ไปยังสารบัญ

Esperanto en Mikromola Fenestraro

จาก walfino, 8 ตุลาคม 2012

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

walfino (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2012, 17:17:37

Mi jam povas uzi Esperanton en Linukso, kvankam la traduko ne plenas (iom da vortoj aperas en Anglan), sed almenaŭ la menuoj ktp. estas en Esperanto.

Sed mi ne trovas kiel uzi Esperanton en Fenestraro (mi devas uzi tio kelkfoje). Ĉu iu ajn havas sperton?

Pardonu se ekzistas malnova simila tredo.

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2012, 18:36:21

Mi ne povas respondi al via demando, ĉar mi scias nenion pri tiuj aferoj. Sed mi ŝatas vian "Fenestraro" kiel traduko de la angla "Windows". Gratulon.

Amike.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2012, 19:28:16

Vindozo estas komerca mastrumsistemo. Estas nenia profito por Microsoft fari Esperantan tradukon por ĝi.
Linux estas libera mastrumsistemo, ekzistas homoj kiuj faras Esperantan tradukon por ĝi.
Simile, vi povas havi Esperantan klavaron por Anrdoid (legu en Libera Folio), sed ne por iPad.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2012, 19:38:59

La Esperantigoj de propraj nomoj fariĝas pli kaj pli aĉaj. senkulpa.gif

Hyperboreus (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2012, 00:31:37

Forigite

antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2012, 06:57:41

Hyperboreus:
darkweasel:La Esperantigoj de propraj nomoj fariĝas pli kaj pli aĉaj. senkulpa.gif
Mi konsentas al Malhelmustelo.
Trafege! ridulo.gif ridulo.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 9 ตุลาคม 2012, 10:34:36

antoniomoya:
Hyperboreus:
darkweasel:La Esperantigoj de propraj nomoj fariĝas pli kaj pli aĉaj. senkulpa.gif
Mi konsentas al Malhelmustelo.
Trafege! ridulo.gif ridulo.gif
tio min ne tro ĝenas - sed la titolo de tiu ĉi fadeno ja.

กลับไปด้านบน