legantaj esperantistoj.

Kiel kutime, la libron oni povas mendi en interreta butiko de “Impeto” kaj baldaŭ ĝi aperos en ĉefaj librovendejoj de Rusio kaj eksterlande. Pliaj detaloj pri la libro ĉe la retejo de eldonejo:
http://impeto.trovu.com

Nahor