Kial kolapsis la maŭra ŝtato en tio kio nun estas Hispanio?
од cellus, 08. октобар 2012.
Поруке: 3
Језик: Esperanto
cellus (Погледати профил) 08. октобар 2012. 09.52.58
Ĉu la klimataj ŝanĝoj (la malgranda glaciepoko, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1350) kaj/aŭ la granda pesto kiu furiozis en la tuta mondo kaŭzis la falon de la maŭra regno?
Ja post la pesto en Eŭropo komenciĝas ŝajne tempo da bonstato. Aŭ almenaŭ Hispanio kaj Portugalio fariĝas tre potencaj landoj. Kial?
Ĉu estas iu faktoro kiun mi forgesis en tiu skizo? Ĉiuj historiaj priskriboj kiujn mi legis saltas de la Araba regno, tre sukcesa, tolerema, bonstata al dianika grandpotenco Hispanio. Kio igis la ŝanĝon. Kial la kristanaj aristokratoj subite volis – kaj povis – preni la potencon en la lando?
raffadalbo (Погледати профил) 09. октобар 2012. 12.35.22
cellus:La falo de la maŭra regno... Ĉu estas iu faktoro kiun mi forgesis en tiu skizo?Jes, mi kredas! La falo de la maŭra regno ne okazis dum unu jaro, sed dum sepcent jaroj. La Araboj alvenis ĝis al Poitiers en la 8a jarcento. Poste ili retiris sin al la Pireneoj (mi kredas ĉirkaŭ en la 10a jarcento). Poste ili perdis la nordan Hispanion (mi kredas en la 11a-12a jarcento). Kaj poste... poste... poste... Finfine, en la 15a jarcento ili havis nur la Andaluzion.
Kaj kial ili perdis tiujn landojn? Ne nur pro la forto de la Kristanoj. Ofte pro la malforto de la Araboj, kiuj kverelis kontraŭ aliaj Araboj. Kompreneble, kiam la regno de la Araboj en Hispanio estis nur malgranda parto de la tota duoninsulo, estis facile venki ĝin. Kaj la bonstato de la Eŭropa helpis sendube la hispanojn. Sed tiu estis nur la fina parto de la historio.
lacerto (Погледати профил) 12. октобар 2012. 18.27.03