본문으로

Kial Esperanto estas Esperanto, ne Esperanta?

글쓴이: walfino, 2012년 10월 8일

글: 12

언어: Esperanto

walfino (프로필 보기) 2012년 10월 8일 오후 5:23:25

Estas eta punkto, sed amuzas min.

Kial oni uzas Anglan, Francan, Ĉinan, Hungaran ktp por la aliaj lingvoj, sed Esperantistoj ne diras ke ili "parolas la Esperantan?"

Aŭ ĉu ambaŭ estas uzebla?

Ĉu Esperantistoj vere pensas ke Esperanto estas tiel speciala?

Ĉu tio estas orgojlo?

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 10월 8일 오후 6:29:18

walfino:Estas eta punkto, sed amuzas min.
Kial oni uzas Anglan, Francan, Ĉinan, Hungaran ktp por la aliaj lingvoj, sed Esperantistoj ne diras ke ili "parolas la Esperantan?"
Aŭ ĉu ambaŭ estas uzebla?
Ĉu Esperantistoj vere pensas ke Esperanto estas tiel speciala?
Ĉu tio estas orgojlo?
Angla, franca, ĉina, ktp., estas mallongigoj de "angla lingvo, franca lingvo, ĉina lingvo", ktp.

Esperantistoj ja povas diri ke ili parolas la "esperantan lingvon", aŭ mallongige, "la esperantan", kiel oni povas diri "mi parolas la francan".

Kaj jes, esperantistoj povas pensi ke Esperanto estas speciala, sed pro aliaj kialoj. ridulo.gif

Amike.

efilzeo (프로필 보기) 2012년 10월 8일 오후 6:43:11

Ni eble povus malkovri tion aferon sciantaj kiel oni diras "Tagalog" Esperante. Ĉar la franca, la itala, la portugala ktp. estas adjektivoj pri nacioj anstataŭe Esperanto ne estas nacio do ĝi ne povas havi sian lingvon.

Kial oni diras "Tagalog" Esperante?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 8일 오후 7:34:00

efilzeo:
Kial oni diras "Tagalog" Esperante?
Lingvoj de la mondo laŭ grandeco diras, ke ĝi estas la filipinala tagaloga.

Alie, vidu PMEG: Lingvonomoj, tie estas klarigita ĉio, pri kio temas tie ĉi. Ne nur Esperanto, sed ankaŭ Ido, Volapuko, Latino ktp. havas substantivan nomon. ridulo.gif

cellus (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오전 4:39:09

Kiam vi uzas la adverban finaĵon -e, ĉiuj estas similaj: mi parolas angle, latine, esperante, ide, interlinguae, volapuke! Aŭ?

Kjell R

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오전 9:58:16

Vi rajtas diri "la esperantan", des pli, ke Esperanto estis la kromnomo de Zamenhof. Do ĝi estas la lingvo de Dro Esperanto, t.e. la esperanta lingvo.

"la latina" estas trovebla multfoje en Google.

diogotux (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오후 8:06:18

kial fiŝo ne estas kokino?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오후 8:22:40

diogotux:kial fiŝo ne estas kokino?
Kaj por tio mi malfermis la fadenon?

antoniomoya (프로필 보기) 2012년 10월 9일 오후 8:57:40

darkweasel:
diogotux:kial fiŝo ne estas kokino?
Kaj por tio mi malfermis la fadenon?
Oh, ve! Kaj mi ankaŭ!!
Kial vi ne avertis min? ridulo.gif

Amike.

efilzeo (프로필 보기) 2012년 10월 11일 오후 7:50:11

darkweasel:
efilzeo:
Kial oni diras "Tagalog" Esperante?
Lingvoj de la mondo laŭ grandeco diras, ke ĝi estas la filipinala tagaloga.

Alie, vidu PMEG: Lingvonomoj, tie estas klarigita ĉio, pri kio temas tie ĉi. Ne nur Esperanto, sed ankaŭ Ido, Volapuko, Latino ktp. havas substantivan nomon. ridulo.gif
Interesa ligilo, dankon.

다시 위로