Al la enhavo

Kial kolapsis la maŭra ŝtato en tio kio nun estas Hispanio?

de cellus, 2012-oktobro-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 09:52:58

La falo de la maŭra regno sur la ibera duoninsulo kaj la kreado de potencaj landoj Hispanio kaj Portugalio estas tre interesa. Mi lernis ke la araba domino en Andaluz (mi kredas ke oni arabe parolis pri al Andaluz)estis tre tolerema ŝtato kie oni akceptis kaj kristanojn kaj judojn. Nun, tiu tre tolerema ŝtato falas kaj prenas la potencon kristanaj reĝoj. Tuj la novaj regnoj fariĝas mondskalaj potencoj kun kolonioj en la nove eltrovitaj kontinentoj.

Ĉu la klimataj ŝanĝoj (la malgranda glaciepoko, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1350) kaj/aŭ la granda pesto kiu furiozis en la tuta mondo kaŭzis la falon de la maŭra regno?

Ja post la pesto en Eŭropo komenciĝas ŝajne tempo da bonstato. Aŭ almenaŭ Hispanio kaj Portugalio fariĝas tre potencaj landoj. Kial?

Ĉu estas iu faktoro kiun mi forgesis en tiu skizo? Ĉiuj historiaj priskriboj kiujn mi legis saltas de la Araba regno, tre sukcesa, tolerema, bonstata al dianika grandpotenco Hispanio. Kio igis la ŝanĝon. Kial la kristanaj aristokratoj subite volis – kaj povis – preni la potencon en la lando?

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-oktobro-09 12:35:22

cellus:La falo de la maŭra regno... Ĉu estas iu faktoro kiun mi forgesis en tiu skizo?
Jes, mi kredas! La falo de la maŭra regno ne okazis dum unu jaro, sed dum sepcent jaroj. La Araboj alvenis ĝis al Poitiers en la 8a jarcento. Poste ili retiris sin al la Pireneoj (mi kredas ĉirkaŭ en la 10a jarcento). Poste ili perdis la nordan Hispanion (mi kredas en la 11a-12a jarcento). Kaj poste... poste... poste... Finfine, en la 15a jarcento ili havis nur la Andaluzion.

Kaj kial ili perdis tiujn landojn? Ne nur pro la forto de la Kristanoj. Ofte pro la malforto de la Araboj, kiuj kverelis kontraŭ aliaj Araboj. Kompreneble, kiam la regno de la Araboj en Hispanio estis nur malgranda parto de la tota duoninsulo, estis facile venki ĝin. Kaj la bonstato de la Eŭropa helpis sendube la hispanojn. Sed tiu estis nur la fina parto de la historio.

lacerto (Montri la profilon) 2012-oktobro-12 18:27:03

Mi supozas ke ĉiuj regnoj havas bonajn kaj malbonajn epokojn. En la ibera duoninsulo kiam alvenis araboj la visigotoj (okcientaj gotoj)la duoninsulon ne tre bone regis kaj tial por la islamanoj estis facile ekregi. Necesas ankaŭ diri ke la islamanoj ne invadis la tutan duoninsulon: norde restis kristanaj galegoj, kastilianoj, eŭskoj, aragonanoj kaj katalunoj. La islaman regnon de la ibera duoninsulo oni nomas "al-Andalus" kaj ŝajnas ke dum kelkaj jarcentoj ĝi estis pli evoluinta teknologie ol tiama Eŭropo (la kastilia kaj la kataluna lingvoj tiam alprenis milojn da arabaj vortoj el kampoj administracia, komerca, konstrua, agrokultura, teknologia). En la araba mondo oni diris ke en al-Andalus oni plej bone parolas la araban lingvon kaj la plej prestiĝaj verkistoj estis tie. En tiu epoko paroli pri Portugalio kaj Hispanio kiel regnoj ne estas tre ĝuste. Tiam estis kelkaj kristanaj regnoj en la nordo kiuj invadis sudajn teritoriojn. Al-Andalus estis disdividita je tajfoj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajfo) kaj ŝajnas ke perdiĝis la kohero. En la kastilia lingvo restas la esprimo "reino de taifas" (regno de tajfoj por signifi "senorda teritorio" ) kaj tial ili estis pli facile invadeblaj. La kataluna reĝo Jakobo la Unua (la konkerema) konkeris teritoriojn al-Andalusajn: Majorkon en 1229 kaj la valencian landon inter 1229 kaj 1245.

Reen al la supro