Đi đến phần nội dung

9-a Rata Rendevuo kaj koncerto de Kapriol' je la 3-a kaj 4-a de novembro en Hameln kaj Fuhlen

viết bởi muzikanta hipopotamo, Ngày 07 tháng 10 năm 2012

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Xem thông tin cá nhân) 14:57:27 Ngày 07 tháng 10 năm 2012

La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la
9-a Rata Rendevuo „Tra urbo kaj vilaĝo“ kun koncerto de "Kapriol" kaj festo „25 jaroj Ratkaptista Bando“
sabato, 3-a de novembro:
- ekde 10-a horo: kunveno en la kafejo „Grand Café täglich“, Osterstr. 41 en Hameln
- 11-a – 12-a 30 : ĉiĉeronado tra la urbo kun Renate Schulte al la vidindaĵoj de la urbo kaj ankaŭ al eksterordinaraj lokoj
- poste: manĝaĵetoj, trinkaĵoj kaj babilado en la kafejo „Grand Café täglich“
- 14-a 30 – 16-a: ĉiĉeronado tra la renovigita muzeo, Osterstr. 8, kun Renate Schulte, kun vizito de la nova mekanika ratkaptista teatraĵo
- poste: restado en la muzeo, tempo je propra dispono, veturado al Fuhlen
- ekde la 17-a: akceptado en la gastejo „Wirtshaus Bücher“ en Fuhlen, Obere Brückenstr. 5
- 17-a 30: Komuna vespermanĝado kun retrorigardo „25 jaroj Ratkaptista Bando“; viandsteka bufedo (porkaj kaj meleagraj viandstekoj kun diversaj saŭcoj (cigana, funga, cepa), parte gratenitaj kaj salato kaj rostitaj terpomoj, frititaj terpomoj, kradrostitaj „taleroj“ kaj kroketoj satigantaj de la bufedo), vegetara alternativo kun gratinita kamemberto kun la aldonaĵoj de la bufedo
- ekde la 19-a: enlaso de la koncertvizitantoj
- 19-a 30: komenco de la koncerto de la nederlanda grupo "Kapriol": dum la 1-a parto koncerto, post mallonga paŭzo dancbalo kun grupaj kaj vicaj dancoj kun instruado por ĉiuj por kundancado www.kapriol.org
- tranoktado private aŭ en proksimaj pensionoj eblas post interakordo

dimanĉo, 4-a de novembro:
- ekde la 10-a 30: kunveno en la paroĥa domo Fuhlen, Kirchspielweg 7, kie antaŭ 25 jaroj estis fondita la „Ratkaptista Bando“
- 11-a: ĉiĉeronado tra la vilaĝo Fuhlen “Nia vilaĝo havas estontecon”; “Kion bezonas vilaĝo por allogi junajn familiojn? Kiel estas la ekonomio, la vilaĝa komunumo, kion signifas vivo en vilaĝo hodiaŭ?” Fuhlen estas premiita en la landa konkurso de Malsupra Saksio por apartaj sukcesoj
- poste : kafotrinkado kaj amikema kunestado en la paroĥa domo Fuhlen

Kostoj: ĉiĉeronado tra la urbo kaj la muzeo: 5,- €; enirbileto por la koncerto: 10,- €, rabatita 6,- €; manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ĉiu pagas mem (viandsteka bufedo: 11,- €);
Aliĝo (pro antaŭmendo de la manĝaĵoj bonvole ĝis plej malfrue la 28-a de oktobro): hameln@esperanto.de , telefono: 0162 7536396, Doodle-listo: http://www.doodle.com/s9r6wip5pgq5nk5f

vidu ankaŭ: www.esperanto.de/hameln

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 17:20:29 Ngày 07 tháng 10 năm 2012

B o n e g e , Heinz, mi volonte volas partopreni.

Quay lại