Kwa maudhui

Israelo-Palestino: ĉu baldaŭa paco?

ya Glan, 6 Oktoba 2007

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

Glan (Wasifu wa mtumiaji) 6 Oktoba 2007 3:45:55 alasiri

Kion vi pensas pri la estonteco de tiu regiono? Kion vi pensas ke estus necesa fari por pacigi ĝin?
ĉu vi pensas ke la paco estas ebla, kaj ke iuj estroj estas vere bonvolaj?

Pino (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 5:06:12 alasiri

La Hebrea Aŭtonoma Provinco (Birobiĝan)situas en Siberio, ĉu ne ?

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 7:09:10 alasiri

Glan:... iuj estroj estas vere bonvolaj?
Ni sendu nian novan francan prezidenton sarkozo, ĉar ŝajnus ke li povus fari ĉion ĉiam samtempe rido.gif

La rusa ideo superas, tuje, tiu vespero, la sarkozo invitatas en putina hejmo!

Post la tradiciaj vodkoj, ili povos negoci facilege okulumo.gif
Esperu ni ke ili ne vendos teron kiu ne aparteni al ili (same antaŭ pri falestinujo/UN)

Pino (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2007 8:13:23 alasiri

Terurĉjo:
Pino:La Hebrea Aŭtonoma Provinco (Birobiĝan)situas en Siberio, ĉu ne ?
И кому вы-таки это рассказываете?
Еврейская автономная область

piteredfan (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2007 1:12:10 asubuhi

Pino:La Hebrea Aŭtonoma Provinco (Birobiĝan)situas en Siberio, ĉu ne ?
Mi legis tre ĝenindan artikolon en la brita ĵurnalo "Independent" 9an Oktobron pri kontraŭsemitismo interne de la rusa gento en Israelo.
Mi opinias ke estos neniu paco inter Israelo kaj Palestino krom bazo de du egalaj ŝtatoj.
Ĉu ne la supermencita provinco estis diktatora decido de Stalin? Ĉu ne la plejparto de sovjetuniaj Judoj loĝis en la Okcidento ne en Siberio? La graflando (oblasto) de Kaliningrado iĝis iom orfa post la fino de Sovjetunio, ĉar ĝi estas apartigita for restaĵo de Rusio per Litovo. Ĉu ĝi estu pli taŭga loko por loĝigi troajn israelanojn? Ĝis la jardeko 1930a loĝis tie multaj da judoj sed neniuj Rusoj laŭ mi malgranda scio.

Glan (Wasifu wa mtumiaji) 10 Oktoba 2007 9:57:49 asubuhi

Terurĉjo:Panjo mia, fin-fine ni ĝisvivis al la momento, kiam oni nomas hebreojn, elmigrintajn el Rusio, rusoj, kaj akuzas ilin pri antisemitismo.
Kion skribis Piteredfan estas vera. Oni ne bezonas esti juda (=havi judan patrinon) por iĝi aŭtomate israelan civitanon, oni nur bezonas havi unu geavon kiu estas (aŭ estis) juda. La rusaj elmigrintuloj kiuj antisemitis estis tiaj elmigrintuloj.

piteredfan (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2007 10:34:06 alasiri

Terurĉjo:
piteredfan:Mi legis tre ĝenindan artikolon en la brita ĵurnalo "Independent" 9an Oktobron pri kontraŭsemitismo interne de la rusa gento en Israelo.
Panjo mia, fin-fine ni ĝisvivis al la momento, kiam oni nomas hebreojn, elmigrintajn el Rusio, rusoj, kaj akuzas ilin pri antisemitismo. lango.gif

piteredfan:Ĉu ne la supermencita provinco estis diktatora decido de Stalin? Ĉu ne la plejparto de sovjetuniaj Judoj loĝis en la Okcidento ne en Siberio?
Iam mi legis, ke Stalin unue decidis fondi Hebrean provincon en Krimeo, sed tie tiutempe loĝis krimeaj tataroj. lango.gif Plue, jes, neniam hebreoj multis en Birobiĝana respubliko, ili ĉiam preferis loĝi en grandaj urboj de Sovetunio. Kialoj multas kaj mi ne volus tion diskuti. Ili plenrajtis fari tion, samkiel aliaj sovetianoj.
piteredfan:La graflando (oblasto) de Kaliningrado iĝis iom orfa post la fino de Sovjetunio, ĉar ĝi estas apartigita for restaĵo de Rusio per Litovo. Ĉu ĝi estu pli taŭga loko por loĝigi troajn israelanojn? Ĝis la jardeko 1930a loĝis tie multaj da judoj sed neniuj Rusoj laŭ mi malgranda scio.
Neniam Rusio havis graflandojn, malgraŭ tio, ke nia caro Petro la Unua kaj aliaj sekvaj caroj donis la titolon al multaj rusiaj personoj.
Ĉu Alasko estas orfo? Ĝi ja ankaŭ estas apartigita de Usono per Kanado.
Ĉiuj personoj estas bonvenaj en Rusio. Des pli ke Okcidenta Prusio (nuna Kaliningradujo) antaŭ Dua Mondmilito apartenis ne al Sovetunio, sed al Germanio.
Laŭ mia kompreno kaj tie mi povus erari, la vorto "graflando" signifas subdividon de lando. Tio taŭgas ke oni ne bezonu diri "oblasto", "ŝiro", "departmento" ktp. En Usono ekzistas "counties" sen grafoj; laŭ brita ĝisnuna feŭdismo kelkaj graflandoj kunligiĝas kun reĝaj dukoj, sed la plejparto de ili havas neniujn nobelulojn kunnomitajn je ili.
Laŭ la brita artikolo kiu mi menciis, la "Leĝo de Reveno" estis amendita kiel homo kun unu geavo rajtu iĝi isrealano, kiel Glan diras. Mi kredas ke antaŭe rabenaj juĝejoj decidis ĉu oni tiu-rajtis pro Judeco. La nuna leĝo sekvas la nazian leĝon de Nuremburgo.

Pino (Wasifu wa mtumiaji) 14 Oktoba 2007 1:36:30 alasiri

Pino, estimata, cu vi ellernis la rusan speciale por respondi al mi, prizorgante hebreojn?
Jes, sed serioze, multe da miskompreno, multe da sango malfacililas la pacon. Ege laboro necesas.

Kurudi juu