Til indholdet

Signifo de "Heliko"

af Interretano, 4. okt. 2012

Meddelelser: 14

Sprog: Esperanto

Interretano (Vise profilen) 4. okt. 2012 12.48.54

En Vikipedio, la artikolo pri helikoj temas pri gastropodoj en la familio Helix.

Cxu, do, por gastropodoj en aliaj familioj, (kiel Discidae aux Naticidae) oni uzu alian frazon, kiel "surtera kunkonka gastropodo", aux "enakva kunkonka gastropodo"? Cxu eblas paroli pri ili per malpli longaj vortoj?

Plue, cxu estas esperantaj tradukoj de prigastropodaj vortoj, kiel "whorl", "lip", "umbilicus", ktp.?

walfino (Vise profilen) 4. okt. 2012 16.42.32

Whorl: rondaĵo?
Lip: lipo?

Alie, mi ne scias...

Interretano (Vise profilen) 4. okt. 2012 16.44.45

Dankon, Walfino.

Jen tion, kion mi legis pri la afero.

Laux la Reta Vortaro, la vorto "heliko" povas signifi aux genro en la familio helix, aux tia gastropodo, pri kiu mi parolis supre. Mi tamen ne scias, cxu uzi la vorton heliko en artikolo pri alia genro de gastropodo estas gxusta. (Ekzemple, Discus).

Mi aldonis demandon al la lingvejon de la vikipedia diskutejo.
Eble iu respondos al mi tie.

Tamen, mi ankoraux ne scias cxu estas tradukoj de tiuj supraj anglaj gastropodaj vortoj.

sudanglo (Vise profilen) 4. okt. 2012 20.10.10

Mi nenion scias pri tiuj bestoj sed Wells donas spiralero por 'whorl'.

Laŭ NPIV, maŝo povas signifi ankaŭ ringo-forman ŝnuraĵon, por kapti, pendumi, sufoki ktp. - do angle 'loop'.

Buklo (angle 'curl) kvankam kutime uzata pri haroj prezentas alian de-irpunkton. Do eble buklaĵo

Kio estas la lipo koncerne helikojn, ĉu la rando de la konko?

Umbeliko difiniĝas en NPIV en diversaj signifoj. Eble unu el tiuj taŭgas por helikoj.

Interretano (Vise profilen) 5. okt. 2012 00.28.14

Dankon pro via respondo, sudanglo. Mi legos pli pri viaj sugestoj. Jes, la lipo estas la rando de la konko. (Vidu lipo .)

Nu, la cxefa problemo, por mi, estas la nomo de la helikoj mem.

En faka prozo, cxu uzeblas la vorto "Heliko" por nehelikedaj (helix) gastropodoj? Ekzemple, en la Vikipedia artikolo pri Discus whitneyi:

"Discus whitneyi ... estas specio de malgrandaj, [kunkonkaj], surteraj gastropodoj en la familio Diskedoj."

Cxu la vorto gastropodo cxi tie anstatauxeblas per "heliko"?

sudanglo (Vise profilen) 5. okt. 2012 09.14.52

Plu-pensinte pri terminoj en Esperanto kiuj rilatas al rondiroj, mi atentigas pri volvo unu ĉirkaŭiro de io volvita, kaj, kompreneble, pri tio, ke oni distingas inter helico (la formo) kaj heliko (la besteto).

Ŝajnas al mi ke la konko de heliko efektive estas spirala pli ol helica. Ĉu 'whorl' en la gastropoda faklingvo rilatas al la tuta form-fasono, tiel diri, aŭ nur specife al unu volvo de la konko?

Tjeri (Vise profilen) 5. okt. 2012 09.55.10

Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.
En PIV Heliko estas:
1 Molusko (Helix kaj aliaj genroj) el la klaso de gastropodoj, pulmohava, kun diverskolora, spirala konko, k vivanta sur teraj vegetaĵoj. > limako, bukceno.
2 kokleo.
3 Volvita A (@).

Interretano (Vise profilen) 5. okt. 2012 20.49.57

Sudanglo: "whorl" estas nur unu volvo.

Tjeri: dankon. Mi legis tiun difinon, sed ne komprenis, kion signifis "k.a. g-oj". lango.gif

En la artikoloj pri helikoj mi do skribos "heliko".

Dankon al ĉiuj!

Ondo (Vise profilen) 8. okt. 2012 14.16.35

Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.
Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.

darkweasel (Vise profilen) 8. okt. 2012 19.36.19

Ondo:
Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.
Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.
Kaj estas evidente pli bone plendi pri tio ol helpi korekti ilin. sal.gif

Tilbage til start